Sud-Gjeongsang

provinco de Sud-Koreio

La provinco Sud-Gjeongsang (koree en korea alfabeto 경상남도, Gjeongsangnam-do, en kio nam indikas la adjektivon "suda", prononco laŭ sistemo IFA kjʌŋ.saŋ.nam.do, proksimume [kjan san nam do], en ĉina skribo 慶尙南道), estas unu el 9 provincoj de Sud-Koreio. Administra centro estas la urbo Ĉangvon (창원시). Laŭ la normo ISO 3166-2 la kodo de la provinco estas KR-48. La provinco kovras areon de 10 532 kvadrataj kilometroj, kaj laŭ takso de la jaro 2011 en ĝi vivis 3 374 725 loĝantoj - tio rezultigas loĝdenson de po 320 homoj laŭ kvadrata kilometro.

Sud-Gjeongsang
Provinco
Flago
provinco de Sud-Koreio [+]

LandoSud-Koreio

Koordinatoj35° N, 129° O (mapo)35.237838128.691934Koordinatoj: 35° N, 129° O (mapo)
ĈefurboĈangvon
- koordinatoj35° N, 129° O (mapo)35.237838128.691934Koordinatoj: 35° N, 129° O (mapo) [+]
Areo10 538 km² (1 053 800 ha) [+]

Loĝantaro3 350 350 [+] (2018)
Denseco317,93 loĝ./km² [+] [+]

GuberniestroKim Kyoung-soo

HorzonoUTC+09:00 [+]
ISO 3166-2KR-48

Sud-Gjeongsang (Tero)
Sud-Gjeongsang (Tero)

Sud-Gjeongsang (Suda Koreio)
Sud-Gjeongsang (Suda Koreio)
DEC
Sud-Gjeongsang
Sud-Gjeongsang

Map
Sud-Gjeongsang

Vikimedia Komunejo:  Gyeongsangnam-do [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

Ĝi estas unu el kvin administraj unuoj, kiuj ekestis el la historia provinco Gjeongsang - la aliaj estas la provinco Nord-Gjeongsang, kaj la sendependaj urboj Pusano, Teguo kaj Ulsan.