Sudano

lando en Afriko

Sudano (arabe سودان Sūdān, aŭ السودان‎ as-Sūdān kaj oficiale Respubliko Sudano جمهورية السودان‎ Jumhūrīyat as-Sūdān) estas araba lando en la nordorienta parto de Afriko, ambaŭflanke de la alta Nilo. Ĝia nomo venas el la araba balad as-sūdān, kiu signifas la lando de la nigruloj. Ĝi limas kun Egipto norde, la Ruĝa Maro, Eritreo kaj Etiopio oriente, Suda Sudano sude, Centrafrika Respubliko sudokcidente, Ĉado okcidente kaj Libio nordokcidente. Ĝi estas, laŭ areo, la tria plej granda lando en Afriko. La rivero Nilo dividas la landon en orienta kaj okcidenta duonoj.[1] Ties hegemonia religio estas Islamo[2] (70%).

Respubliko Sudano
Republic of the Sudan
جمهورية السودان‎
Jumhūrīyat as-Sūdān

Flago de Sudano

Blazono de Sudano

Detaloj Detaloj
Nacia himno: Nahnu Jund Allah Jund Al-watan
Nacia devizo: "An-Naṣr lanā"
("Venko estas nia")
Situo
respublikosuverena ŝtatolandopostrestaĵa ŝtato
Bazaj informoj
Ĉefurbo Ĥartumo (kun ĉirkaŭaĵo pli ol 4, eble 5–6 milionoj).
Oficiala(j) lingvo(j) angla
araba
Uzata(j) lingvo(j) sudana araba lingvo, angla lingvo, Tar Gula, Afitti, Tumtum, Kadugli, Keiga, Gumuz, Sillok, El Hugeirat, Ganza, Gule, Sila, Uduk, Yulu, Temein, Kelo, Kanga, Krongo, Wali, Dilling, Dengebu, moderna norma araba lingvo, Molo, Logorik, Tulishi, Ghulfan, Tese, Masalit, Dongola lingvo, Ingessana, Komo, Kresh, Kadaru, Karko, Birgid, Heiban, Beigo, Tama, Laro, Lafofa, Katla, Fungor, Logol, Koalib, Lumun, Midob, Otoro, Nding, Ngile, Moro, Talodi, Tegali, Nobiin, Shwai, Tagoi, Tocho, Torona, Tiro, Tima, Werni, Zaghawa, Shatt, Nyala, beĝaa lingvo, Berta, Fur, tigrea lingvo, Acheron, Nyimang, Jumjum, Dair, Berti language, Burun
Plej ofta(j) religio(j) islamo
animismo
kristanismo
Areo 1,886,068 km²
Loĝantaro 44,909,353 (2021) (2017)
Loĝdenso 21,3 loĝ./km²
Horzono +3
Interreta domajno sd
Landokodo SD
Telefona kodo 249
Plej alta punkto Deriba Caldera
Plej malalta punkto Ruĝa Maro
Politiko
Politika sistemo respubliko, transira registaro
Ŝtatestro Abdel Fattah al-Burhan (عبد الفتاح البرهان)
Ĉefministro vacant
Nacia tago 1-a d januaro
Sendependiĝo disde Britio 1-a de januaro 1956
Ekonomio
Valuto Sudana dinaro ĝis 2007, poste Sudana pundo (SDG)
MEP laŭ 2018
– suma $ 177 mlrd
– pokapa $ 4,232
vdr
  •  Norda Sudano
  •  Darfuro
  •  Orienta Fronto
  •  Abyei
  •  Nuba Montaro kaj Blua Nilo
  • Sudano estis hejmo al nombraj antikvaj civilizoj, kiaj tiuj de la Regno de Kuŝ, Kerma, Nobatia, Aloa, Makuria, Meroe kaj aliaj, plej el kiuj floris laŭlonge de la rivero Nilo. Dum la antaŭdinastia periodo Nubio kaj Nagadana Supra Egipto estis identaj, samtempe evoluigis sistemojn de faraona regado ĉirkaŭ 3300 a.K.[3] Pro ties proksimeco al Egipto, Sudano partoprenis en la pli ampleksa historio de Proksima Oriento ĉar ĝi estis kristanigita ĉirkaŭ la 6a jarcento, kaj islamigita en la 7a. Kiel rezulto de kristanigo, la Malnova nubia lingvo staras kiel plej antikva registrita lingvo el la Nilo-sahara lingvaro (plej fruaj registroj datas el la 9a jarcento). Nuntempe estas oficialaj la araba lingvo kaj la angla lingvo, kaj ekzistas ankaŭ la nubia lingvo.

