Subhas Chandra Bose

Subhas Chandra Bose (bengale সুভাষ চন্দ্র বসু (prononcata ŝubhaŝ ĉondro boŝ), naskiĝis en Cuttack, Orissa, 23-a de januaro 1897, kaj mortis la 18-an de aŭgusto 1945 (supozate)) alnomata Netaji (Hindie: "Respektata Gvidanto") estis barata revoluciulo kiu gvidis hindian nacian politikan kaj militistan forton kontraŭ Britio kaj la Okcidentaj potencoj dum la dua mondmilito. Bose estis unu el la plej eminentaj gvidantoj en la hindia sendependisma movado kaj estas legenda figuro en Barato hodiaŭ.

Subhas Chandra Bose
Persona informo
সুভাষচন্দ্র বসু
Naskiĝo 23-an de januaro 1897 (1897-01-23)
en Kataka
Morto 18-an de aŭgusto 1945 (1945-08-18) (48-jaraĝa)
en Tajpeo sub japana regado
Mortis per brulvundo vd
Religio hinduismo vd
Etno Kayastha vd
Lingvoj hindiabengalaangla vd
Loĝloko Netaji Bhawan vd
Ŝtataneco Brita Hindio vd
Alma mater Universitato de Kolkato • Kolegio Fitzwilliam • Presidency University • Scottish Church College • Ravenshaw Collegiate School • Bangabasi Morning College vd
Partio Barata Nacia Kongreso • Tut-Barata Antaŭen-Bloko vd
Subskribo Subhas Chandra Bose
Familio
Patro Janakinath Bose vd
Patrino Prabhabati Bose vd
Gefratoj Sarat Chandra Bose • Sunil Chandra Bose vd
Edz(in)o Emilie Schenkl vd
Infanoj Anita Bose Pfaff vd
Parencoj Sisir Kumar Bose vd
Profesio
Okupo politikisto • revoluciulo • verkisto • luktanto por libereco vd
Verkado
Verkoj The Indian Struggle vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Lukto por sendependiĝo de Barato redakti

Bose rekomendis kompletan senkondiĉan sendependecon por Barato, dum la Tut-Barata Kongresa Komitato deziris ke ĝi okazu en fazoj. Bose estis elektita prezidanto de la barata Nacia Kongreso por du sinsekvaj mandatoj, sed devis eksiĝi de la posteno sekvante ideologiajn konfliktojn kun Mohandas K. Gandhi kaj post kiam li publike atakis eksterajn kaj internajn politikojn de la Kongreso. Bose kredis ke la taktiko de Gandhi de ne-perforto neniam estus sufiĉa por sekurigi la sendependecon de Barato kaj foje rekomendis perfortan reziston. Li establis apartan politikan partion, la Tut-Barata Progresa Fronto kaj daŭre petis la plenan kaj tujan sendependecon de Barato de brita regado. Li estis malliberigita de la britaj aŭtoritatoj dek unu fojojn.

Agado dum la Dua mondmilito redakti

Lia sinteno ne ŝanĝiĝis pro la komenco de la Dua Mondmilito, kiun li vidis kiel ŝancon utiligi britan malforton. Antaŭ 1941 Bose fine rompis ligojn kun Mohandas Karamchand Gandhi kaj Jawaharlal Nehru kaj establis la propran partion – Avangarda bloko, kiu akre kritikis la britan koloniismon kaj postulis sendependiĝon de Barato kaj konstruadon tie de socialismo.

