Suda Italio (itale Mezzogiorno [medzoĜORno]) estas la ekonomie malpli evoluiĝinta suda parto de Italio.

Suda Italio
Regiono
La regionoj, el kiuj konsistas Suda Italio: el nordo al sudo, laŭ la adriatika marbordo, Abruco, Moliso kaj Apulio; laŭ la tirena marbordo, Kampanio, Basilikato, Kalabrio kaj Sicilio; okcidente, la insulo Sardio
La regionoj, el kiuj konsistas Suda Italio: el nordo al sudo, laŭ la adriatika marbordo, Abruco, Moliso kaj Apulio; laŭ la tirena marbordo, Kampanio, Basilikato, Kalabrio kaj Sicilio; okcidente, la insulo Sardio
La regionoj, el kiuj konsistas Suda Italio: el nordo al sudo, laŭ la adriatika marbordo, Abruco, Moliso kaj Apulio; laŭ la tirena marbordo, Kampanio, Basilikato, Kalabrio kaj Sicilio; okcidente, la insulo Sardio
regiono [+]

LandoItalio
- koordinatoj41° 11′ 39″ N, 15° 14′ 33″ O (mapo)41.19418915.242417Koordinatoj: 41° 11′ 39″ N, 15° 14′ 33″ O (mapo)

Areo123 024 km² (12 302 400 ha)

Loĝantaro20 637 360 (2019)
Denseco167,75 loĝ./km²

Suda Italio (Italio)
Suda Italio (Italio)
DEC

Map
Suda Italio

Vikimedia Komunejo:  Southern Italy [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

Geografia disvastiĝo redakti

Suda Italio precipe konsistas el la nuntempaj italaj regionoj, kiuj antaŭ la unuiĝo de Italio dum la jaro 1861 apartenis al la Reĝlando de la du Sicilioj: Temas pri la regionoj Abruzo, Moliso, Kampanio, Basilikato, Apulio, Kalabrio kaj Sicilio. Krome ankaŭ la historie de la Savoja dinastio regita insulo Sardinio apartenas al la regionego "Mezzogiorno".

Etimologio redakti

La itala termino, kiu konsistas el la vorteroj mezzo [MEdzo] "mezo" kaj giorno [ĜORno] "tago", estas la tiulingva vorto por "tagmezo". Laŭ la stato de la suno, kiu tagmeze sur la norda hemisfero de la tero troviĝas en la sudo, la vorto ĝenerale signifas la sudan direkton. Ene de Italio la vorto laŭ sia plej ofta uzo iĝis sinonimo por la sudo de la lando. Samsence ankaŭ la franca vorto "le midi" (tagmezo) en Francio uziĝas por la sudo de tiu lando.

Ekonomia dualismo redakti

En multaj landoj ekzistas ekonomiaj diferencoj inter unuopaj landopartoj, kaj en pluraj landoj norde de la Mediteranea Maro (inter alie en Hispanio) la nordo estas pli riĉa kaj la somere pli varmega kaj tial pli seka sudo pli malriĉa. Nur en Italio tamen la diferenco inter la industriiĝinta kaj ekonomie prospera nordo kaj agrikultura, malpli evoluiĝinta kaj ekonomie malprospera sudo estas tiom dualisme drasta.

Turismo redakti

Ĉi tiu parto de Italio simple allogas feri-serĉantojn kun la belega Amalfi-Marbordo kun ĝiaj etaj buntaj urboj de Portofino kaj Sorrento kaj perfektaj bluaĵoj de la maro. Ĉarma Kampanjo kun la ĉefurbo en Napolo, la naskiĝloko de picoj kaj grandiozaj maskeradoj, kaj la antikvaj ŝtonaj muroj de legenda Matera ankaŭ meritas vizitadon en la sudo. Unu pli elstara parto de la suda parto de Italio estas la sunbrunigitaj mediteraneaj insuloj de Sicilio kaj Sardio. La plej alta vulkano en Eŭropo, la hejmurbo de Ar Archimedes, la antikva Valo de Temploj, kaj la ĉarmaj stratoj de la sicilia ĉefurbo Palermo estas la ĉefaj kialoj, kial vojaĝantoj iras al la sensacia insulo Sicilio. Sardio siavice povas plaĉi al ĉiuj per siaj elstaraj strandoj, blankaj veloj de elegantaj jakoj kaj grandiozaj montaj pejzaĝoj.[1]

Referencoj redakti

  1. Torism of Southern Italy (English). Theknowledgepassio. Alirita 2020-04-30.