    Sudano estis la plej granda lando en Afriko kaj en la araba mondo ĝis 2011, kiam Suda Sudano separiĝis al sendependa lando, sekve al sendependiga referendumo. Sudano estas nune la tria plej granda lando en Afriko (post Alĝerio kaj la Demokratia Respubliko Kongo) kaj ankaŭ la tria plej granda lando en la araba mondo (post Alĝerio kaj Saŭdarabio).

    Sudano estas membro de Unuiĝintaj Nacioj (1956), de la Afrika Unio, de la Araba Ligo, de la Organizaĵo de Islama Kunlaboro kaj de la Movado de Nealiancitaj Landoj, same kiel estas observanto ĉe la Monda Organizaĵo pri Komerco.[4][5] Ties ĉefurbo estas Ĥartumo, nome politika, kultura kaj komerca centro de la lando. Ĝi estas federala prezidenta reprezenta demokrata respubliko. La politiko de Sudano estas regulata de parlamenta organizo nomata Nacia Asembleo.[6] La sudana jura sistemo estas bazita sur la ŝario.

    Sudano suferas pro kelkaj defioj. Dum multo de la historio de Sudano, la lando suferis pro pliiĝanta etna purigado kaj pro internaj konfliktoj kiaj la du enlandaj militoj kaj la Milito en Darfuro. Sudano suferas pro malalta nivelo de respekto al la homaj rajtoj ĉefe koncerne al la aferoj de etna purigado kaj sklaveco en la lando.[7]

    Etimologio redakti

    La lokonomo de la lando Sudano estas nomo donata al la geografia regiono sude de Saharo, etenda el okcidenta al orienta Centrafriko. Tiu nomo derivas el la araba bilād as-sūdān (بلاد السودان), aŭ "tero de nigruloj", nome esprimo kiu aludas al Okcidenta Afriko kaj norda Centrafriko.[8]

    Historio redakti

    Prahistoria Sudano redakti

     
    La granda kotobrika templo, konata kiel Okcidenta Defufa, en la antikva urbo Kerma

    Ĉirkaŭ la 8a jarmilo a.K., popolo de kulturo de la Neolitiko estis setliĝinta por sedenta vivmaniero tie en fortifikitaj vilaĝoj el kotobrikoj, kie ili vivtenis sin el ĉasado kaj fiŝkaptado en la Nilo kun kultivado de cerealoj kaj brutobredado.[9] Dum la 5a jarmilo a.K. migradoj el sekiĝanta Sahara alportis neolitikajn popolojn al la Nila Valo kune kun agrikulturo. La loĝantaro kiu rezultis el tiu kultura kaj genetika mikso disvolvigis socian hierarkion dum la venontaj jarcentoj en la Regno de Kuŝ (kun ĉefurbo ĉe Kerma) ĉirkaŭ 1700 a.K.

    Antropologia kaj arkeologia esplorado indikas, ke dum la antaŭdinastia periodo Nubio kaj Nagadana Supra Egipto estis etne, kaj kulture preskaŭ identaj, kaj tiele, samtempe evoluigis sistemojn de faraona monarkio ĉirkaŭ 3300 a.K.[3]

    Regno de Kuŝ redakti

      Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Regno de Kuŝ.
     
    nubiaj piramidoj de Meroe.

    La Regno de Kuŝ estis antikva nubia ŝtato centrita ĉe la kunfluo de la Blua Nilo, Blanka Nilo kaj de la Rivero Atbara. Ĝi estis starigita post la falo de la Bronzepoko kaj la disigo de la Nova Egipta Imperio, centrita ĉe Napata en ties komenca fazo.

