Per Suburbaj sidejoj estas indikataj la diocezoj, kiuj situas en Latio (Italio] ĉirkaŭ la Diocezo de Romo. La adjektivo “suburba” devenas el la latina suburbicarius, strukturita per sub, "sube" kaj urbs, "la urbo" antonomazie, Romo.

Ili estas sep:

  1. Ostia
  2. Albano
  3. Frascati
  4. Palestrina
  5. Porto-Sankta Rufina
  6. Sabina-Poggio Mirteto
  7. Velletri-Segni

Ĉiu el ili korespondas al titolo kardinala por kardinalo episkopo, sed kutime estas gvidata de ordinara episkopo. La suburba sidejo de Ostia estas asignita al la dekano de la kardinala kolegio aldone al la alia sidejo jam al li asignita, laŭ la dispozicio de la papo.[1]

La kardinaloj episkopoj praktikis efektivan jurisdikcion sur siaj sideoj ĝis kiam papo Johano la 23-a, kun motu proprio Suburbicariis Sedibus de la 11-a de aprilo 1962 atribuis la regadon al la helpepiskopoj (antikve diritaj “sufraganoj”, kaj allasis al la kardinaloj nur la titolon, dum la sidejo de Ostia estas nun administrata de la vikaria kardinalo.

La kardinaloj-episkopoj titolaj efektivigas nur per “preno de posedo” de la suburba diocezo, sed fakte la korespondaj titolitaj episkopoj praktikas la tutan jurisdikcion. Utilas, do, substreki la faktan kaj honoran jurisdikcio: la honora apartenas al la kardinalo, la fakta al la ordinara episkopo.

Notoj redakti

  1. Vidu en motu proprioEdita a Nobis” de aprilo 1914.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti