Suda interliga fervoja ponto

La Suda interliga fervoja ponto (hungare Déli Összekötő vasúti híd) estas ŝtalkrada dutraka ponto en Budapeŝto inter Újbuda kaj Ferencváros trans la Danubo. Tiu ponto estas la plej grava fervoja ponto en Hungario, ĉar interligas Transdanubion kun orienta parto de Hungario.

Suda interliga fervoja ponto
hungare Déli összeköto vasúti híd

La suda interliga fervoja ponto antaŭ la Rákóczi-ponto

La suda interliga fervoja ponto antaŭ la Rákóczi-ponto
fervoja ponto
Situo
Loko Budapest
Koordinatoj 47° 28′ 6″ N, 19° 4′ 2″ O (mapo)47.46833333333319.067222222222Koordinatoj: 47° 28′ 6″ N, 19° 4′ 2″ O (mapo)
Transiras Danubo
Ecoj
Longo 477 m
Larĝo 2 × 7,5 m
Aperturoj 4
Pilieraksa distanco 98 m
Uzado fervojo
Konstruado
Inaŭguro 1877 / 1913 / 1948 / 1953
Mapo
Map
Suda interliga fervoja ponto
vdr
Suda interliga fervoja ponto el distrikto Ferencváros. Tuj post la ponto la elstaraĵoj jam estas partoj de Rákóczi-ponto.
  • tuta longo: 477 m
  • larĝo super Danubo: 393 m
  • larĝo: 7.5 m
  • aperturoj: 4

Historio redakti

La ponto pretiĝis en 1877 fare de Gyula Rochlitz, tiam ĝi estis la 3-a ponto de Budapeŝto. Baldaŭe la granda trafiko faris danĝera la ponton, tial en 1913 la tuta ponto trakonstruiĝis. Tiutempe tie trafikis ankaŭ Orient-ekspreso. En 1944 dum sieĝo de Budapeŝto ĝi detruiĝis, poste en 1945 la Ruĝa Armeo konstruis lignan ponton, post unu jaro jam nova provizora ponto konstruiĝis havanta nur unusolan trakon. En 1953 pretiĝis la stabila dutraka ponto, kio estis en la praktiko 2 pontoj tute apude. La permesata rapideco estas 80 km/h. Ankaŭ piedirantoj rajtis uzi la ponton.

En 1995 apude nova ponto - nun nomata - Rákóczi-ponto konstruiĝis por aŭtoj kaj piedirantoj, tial sur la fervoja ponto neniu rajtas trairi perpiede. En 2004 en urboparto Pest Palaco de Artoj konstruiĝis apud la trakoj, tial sur la ponto oni faris modernajn metodojn por malpliigi la bruojn.