Subtekstigo

Subtekstigo konsistas en la aldono de teksto (kutime) montrata en la suba parto de filmo, kiu enhavas transskribon de la parolado aŭ iel kompletigas la informojn pri la ĝuste spektata sceno de la filmo. Oni uzas ilin por tradukado de fremdlingvaj filmoj aŭ de parto de filmo, kiu estas en fremda lingvo, aŭ por ebligi la spektadon de la filmo ankaŭ al aŭde handikapitaj homoj.

Apud subteksto servas al tradukado de filmo ankaŭ dublado, kiu tamen estas pli postulema kaj pli multekosta (ĝis dekoble). Tial la plejmulto da filmoj projekciataj en kinejoj estas ofertitaj en originala sonversio kun subteksto malgraŭ tio, ke en multaj landoj dublita filmo laŭ la spertoj aŭtomate signifas pli altan vizitatecon ol subtekstigitan filmon (senrilate al ĝenro aŭ alirebleco de la filmo). Per dublado oni prilaboras precipe filmojn celitajn al infanoj aŭ filmojn, ĉe kiuj oni atendas tre altan vizitatecon (kaj tial estas garantiite, ke kresko de la enspezoj pro la dublado estos pli alta ol la diferenco inter la elspezoj por dublado kaj subtekstigo). En televido estas inverse signife pli ordinaraj dublitaj filmoj, ĉar dublado por televido kaj video estas signife pli malmultekosta ol dublado por kinejoj.

La tradukado de filma subteksto multe diferencas de tradukado por dublado. En subteksto oni devas konservi maksimuman koncizecon. Subteksto ne enhavu pli ol po 10 signoj (inkluzive de interpunkcio) por unu sekundo de filmo.

Subteksto en cifereca teĥniko redakti

Ĉe filmoj en formato DVD povas ĉeesti apud la originala sonversio ankaŭ pluraj (kutime 7) alternativaj sonaj trakoj (kutime dublado al aliaj lingvoj) kaj aldone al tio multe (kutime eĉ ĝis 32) versioj de subteksto en diversaj lingvoj (kaj kutime ankaŭ unu versio en la originala lingvo por aŭde handikapitaj homoj kaj por la celo de instruado de tiu ĉi lingvo). Subteksto ĉe DVD estas konservita en formo de bitmapo, do fakte kiel bildoj, tial estas malfacile modifii aŭ redakti subtekston.

Por dosieraj formatoj de video (DivX, XviD ktp.) subteksto estas disvastigata en aparta dosiero. Por tiu ĉi dosiero estas uzataj diversaj formatoj. La plej uzataj formatoj estas MicroDVD kaj SubRip. Ili diferencas laŭ la maniero per kiu oni difinas la tempon kiam la subteksto montriĝu. Ĉe MicroDVD tio baziĝas ĉe la numero de la bildo, kaj tial estas necese dum la kreado respekti la nombron de bildoj po sekundo (FPS). SubRip atribuas al la subteksto la tempojn de komenco kaj fino de ĝia montriĝo.

Kelkaj interretaj servoj ebligas subtekstigon de interrete disponeblaj filmoj:

  • Dotsub.com - propra datumbazo de filmoj kun ebleco subtekstigi en diversaj lingvoj
  • Overstream.net - eblo aldoni subtekston al filmoj en aliaj retejoj (ekz. YouTube)

Subtekstigo de filmoj en Esperanto redakti

Subtekstigo de fremdlingvaj filmoj en Esperanto estas hobio relative ofta inter la esperantistaro. Ekzistas kelkaj grupoj kaj pluraj dekoj da individuoj, kiuj okupiĝas pri tradukado de subtekstoj por filmoj en esperanton. Tiel tradukitaj filmoj povus poste esti montrataj dum esperantistaj kongresoj kaj aliaj renkontiĝoj de esperantistoj.

Projekciado de subtekstigitaj filmoj en Esperanto fariĝis unu el la kernaj kaj nemalhaveblaj programpartoj ekzemple de la Internacia Junulara Kongreso aŭ de la Internacia Seminario.

Listo de subtekstigitaj filmoj redakti

Pli detala artikolo Listo de filmoj kun esperantaj subtekstoj

Iuj esperanstoj jam preparis tradukojn de subtekstoj (CC) por ekzemple filmoj kiel Persepolo (france: Persepolis), aŭ Yi Xia Erao (ĉine: 金馬獎[1] , kiun reĝisoris la tajvana esperantistino Xue Changhui (ĉine:薛常慧) [2] [Hsueh Chang-hui] [3].

Esperantlingva subtekstigo ebligas al la spektantoj malkovri per la internacia lingvo ĉefe tiajn filmojn, kiuj fariĝis famegaj en sia lando, sed bedaŭrinde neniam sukcesis atingi la kinejojn en iuj aliaj landoj. Tamen oni ofte esperantigas per subtekstigo ankaŭ mondkonatajn filmojn, kiuj jam estis subtekstigitaj aŭ dublitaj en plurajn lingvojn, kaj poste spektas ilin simple pro la ĝuo de tio kaj la ebleco spekti kaj poste diskuti ilian enhavon kun homoj de aliaj landoj, kulturoj, vidmanieroj kaj gepatraj lingvoj.

