Suda Sulaveso

provinco de Indonezio

Suda Sulaveso (indonezie Sulawesi Selatan, enlande foje mallongigata "Sulsel") estas unu el la 31 provincoj, kiuj kune kun 2 specialaj regionoj kaj la ĉefurba distrikto Ĝakarto konsistigas Indonezion. La provinco kovras areon de 46 717 kvadrataj kilometroj kaj estas parto de la insulo Sulaveso. Laŭ stato de la jaro 2011 Suda Sulaveso havis 8 034 776 loĝantojn, kio rezultigas loĝdenson de po 151 homoj laŭ kvadrata kilometro. Laŭ tiu stato ĝi konsistis el 3 urboj, 26 distriktoj, 301 subdistriktoj kaj 2 874 vilaĝoj. Administra centro estas la urbo Makassar. Aliaj gravaj urboj estas Palopo kaj Parepare.

Suda Sulaveso
Sulawesi Selatan

provinco de Indonezio
Bazaj informoj
Ĉefurbo Makassar
Areo 46 717 km²
Loĝantaro 8 034 776 (stato de 2011)
ISO-kodo ID-SN
emblemo
emblemo
vdr

La teritorio situas plejparte en la malprofunda, marĉa sudokcidenta parto de la insulo, kiu estas trafluata de grandaj riveroj. La provinco estas unu el la malplej evoluigitaj en Indonezio. La ekonomio estas ĉefe agrikultura. En 2004 la provinco estis dividata kaj la nordokcidenta parto iĝis sendependa provinco de la nomo okcidenta Sulaveso - la ĉi tie indikataj datumoj kompreneble rilatas al la nuna stato, do al la situacio post la provinca dividiĝo.

Eksteraj ligiloj redakti

 
montara pejzaĝo en Suda Sulaveso