Sudana pundo

valuto uzata en Sudano

La sudana pundo - arabe جنيه سوداني, latinliterigite ĝunaih - ekde la 10-a de januaro 2007 estas la nacia valuto de Sudano, sekvante la antaŭan sudanan dinaron - ĝis la 1-a de julio 2007 ambaŭ valutoj validis paralele, ekde tiam la sudana pundo estas la sola oficiala valuto. Unu pundo estas dividita je cent kiruŝ (قروش, singularo قرش, kirŝ, angle kaj france "piastre", tial paralele al la centono de la siria pundo en Esperanto nomebla piastro). La internacia valuta kodo laŭ la normo ISO 4217 estas SDG.

Sudana pundo
valutopundo
Ŝtato: Sudano
Subdivido: 100 kiruŝ (قروش)
Kodo laŭ ISO 4217: SDG
Mallongigo:
Ŝanĝokurzo 1 usona dolaro = 2,37500SDG

1 eŭro = 3,35599 SDG (la 3-an de novembro 2010)

vdr

Eksteraj ligiloj redakti


Dosiero:SUDAN 2 b..jpg
monbileto de du sudanaj pundoj
 
pluraj moneroj de la valuto