Suda (en greka Σούδα, transliterumita normale kiel Souda) estas urbeto kaj municipa loko de la nordokcidento de la greka insulo Kreto kiu apartenas al la municipo Ĥanio. Ĝi estas grava haveno fone de la golfeto de Suda.

Suda
urbeto
Administrado
Poŝtkodo 73200
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 6 155  (2021) [+]
Loĝdenso 280 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 35° 29′ N, 24° 4′ O (mapo)35.4833333324.06666667Koordinatoj: 35° 29′ N, 24° 4′ O (mapo) [+]
Areo 22,007 km² ( 220 0.7 ha) [+]
Suda (Grekio)
Suda (Grekio)
DEC
Suda
Suda
Situo de Suda

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Souda [+]
vdr

La aktuala setlejo de Suda estas je iom pli ol 6 km oriente de la urbo Ĥanio, kaj estis 7 840 loĝantoj en 2001.[1] La konstruaĵaro konstruiĝis fine de la 1870-aj jaroj, en tempo de la Otomana Imperio; antaŭe ĉio estis marĉoj kaj salejoj.

La golfetoj de Suda esta unu el la naturaj havenoj de la Mediteraneo plej profundaj kaj plej facile defendeblaj. Ĉe la enirejo de la golfeto estas la insuleto de Suda en kiu staras kastelo de venecia epoko.

Aktuale, Suda estas la haveno por ŝipoj alvenantaj el Pireo, nome haveno de Ateno. Estas ankaŭ marbazo de NATO, kaj multaj areoj limigitaj pro la militaj instalaĵoj. La milit-tombejo de la Aliancanoj, majoritate de soldatoj de la Dua Mondmilito, troviĝas sur la strando de Suda. Estas 1 527 tomboj, majoritate de britaj soldatoj, 447 de novzelandanoj kaj 197 de aŭstralianoj.

Notoj redakti

  1. (en greka). Helena Ministerio de Internaj Aferoj. www.ypes.gr. [www.ypes.gr/UserFiles/f0ff9297-f516-40ff-a70e-eca84e2ec9b9/D_diairesi.xls] Konsultita la 11an de januaro 2019.