    Post kiam la reĝo Kaŝta ("Kuŝita") invadis Egiption en la 8-a jarcento a.K., la Kuŝitaj reĝoj regis kiel faraonoj de la 25-a dinastio de Egiptio dum unu jarcento antaŭ esti venkita de la Asirianoj. Ĉe sia hegemonio, la Kuŝitoj konkeris imperion kiu etendas el tio kio estas nune konata kiel Suda Kordofano ĝis Sinajo. La reĝo Pije klopodis ampleksigi sian imperion al Proksima Oriento, sed tio fiaskis pro la agado de la asiria reĝo Sargon la 2-a. La Regno de Kuŝ estas menciata en la Biblio kiel savanto de la Israelidoj el la kolero de la asirianoj, kvankam fakte malsano inter sieĝantoj estis la ĉefa tialo por la malsukceso kapti la urbon.[10]

    Kristanismo (350-1500) redakti

      Pli detalaj informoj troveblas en artikoloj Nobatia, Makurio kaj Aloa.
     
    La tri kristanaj Nubiaj regnoj. La norda bordo de Aloa estas neklara, sed ĝi eble estis pli norde, inter la kvar kaj kvina nilkataraktoj.[11]

    Fine de la 5-a jarcento la Blemjes establis mallongdaŭran ŝtaton en Supra Egiptio kaj Malsupra Nubio, probable centrita ĉe Talmis (Kalabŝa), sed antaŭ la jaro 450 ili estis jam forigitaj el la Nila Valo fare de la Nobacianoj. Tiuj lastaj finfine fondis sian propran regnon, nome Nobatia.[12]

    Ĉirkaŭ la 6-a jarcento estis totale tri Nubiaj regnoj: nome Nobatia norde, kiu havis sian ĉefurbon en Paĉoras (Faras); la centra regno, Makurio centrita ĉe Tungul (Malnova Dongola), ĉirkaŭ 13 km sude de la nuntempa Dongola; kaj Alodia, en la koro de la malnova Kuŝita regno, kiu havis sian ĉefurbon en Suba (une ĉeurbo de nuntempa Ĥartumo).[13] Ankoraŭ en la 6-a jarcento ili konvertiĝis al kristanismo.[14] En la 7-a jarcento, probable iam inter 628 kaj 642, Nobatia estis aligita en Makurion.[15]

    Inter 639 kaj 641 la islamaj araboj de la Raŝiduna Kaliflando konkeris bizancan Egiption. Per bataloj en 641 aŭ 642 kaj denove en 652 ili invadis Nubion, sed ili estis elpelitaj, kio faris la Nubianojn unu el malmultaj popoloj kiuj sukcesis venki la arabojn dum la Islama ekspansio. Poste la Makuria reĝo kaj Araboj interkonsentis ĉe unika neagresa pakto kiu inkludis ankaŭ ĉiujaran interŝanĝon de donacoj, tiel agnoskan te la Makurian sendependecon.[16] Kvankam la Araboj malsukcesis konkeri Nubion ili eksetliĝis oriente de Nilo, kie ili finfine fondis kelkajn havenurbojn[17] kaj intergeedziĝis kun lokaj Beĝaoj.[18]

     
    Moses Georgo de Makurio kaj Alodia.