Terminologio redakti

Subtitolo aŭ subteksto redakti

Inter esperantistoj ekzistas terminologia disputo pri tio, per kiu vorto oni nomu la temon de tiu ĉi artikolo. Multaj emas uzi la vorton "subtitolo", verŝajne precipe pro la influo de la vorto subtitle en la angla (interalie ĉar la historio de monda filmo estas proksime kunligita kun Holivudo). Tial similaj vortoj troviĝas ankaŭ en pliaj aliaj naciaj lingvoj, kaj ili ĉiuj portas la signifon de "sub-titolo". Tamen, pluraj opinias tiun ĉi kunmetaĵon malĝusta (kaj inter ili la plejmulto de la nuntempaj aktivaj esperantistaj subtekstigantoj - vidu ĉe [1]), precipe pro la malebleco nomi la montratan tekston "titolo" kaj pro la ambigueco, kiun la uzo de la vorto "subtitolo" kreas (ĉar ĝi jam havas alian, laŭ ĝia kunmetado logike dedukteblan signifon). Sama distingo ekzistas ankaŭ en pluraj naciaj lingvoj – ekzemple en la dana, kie oni uzas la vorton "undertekst" kun laŭvorta traduko kaj signifo samaj al la esperanta "sub-teksto".

En la angla lingvo, la vorto "subtitle" havas klare difinitajn du apartajn signifojn: Unue la alternativan titolon, due la tekston montratan sube de filmo. Tion provas ankaŭ la strukturo de la artikolo Subtitle en la anglalingva Vikipedio, kiu pritraktas ĉiun de la du nocioj aparte. Verŝajne pro la influo de la anglalingva vorto "subtitle" ekestis la sama ambigueco ankaŭ en esperanto kaj la du diversaj signifoj de "subtitolo" sukcesis atingi eĉ PIV-on.

Inter la esperantistoj nun ne ekzistas iu ĝenerala konsento pri la uzo de tiuj vortoj kaj oni plej ofte uzas tiun, kiu pli plaĉas al oni, aŭ, plej ofte, kiun oni aŭdis uzitan de iu alia. La risko konfuziĝi pro la ebla ambigueco de la vorto "subtitolo" tamen mem evidentiĝas de tempo al tempo, precipe kiam oni parolas pri filmoj kaj ne kapablas ekscii, ĉu la parolinto celis la alternativan nomon de la filmo aŭ la tekstojn ĝin akompanantajn sube de la ekrano dum projekciado. Ĝuste tial ekestis la klopodoj ekuzigi por la dua signifo la vorton "subteksto", ĉar tio laŭ ĝiaj apogantoj estas vorto foriganta la mallogikan derivitecon kaj la ambiguecon de "subtitolo".

Forta propagado de "subtekstismo" okazis en 2005 ekzemple dum la 61-a IJK en Zakopane, kie oni pendigis sur la filma parto de la ĉefa anonctabulo paperon klarigantan la problemon kaj instigantan la kongresanojn ekuzi la vorton "subteksto" por ekdiferencigi la du diversajn nociojn. Tiel dum la kongreso multaj homoj eksciis pri la temo kaj la afiŝita papero komencis viglan diskuton, en kiu multaj homoj esprimis siajn opiniojn pri la afero. Pluraj de ili videble esprimis sian subtenon al la vorto "subteksto" kaj komencis ĝin uzi en skribo kaj parolo.

En 2007 vikipediisto Chuck Smith okazigis baloton inter la plej aktivaj esperantistaj subtekstigantoj ne en dissendolisto nomenda subtekstigo, sed en la dissendolisto subtitoloj@yahoogroups.com, el kiu rezultis ke la plejmultaj aktivuloj en tiu ĉi kampo preferis la vorton "subtekstoj".[4]

Subtekstoj aŭ subteksto redakti

Alia afero pli delikata gramatike estas la eraro uzi la vorton plurale, ankaŭ tiu devenintus de la kutimo diri "subtitoloj": ĉar la vorto "subtitoloj" estas plurala, oni aŭtomate diremas plurale ankaŭ "subtekstoj". Fakte, se oni konsideras la vorton "teksto", oni facile rimarkas, ke estas nomo, kiu ne montras aferon facile numereblan, ĉar ĝi signifas "amaso, aro da skribitaj vortoj". La teksto de libro estas amaso da ĉiuj vortoj enhavitaj en la libro mem, do la teksto de filmo estas la tuta teksto (amaso da vortoj) en ĝi. Se la teksto de filmo estas sinkronigita kun la frazoj diritaj de la aktoroj kaj montritaj dum la filmo, ĝi ankoraŭ estas teksto, disigita en multajn teksterojn. Ĉar tia testo kutime estas sube de la filmo, ĝi estas subteksto, disigita en multajn subteksterojn.

Sed tiu eraro estas tolerata ĝi vaste disvastiĝis, ĉefe pro tio ke multaj esperantistoj ne pripensis la aferon. Kompreneble, se estas almenaŭ du filmojn, ĉiu kun sia subteksto, korekte oni rajtus diri "subtekstoj".

Literaturo redakti

(eo) Subtekstado: Malantaŭ la scenoj, Unesko-Kuriero, aprilo-junio 2022, paĝoj 22-23

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti

  1. 藝霞年代, Taiwan docs, 2009
  2. (sh) 薛常慧 Xue Changhui
  3. (eo) Chuang Yin-hua, En Tajvano, oni festas Zamenhofan malfrue, sed ne malriĉe..., Heroldo de Esperanto, n-ro 2150, januaro 2010.
  4. 4,0 4,1 Laŭ la rezultoj de baloto[rompita ligilo] okazigita inter la 6-a de decembro 2006 kaj la 24-a de januaro 2007 de Chuck Smith en la dissendolisto subtitoloj@yahoogroups.com (la plejgranda siaspeca interreta komunumo), el la respondintaj 21 membroj favoras 13 (62 %) la vorton "subtekstoj", dum kiam la ceteraj 8 (38 %) preferas la vorton "subtitoloj". Sur la sama prefero baziĝas tial ankaŭ la lingva uzo en tiu ĉi vikipedia artikolo.