Fine de 1940 Bose estis laŭvican fojon arestita de la britoj kaj juĝprocezo estis destinita por la 27-an de januaro 1941. Tamen Bose sukcesis eskapi kaj komence de 1941 aperis en Kabulo (Afganio) kune kun Bhagat Ram, aktivulo de la maldekstra partio Kirti Kisan. Bose establis ligojn kun la ambasadorejoj de Germanio kaj poste Italio kaj petis helpi al li atingi Berlinon. Aliancanoj konsentis pri tio, Sovetunio ankaŭ promesis helpi. La germanoj donis al li pasporton je la nomo de la itala inĝeniero Orlando Macotti kaj la 15-an de marto Bose ricevis vizon por transiro tra Sovetunio sen rajto de halto. La 18-an de marto Bose akomponata de la kunlaboranto de la germana ambasadorejo Venger forlasis Kabulon en aŭto kaj la 22-an de marto transiris la sovetan limon apud la ĉelima kontrolejo Termez-Zaremba. Poste per trajno li sekvis tra Buĥaro kaj Samarkando al Moskvo kaj de tie al Berlino.

Samtempe la britoj komencis serĉi Bose-n kaj nur la 10-an de novembro la ministro pri internaj aferoj Conrad Smith deklaris en la parolado antaŭ la anoj de la Ŝtata Konsilio, ke laŭ plej freŝaj informoj Bose troviĝas en Romo aŭ Berlino kaj pretigas subtenon de la invado de Germanio en Baraton forme de la “kvina kolono”.

En Germanio Bose establis la novan militisma-politikan organizaĵon Barata Nacia Revolucia Komitato, kiu celis fondi en Barato subterajn batalgrupojn kaj komenci vastan batalagadon. Helpe de la germanoj li konvinkis la italojn transdonadi al li baratajn militkaptitojn el Afriko por formi el ili la Azad Hind FaujHindan Nacian Armeon (INA), konsistintan ankaŭ el plantejaj laboristoj de Brita Malajzio, Singapuro kaj aliaj partoj de Sudorienta Azio. Ankaŭ li kreis la organizaĵon Libera Barato, kiu agis kvazaŭ barata registaro en ekzilo. Lin daŭre helpis Bhagat Ram, kiu ekde majo 1941 iĝis agento de Abwehr, sed samtempe kunlaboris kun brita kaj soveta spionservoj.

Printempe de 1943 Bose translokiĝis al Japanio.

Komence de 1944 japanaj armeaj trupoj kaj tiuj de Bose faris ofensivon en nord-orienta parto de Barato, celante la urbon Imphalo, sed estis plene frakasitaj de la britoj.

La rusia orientalisto V. K. Turaĝev supozis, ke Bose estis agento de la soveta kaj brita spionservoj kaj tiele batalis kontraŭ la nazioj.[1]

Pereo redakti

La 18-an de aŭgusto 1945 Bose kune kun sia adjutanto Habibur Rahman kaj 8 japanaj oficiroj ekflugis per la japana bombaviadilo 97-11-Sally de la japana milita flughaveno Macujama en la insulo Tajvano direkte al Manĉurio. Bose devis starigi tie kontaktojn kun soveta komandestraro por intertraktado.

La aviadilo estis superŝarĝita kaj baldaŭ post ekflugo ĝi perdis maldekstrajn helicon kaj motoron poste falis surteren. Bose saviĝis, sed ricevis gravajn brulvundojn, lia vizaĝo estis dishakita. Li mortis en hospitalo post la 8-a vespere. La 22-an de aŭgusto en la 6-a vespere lia korpo estis kremaciita. La cindrourno estis veturigita de Habibur Rahman al Tokio kaj metita post specialaj ceremonioj en la budhisman monaĥejon Renkonĝi je 6 miloj de la centro de Tokio.

La 20-an de aŭgusto japana radio unue sciigis pri morto de Bose. La 23-an de aŭgusto radio el Tokio oficiale sciigis pri tio. La novaĵo ŝokis liajn subtenantojn. Multaj dubis pri lia morto, aparte pro prokrastoj pri informoj kaj eĉ Mohandas Gandhi diris: “Mi estas profunde konvinkinta ke Subhas Babu estas vivanta” (Babu en la bengala signifas “sinjoro”).