    El la mezo de la oka ĝis la mezo de la 11-a jarcento la politika povo kaj la kultura disvolviĝo de la kristana Nubio pintis.[19] En 747 Makuria invadis Egiption, kiu tiam apartenis al la dekadencaj Umajadoj,[20] kaj same faris denove en la komenco de la 960-aj jaroj, kiam ĝi iris tiom norden kiom ĝis Aĥmim.[21] Makurio havis tre fortajn dinastiajn ligilojn kun Alodia, eble rezulte en portempa unuigo de ambaŭ regnoj en unusola ŝtato.[22] La kulturo de la mezepokaj Nubianoj estis priskribita kiel "Afrik-Bizanca",[23] sed ĝi estis ankaŭ pli kaj pli influita de la araba kulturo.[24] La ŝtata organizado estis tre centrigita,[25] bazita sur la bizanca burokratio de la sesa kaj sepa jarcentoj.[26] Artoj floris en la formo de ceramikaj pentraĵoj[27] kaj speciale murpentraĵoj.[28] La Nubianoj disvolvis alfabeton por sia lingvo, nome malnov-nubia, bazigante ĝin sur la Kopta alfabeto, kvankam uzanta ankaŭ mezepokan grekan, koptan kaj araban.[29] Virinoj ĝuis altajn sociajn statusojn: ili havis aliron al edukado, rajtis posedi, aĉeti kaj venti terojn kaj ofte uzis siajn riĉojn por donacoj al preĝejoj kaj por preĝejaj pentraĵoj.[30] Eĉ la reĝa sukcedo estis patrinflanka, kaj la filo de la fratino de la reĝo povis este la rajtigita heredanto.[31]

    El la fino de la 11-a kaj 12-a jarcentoj, la ĉefurbo de Makurio Dongola estis en dekadenco, kaj ankaŭ la ĉefurbo de Alodia estis en dekadenco en la 12-a jarcento.[32] En la 14-a kaj 15-a jarcentoj beduenaj triboj trairis plej el Sudano,[33] migrante ĝis Butana, Gezira, Kurdufano kaj Darfur.[34] En 1365 enlanda milito devigis la Makurian kortegon foriri al Ĝebel Adda en Malsupra Nubio, dum Dongola estis detruita kaj lasita al araboj. Poste Makurio plue ekzistis nur kiel pupoŝtateto.[35] Post la prospera[36] regado de la reĝo Joel de Dotavo (floris 1463–1484) Makuria kolapsis.[37] Marbordaj areoj el suda Sudano ĝis la havenurbo Suakin estis sukceditaj de la Adal Sultanlando en la 15-a jarcento.[38][39] Sude, la regno Alodia falis ĉu al Araboj, komanditaj de tribestro Abdallah Jamma, aŭ al la Funĝoj, afrika popolo devena el la sudo.[40] Datigoj gamas el la 9-a jarcento post la Heĝiro (ĉirkaŭ 1396–1494),[41] la fino de la 15-a jarcento,[42] 1504[43] ĝis 1509.[44] Alodia restinta ŝtato eble survivis en la formo de regno Fazugli, daŭra ĝis 1685.[45]

    Islamaj regnoj Sennar kaj Darfur (ĉirkaŭ 1500–1821) redakti

     
    La granda moskeo de Sennar, konstruita en la 17-a jarcento-[46]

    Oni scias, ke en 1504 la Funĝoj estis fondintaj la Regnon Sennar, en kiu oni aligis ankaŭ la regnon de Abdallah Jamma.[47] Ĉirkaŭ 1523, kiam la juda veturanto David Reubeni vizitis Sudanon, la Funĝa ŝtato jam etendiĝis tiom norden kiom ĝis Dongola.[48] Dume, Islamo ekestis predikita ĉe Nilo fare de Sufiismaj religiuloj kiuj estis setliĝintaj tie jam en la 15-a kaj 16-a jarcentoj[49] kaj je la vizito de David Reubeni, la reĝo Amara Dunkas, iam pagana aŭ teorie kristana, estis registrita kiel islama.[50] Tamen, la Funŝoj retenis neislamajn kutimojn kiel la dia reĝeco aŭ la konsumo de alkoholaĵo ĝis la 18-a jarcento.[51] Sudana pospola Islamo konservis multajn ritojn kun radikoj el la kristanaj tradicioj ĝis la ĵusa pasinteco.[52]

