Sud-Afrika nacia teamo de futbalo

vira nacia teamo de futbalo
Tiu ĉi artikolo traktas la viran futbalistan nacian teamon de Sud-Afriko. Aparte de tio ankaŭ ekzistas naciaj teamoj por virinoj, kaj por viraj kaj virinaj adoleskuloj de malpli ol 18 jaroj. La vira teamo ofte nomatas Bafana Bafana, sed sendepende ankaŭ ekzistas samnoma evoluhelpa projekto pri bredado de tirbestoj en Togolando.

La Sud-Afrika nacia teamo de futbalo oficiale naskiĝis en 1906, kvankam la unua futbalista asocio de la lando - laŭ la politico de apartismo nur por eŭropanoj - jam naskiĝis en 1892 kaj poste sekvis pliaj asocioj por hindoj (1903), bantuoj (1933) kaj alietnanoj (1936). La unua internacia matĉo estis kontraŭ Argentino en tiu jaro. Enlande la teamo ricevis la kromnomon Bafana Bafana - "la knaboj". Trifoje la teamo kvalifikiĝis por la Futbala Mondpokalo - unuafoje en 1998. La teamo ankaŭ partoprenis en la Futbala Mondpokalo 2010 en Sud-Afriko. Ĉiujn tri fojojn ĝi tamen ne progresis preter la unua rondo, kvankam multaj futbalemuloj bonvenigintus plian sukceson por la teamo ĝuste en la monpokala turniro gastigate de la sudafrikanoj. Plej granda sukceso de la teamo ĝis la jaro 2010 estis la ĉampioneco en la Afrika Pokalo de Nacioj de 1996.

Sud-Afrika nacia teamo de futbalo
asocio South African Football Association
Sud-Afrika Futbal-Asocio
konfederacio CAF
unua matĉo Flago de Argentino Argentino 0 - 1
Sud-Afriko
1906
plej granda gajno Flago de Aŭstralio Aŭstralio -
Sud-Afriko
1955
plej granda perdo Flago de Aŭstralio Aŭstralio 5 - 1
Sud-Afriko
1947
Futbala Mondpokalo
aperoj 3 (unuafoje en 1998)
plej bona rezulto unua rondo
1998, 2002 kaj 2010
Afrika Pokalo de Nacioj
aperoj 7 (unuafoje en 1996)
plej bona rezulto ĉampiono
1996
vdr