Enketadoj pri la morto de Bose redakti

Du specialaj grupoj gvidataj de la oficiroj de Secret Intelligence Service Finn kaj Devis esploris cirkonstancojn de la pereo de Bose kaj post tio arestordono pri li estis nuligita. En 1946 barataj ĵurnalistoj faris saman esploron kaj ankaŭ konkludis ke li pereis.

En majo 1950 la ĉefo de la barata diplomatia misio K.K. Chettiar vizitis la templon en Renkoĝi, kie troviĝis la cindrourno de Bose. De tiam baratanoj konstatante vizitadis ĝin. La 18-an de aŭgusto 1955 tie okazis funebra ceremonio, kiun partoprenis ankaŭ japanaj gravuloj.

La 5-an de aprilo la barata registaro establis specialan komitaton por enketi cirkonstancojn de la pereo de Bos. Fine la komitato raportis, ke ĝi ricevis sufiĉajn pruvojn de la pereo de Bos kaj ke lia cindro devas esti translokigita al Barato en apartan memorialon. Nur la frato de Bose — Suresh rifuzis subskribi la raporton kaj deklaris, ke Bose estas vivanta. Aperis diversaj versioj, dominis ideo ke Bose estis militkaptita de la sovetanoj kaj troviĝas ie en Sovetunio. En decembro 1967 ĉirkaŭ 300 barataj parlamentanoj sendis al la prezidanto de la lando memorandumon, en kiu ili postulis serĉadon de Bose kune kun la registaroj de Tajvano kaj Japanio. La 11-an de julio 1970 la barata registaro establis enkentkomisionon konsistantan el la eks-juĝisto G. D. Hosla. Lia raporto konfirmis la pereon de Bose.[2]

 
Mohandas K. Gandhi ĉe la hinda Nacia Kongreso ĉiujara renkontiĝo en 1938 kiam Subhas Chandra Bose estis Prezidanto de Kongresa partio.

Liaj politikaj vidpunktoj kaj la aliancoj kiujn li faris kun Nazia kaj aliaj militaristaj reĝimoj ĉe milito kun Britio estis la afero de diskutoj inter historiistoj kaj politikistoj, kun kelkaj kiuj akuzas lin je faŝismaj kunsentoj, dum aliaj en Barato estis pli kompataj al la Realpolitiko kiu gvidis liajn sociajn kaj politikajn elektojn. Oni supozas ke li mortis la 18-an de aŭgusto 1945 en aviadila kraŝo en Tajvano, kvankam la indico por lia morto en tia akcidento ne estis universale akceptita. Lia fama citaĵo/slogano estis " तुम मुझे खून दो; मैं तुम्हें आज़ादी दूँगा " (Donu al mi sangon kaj mi donos al vi liberecon).

Memoro redakti

La portreto de Bose pendas en la barata Parlamento kaj statuo de li estis starigita antaŭ la Okcident-Bengala Leĝdona Asembleo.

En 1992 li estis honorigita per la plej alta barata premio — Bharat Ratna.[3]

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti

  1. Turaĝev V. Protiv kogo vojeval Subhas Chandra Bos v godi Vtoroj mirovoj vojni // Azija i Afrika segodnja. 1993. N 10. p. 10-15. (esperante Kontraŭ kiu batalis Subhas Chanrda Bos en la jaroj de la Dua mondmilito? // Azio kaj Afriko hodiaŭ).
  2. Rajkov A. Tajna gibeli Subhasa Chandri Bosa // Azija i Afrika segodnja. 1993. N 8. p. 2-7. (esperante La enigmo de pereo de Subhas Chanrda Bos // Azio kaj Afriko hodiaŭ).
  3. Turaĝev V. Protiv kogo vojeval Subhas Chandra Bos v godi Vtoroj mirovoj vojni // Azija i Afrika segodnja. 1993. N 9. p. 2. (esperante Kontraŭ kiu batalis Subhas Chanrda Bos en la jaroj de la Dua mondmilito? // Azio kaj Afriko hodiaŭ).