    Baldaŭ la Funĝoj venis en konflikton kontraŭ la Otomanoj, kiu estis okupintaj Suakin ĉirkaŭ la jaro 1526[53] kaj finfine laŭiris suden laŭlonge de Nilo, atingante la areon de la tria Nil-katarakto en 1583/1584. Posta klopodo fare de Otomanoj por kapti Dongola estis malhelpita en la batalo de Hannik fare de la Funĝoj en 1585.[54] Poste, Hannik, ĝuste sude de la tria Nil-katarakto, markos la limon inter ambaŭ ŝtatoj.[55] Sekve de otomana invado okazis klopodo por elpostenigi Aĝib la Granda, fakte minora reĝo de norda Nubio. Ŝajne li estis konkerinta orientan Sudanon, [56] Ĉirkaŭ 1580 li estis konkerinta ankaŭ nordokcidentan Eritreon. Kvankam la Funĝoj finfine mortigis lin en 1611/1612 lia sukcedantoj, nome la Abdallabi tribo, rajtis regi ĉion norde de la kunfluejo de la Blua kaj la Blanka Niloj per konsiderinda aŭtonomeco.[57]

    Dum la 17-a jarcento la Funĝa ŝtato atingis sian plej grandan etendon,[58] sed en la sekva jarcento ĝi ekdekadencis.[59] Puĉo en 1718 rezultis en dinastia ŝanĝo,[60] kaj alia en 1761–1762[61] rezultis en la Hamaja Regentejo, en kiu la Hamajoj (popolo el la Etiopiaj limteroj) efektive regis dum la Funĝaj sultanoj estis nur simple pup-regantoj.[62] Tuj poste la sultanlando ekfragmentiĝis;[63] komence de la 19-a jarcento ĝi estis esence limigita al Gezira.[64]

     
    Sudano kaj Suda Sudano ĉirkaŭ 1800. Oni montras modernajn limojn.

    La puĉo de 1718 trudis politikon kiu celis pli ortodoksan Islamon, kiu siavice promociis la arabigon de la ŝtato.[65] Por legitimi sian regadon super siaj arabaj subuloj la Funĝoj ekdisvastigis Umajadan posteularon.[66] Norde de la kunfluejo de Blua kaj Blanka Niloj, tiom for malsupren kiom ĝis Al Dabbah, la Nubianoj adoptis la triban identecon de arabaj Gaalenoj.[67] Ĝis la 19-a jarcento la araba sukcedis por iĝi la dominanta lingvo de la centra ĉerivera Sudano[68][69][70] kaj plej el Kurdufano.[71]

    Okcidente de Nilo, en Darfur, dum la islama periodo okazis la elstarigo de la regno Tunĝur, kiu anstataŭis la malnovan regnon Daju en la 15-a jarcento[72] kaj etendiĝis tiom for okcidenten kiel Ŭadai.[73] La Tunĝuroj estis probable arabigitaj Berberoj kaj, almenaŭ ilia reganta elito estis islamanoj.[74] En la 17-a jarcento la Tunĝuroj estis elpovigitaj fare de la Fura Keira sultanlando.[73] Tiu Keira ŝtato, teorie islama ekde la regado de Sulajman Solong (kiu regis ĉirkaŭ 1660–1680),[75] estis dekomence malgranda regno en norda Ĝebel Marra,[76] sed etendiĝis okcidenten- kaj norden komence de la 18-a jarcento[77] kaj orienten dum la regado de Muhammad Tajrab (regis en 1751–1786),[78] pinte en la konkero de Kurdufano en 1785.[79] La apogeo de tiu imperio, tiam iom kun la grando de la nuntempa Niĝerio,[79] daŭris ĝis 1821.[78]

    Turkija kaj Mahdisma Sudano (1821–1899) redakti

     
    Ismail Paŝa, la otomana Ĥedivo de Egiptio kaj Sudano el 1863 ĝis 1879.
     
    Muhammad Ahmad, reganto de Sudano (1881–1885).

