Sucharit Bhakdi

mikrobiologo kaj infekta epidemiologo en Germanio

Sucharit Bhakdi (taje สุจริต ภักดี, prononco laŭ sistemo IFA sut̚˨˩.t͡ɕa˨˩.rit̚˨˩ pʰak̚˦˥.diː˧; naskiĝis la 1-an de novembro 1946 en Vaŝingtono, vivanta ekde 1963 en Germanio) estas taj-devena germana kuracisto pri mikrobiologio, infekta epidemiologio kaj virusologio. Li estas emerita profesoro ĉe la universitato Johannes Gutenberg de Majenco kaj de 1991 ĝis 2012 estis estro de la Instituto pri medicina mikrobiologio kaj higieno tie.

Sucharit Bhakdi
Persona informo
Naskiĝo 1-an de novembro 1946 (1946-11-01) (77-jaraĝa)
en Vaŝingtono
Lingvoj germanaangla
Ŝtataneco TajlandoGermanio
Familio
Edz(in)o Karina Reiss
Okupo
Okupo universitata instruisto • verkisto de nefikcio • mikrobiologokuracisto • epidemiologo
Verkoj Corona, False Alarm?
TTT
Retejo https://doctors4covidethics.org/about-sucharit-bhakdi-md/
vdr

Vivo kaj kariero redakti

Bhakdi estas la filo de tajlandaj gepatroj en la diplomato servo.[1] Lia patrino, kiu studis medicinon en la Universitato Johns Hopkins en Baltimoro frue entuziasmigis lin pri medicino.[2] Post infanaj jaroj en Berno, Svislando kaj pliaj etapoj en Egiptio kaj Tajlando, li de 1963 ĝis 1970 studis medicinon ĉe la Bonna universitato, de 1966 ĝis 1970 subtenita de la Germana Akademia Interŝanĝa Servo. Por iom da tempo Bhakdi laboris kiel privata asistanto ĉe la medicina profesoro Walter Siegenthaler (tiam en Bonno, ekde 1970 en Zuriko).

En februaro 1971 li doktoriĝis. De 1972 ĝis 1974 li havis stipendion de la Max-Planck-Societo, ĉe la Max-Planck-instituto pri imunobiologio en Frajburgo. De 1974 ĝis 1976 li ricevis stipendion de la fondaĵo Alexander von Humboldt ĉe la sama instituto.

Post unujara restado ĉe la Universitato de Kopenhago, li laboris de 1977 ĝis 1990 ĉe la instituto pri medicina mikrobiologio de la Universitato de Gießen. En julio 1979 li habilitiĝis. Li estis nomumita profesoro C2 en 1982 kaj profesoro C3 pri medicina mikrobiologio en 1987 antaŭ ol esti vokita al la Universitato de Majenco en 1990. Ekde 1991 li instruis tie kiel profesoro ĉe la Instituto pri medicina mikrobiologio kaj higieno.

Bhakdi retiriĝis el la profesoraj devoj la 1-an de aprilo 2012.

Scienca laboro redakti

En 1978 Sucharit Bhakdi malkovris la unuan proteinon, kiu atakas kaj damaĝas ĉelojn per enprofundigado en la ĉelan membranon, rezultigante formadon de trueto. Hodiaŭ konatas ke granda plimulto de bakterioj kaŭzantaj malsanojn produktas truetojn, kiuj damaĝas gastajn ĉelojn. En 1984 Bhakdi estis invitita por prezenti la koncepton de membrana damaĝo de ĉeloj per ĉelmembranaj truetoj antaŭ la Reĝa Societo en Londono. De tiam, la temo restis fokuso de liaj esploroj.

Li krome profunde esploris la mekanismojn de aterosklerozo kaj faris gravajn kontribuojn en esplorado de malario kaj de dengo.

Vidpunktoj de prof-o Bhakdi pri la kronvirusa pandemio de 2019-2020 redakti

La 18-an de marto 2020 prof-o Bhakdi starigis sian propran YouTube-kanalon kaj en tri filmoj publikigitaj rapide sinsekve komentis kritike la datumbazon, kiu estis la fundamento por la preskribitaj malpermesoj kaj mezuroj kontraŭ la kronvirusa pandemio de 2019-2020 en Germanio. Li kritikis la fakton, ke la amaskomunikiloj ofte argumentis per la nombro de infektitaj homoj sen diferenciĝi laŭ la severeco de la simptomoj kaj ke homoj estas klasifikitaj kiel "mortigitaj per la korona-viruso" se pozitiva testrezulto estis trovita sen determini la kaŭzon de morto, eĉ se ekzistis multoblaj aliaj severaj malsanoj. Ankaŭ metodologie malĝustus uzi la rilatumon de mortoj al infektitaj homoj de la fruaj tagoj de la epidemio por antaŭkalkuli pli novajn nombrojn de atendendaj mortoj.

La 26-an de marto 2020, Bhakdi skribis malferman leteron de kvin demandoj al kanceliero Angela Merkel kaj publike disdonis ĝin la 29-an de marto, kiam li kiel kvara filmo alparolis siajn "kuncivitanojn" samkiel tion faris la ŝtatestrino kelkajn tagojn antaŭe. Lia konkludo estis, ke li klasifikis la preskribitajn malpermesojn kaj mezurojn kontraŭ la pandemio kiel malobservon de fundamentaj rajtoj. Sekvis kvina klariga filmo de li.

Sucharit Bhakdi atingis preskaŭ 50.000 abonantojn kaj pli ol 4 milionojn da vidoj kun la kvin filmoj ĉe YouTube en ses semajnoj, pli ol la duono de ili pro la prezento de la malferma letero al kanceliero Merkel.

En junio 2020, li publikigis e-libron nomatan Corona Fehlalarm? Zahlen, Daten und Hintergründe (germane: "Ĉu falsa alarmo pri kronvirusoj? Nombroj, datumoj kaj fonoj"), kiel presita libro ĝi estis eldonita la 21-an de junio 2020 de la eldonejo Goldegg. Lia libro Schreckgespenst Infektionen – Mythen, Wahn und Wirklichkeit ("fantoma timego de infektoj - mitoj, iluzioj kaj realo") aperis tie jam en 2016. Li publikigis ambaŭ librojn kune kun sia edzino, la biologino Karina Reiss, profesorino pri dermatologio kaj alergologio en Kiel.

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti

  1. Sukharit Bhakdi Arkivigite je 2020-08-28 per la retarkivo Wayback Machine en la eldoneja retejo goldegg-verlag.com, alirita la 28-an de marto 2020.
  2. artikolo pri li en la svisa ĵurnalo Weltwoche, la 6-an de majo 2020[rompita ligilo]