Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun subteksto.

En libroj kaj aliaj verkoj, subtitolo estas klariga aŭ alternativa titolo, aldona al la ĉefa titolo de la verko. Ekzemple Mary Shelley uzis subtitolon por doni al sia plej fama novelo, Frankenstein; aŭ, la Moderna Prometeo, alternativan titolon por provizii ideon pri la temo. Ekzistas almenaŭ ok libroj en la angla kiu portas la subtitolon Virtue Rewarded (Rekompencita per solidareco). Subtitoloj por teatraĵoj estis modernaj en elizabeta Britio, kaj Ŝekspiro parodiis tiun ĉi modernaĵon donante al sia Dek-dua nokto la sensencan subtitolon Aŭ kiel vi volas, montrante ke la subtitolo povas esti io ajn, kion la spektantaro volas ĝin esti. En printaĵoj, subtitoloj ofte aperas sub la titolo per malpli prominenta tiparo aŭ sekvante la titolon post punkto.

Ekzemploj redakti