Subutio estis unu el la dek ĉefaj disĉiploj de la budho Gotamo, kaj la plej lerta pri donacado. Lia nomo, Subhūti signifas bona ekzisto.[noto 1]

Subhūti  (Palio)
La pliaĝulo Subutio adresas la budhon Gotamon en la plej antikva ksilografiita libro ankoraŭ ekzistanta,[1] la Diamanta sutro.
La pliaĝulo Subutio adresas la budhon Gotamon en la plej antikva ksilografiita libro ankoraŭ ekzistanta,[1] la Diamanta sutro.
Titoloj: Thera (Pliaĝulo)
Sanskrite: सुभूति (Subhūti)
Palie सुभूति (Subhūti)
Ĉine: 须菩提 (Xūpútí)
Japane: 須菩提 (Shubodai)
Koree: 수보리 (Subori)
Tibete: རབ་འབྱོར། (rab ’byor)
Informoj
Instruisto: La budho Gotamo
Filo de: Sumanaseṭṭī, ankaŭ la patro de Anatapindiko
vdr

Teravado redakti

En Teravado, Subutio estas fama kiel la bikŝuo plej degna de donacoj pro lia praktiko de karitato antaŭ ol ricevi manĝaĵon kiel almozon. Li elhejmiĝis la tagon kiam sia frato Anatapindiko oferis la parkon de Ĝeto al la samgo, kaj li unuafoje aŭdis prelegon de la budho Gotamo. Post kiam li bikŝuiĝis, li primajstris la du kategoriojn de la Disĉiplino, kaj post kiam li ricevis objekton de meditado, li ekloĝis en la arbaro, kie li disvolvis saĝon, kaj atingis arahantecon surbaze de karitato. Instruante la darmon sen dinstingo nek limo, li estis nomumita la plej eminenta el tiuj, kiuj loĝas fore kaj pace (araṇavihārīnaṃ), kaj de tiuj, kiuj estas degnaj de donacoj (dakkhiṇeyyānaṃ).[2][3]

Dum unu el siaj vojaĝoj, li alvenis al Raĝdomo, kaj raĝo Bimbisaro promesis al li kontrui por li loĝejon, sed la raĝo forgesis sian promeson, kaj dum Subutio meditis ekstere, tute ne pluvis. La raĝo, malkovrante la kaŭzon, konstruigis kabanon por Subutio, kaj tuj kiam li eniris ĝin, ekpluvis.[4]

Mahajano redakti

En Mahajano, Subutio estas fame konata pro sia rolo kiel aŭskultanto en la Diamanta sutro. Subutio ankaŭ rolas en aliaj sutroj pri la perfekteco de saĝo.[5]

En la Lotusa sutro, la budho Gotamo profetas, ke Subutio vekiĝos, kune kun aliaj disĉiploj, kiel Mahakaŝjapo, Katjajano kaj Maŭdgaljajano.

Notoj redakti

  1. El su- (bon-) kaj bhūti (ekzisto).

Referencoj redakti

  1. Online Gallery – Sacred Texts: Diamond Sutra. Bl.uk British Library (30-11-2003). Arkivita el la originalo je 10-11-2013. Alirita 1-04-2010.
  2. A.i.24.
  3. cf. Ud.vi.7.
  4. Dictionary of Pali Proper names. Association for Insight Meditation. Alirita 26-03-2017.
  5. *Lopez, Donald S., Jr. The Heart Sutra Explained: Indian and Tibetan Commentaries (1988) State University of New York Press. (ISBN 0-88706-589-9) p. 7