Suda Fiŝo (konstelacio)

konstelacio en suda ĉiela hemisfero

La Suda Fiŝo (latine Piscis AustrinusPiscis Australis) estas unu el la 88 konstelacioj de la tera ĉielo, laŭ la oficiala divido de la Internacia Astronomia Unio. Ĝi videblas el la suda duonsfero; ĝia nomo kontrastas kun tio de la pli granda konstelacio Fiŝoj.

Suda Fiŝo
konstelacio 
Latina nomo Piscis Austrinus
(genitiva Piscis Austrini)
Mallongigo PsA
Imagata bildo
Najbaraj Konstelacioj
KaprikornoMikroskopoGruoSkulptistoAkvisto 
Observaj datumoj
(Epoko 1875.0)
Rektascensio 21h 20m 0s ... 23h 0m 0s
Deklinacio -37° 0' 0" ... -25° 30' 0"
Areo 245 kvadrataj gradoj
Rango laŭ la areo 60
Enhavo
Kvanto de steloj de videbla magnitudo < 3 1
Videbla magnitudo de la plej hela stelo 1,16
Videbleco
Latitudoj de almenaŭ parta videbleco -90° ... 65°
Latitudoj de plena videbleco -90° ... 53°
Tempo de jaro de la plej bona videbleco Oktobro
Historio
Unua priskribo Ptolemeo
Jaro de unua priskribo
Verko, en kiu ĝi estis priskribita
Postaj ŝanĝoj Johann Bayer (Uranometria, 1603)
vdr

La Suda Fiŝo estis unu el la 48 konstelacioj, kiujn jam listigis la astronomo Ptolomeo dum la 2-a jarcento; tamen, ankaŭ la steloj de la nuntempa konstelacio Gruo tradicie apartenis al la Suda Fiŝo. Nur en 1597 (aŭ 1598) la astronomo Petrus Plancius kreis tiun novan konstelacion, disbranĉante parton el la tiama Suda Fiŝo.

En la helena mitologio, la konstelacio estis konata kiel la Granda Fiŝo, kaj estis ofte dezegnita kiel fiŝego kiu englutas la akvon elverŝitan el la Akvisto. La du fiŝoj, kiuj konsistigas la konstelacion Fiŝoj, estis konsiderataj idoj de la Suda Fiŝo.

Laŭ la egipta mitologio, la Suda Fiŝo savis la egiptan diinon Isido, kiu dankeme metis ĝin kaj ĝian idaron en la ĉielon.

Notindaj astroj redakti

La nura stelo pli brila ol la kvara magnitudo estas Fomalhaŭto (α Piscis Austrini), kiu tradicie reprezentas la buŝon de la fiŝo.

Ĝia kunulo, Fomalhaŭto b, estis la unua ekstersunsistema planedo iam ajn eltrovita per rekta observado, danke al la kosmoteleskopo Hubble.

La nura alia stelo en la konstelacio kiu posedas propran nomon estas β Piscis Austrini, kiu ĉinlingve nomiĝas Tien Kang. Temas fakte pri duopa stelo, kiu konsistas el du preskaŭ samgrandaj steloj.