    En 1821, la otomana reganto de Egiptio, Muhammad Ali de Egiptio, estis invadinta kaj konkerinta nordan Sudanon. Kvankam teknike Valio de Egiptio por la Otomana Imperio, Muhammad Ali enposteniĝis kiel Ĥedivo de virtuala sendependa Egiptio. Celante aldoni Sudanon al sia teritorio, li sendis sian trian filon Ismail (ne konfuzenda kun Ismail-Paŝao menciita poste) por konkeri la landon, kaj poste aligi ĝin al Egiptio. Kun la escepto de Ŝaikija kaj la Darfura sultanlando en Kurdufano, li eniris kaj ne trafis rezistadon. La egiptia politiko de konkero estis ekspansiita kaj intensigita de la filo de Ibrahim Paŝa de Egiptio nome Ismaʻil, sub kies regado plej el la cetero de la nuntempa Sudano estis konkerita.

    La egiptiaj aŭtoritatoj faris gravajn plibonigojn en la sudana infrastrukturo (ĉefe en la nordo), speciale cele al irigacio kaj al produktado de kotono. En 1879, la mondpotencoj trudis la forigon de Ismail kaj establis lian filon Taŭfik Paŝa anstataŭe. La koruptado kaj misadministrado fare de Taŭfik rezultis en la Urabia ribelo, kiu minacis la survivadon de la Ĥediveco. Taŭfik petis la helpon de Britoj, kiuj tiukadre okupis Egiption en 1882. Sudano estis lasita en la manoj de la Ĥediva registaro, kaj la koruptado kaj misadministrado de ties funkciuloj.[80][81]

    Dum la Ĥediva periodo, diskonsento etendiĝis pro la forta impostado trudita al plej granda parto de aktivecoj. Impostado pri irigaciaj putoj kaj al agrikulturaj teroj estis tiom alta ke plej granda parto de terkulturistoj abandonis siajn terojn kaj gregojn. Dum la 1870-aj jaroj, eŭropaj iniciatoj kontraŭ la sklavkomerco havis koatraŭan efikon sur la ekonomio de norda Sudano, kio rezultis en la starigo de la Mahdismaj fortoj.[82] Muhammad Ahmad ibn Abd Allah, alinome Mahdi (Unua Gvidisto), proponis al ansaroj (liaj sekvantoj) kaj al tiuj kiuj kapitulacis al li elekton inter adopti Islamon aŭ esti mortigita. La Mahdijah (Mahdisma reĝimo) trudis tradiciajn Ŝaria islamajn leĝojn. La 12an de Aŭgusto 1881, incidento okazis en la nila insulo Aba, kio rezultis en tio kio iĝis la Mahdisma Milito.

    El sia anonco de la Mahdija en Junio 1881 ĝis la falo de Ĥartum en Januaro 1885, Muhammad Ahmad estris sukcesan militkampanjon kontraŭ la turk-egipta registaro de Sudano, konata kiel Turkija. Muhammad Ahmad mortis la 22an de Junio 1885, nur ses monatojn post la konkero de Ĥartum. Post luktado por la povo inter siaj deputitoj, Abdallahi ibn Muhammad, kun la helpo ĉefe de Bagaraoj de okcidenta Sudano, superis la opozicion de aliaj kaj stariĝis kiel la nedefiita estro de Mahdijah. Sekuriginte sian povon, Abdallahi ibn Muhammad alprenis la titolon Ĥalifo (sukcedanto) de Mahdi, instituciis administracion, kaj nomumis ansarojn (kiuj estis kutime Bagaraoj) kiel emiroj por ĉiu el la kelkaj provincoj.

     
    La fuĝo de la Ĥalifo post sia malvenko en la Batalo de Omdurmano.

    Regionaj rilatoj restis komplikaj laŭlonge de multo de la Mahdijah periodo, ĉefe pro la brutecaj metodoj de la Ĥalifo por etendi sian regadon tra la tuta lando. En 1887, armeo de 60 000 Ansaroj invadis Etiopion, penetrante tiom for kiom ĝis Gondar. En Marto 1889, la reĝo Johannes la 4-a de Etiopio marŝi al Metemma; tamen, post Johannes falis en batalo, la etiopiaj fortoj retiriĝis. Abd ar-Rahman an-Nujumi, la generalo de la Ĥalifo, klopodis por la invado de Egiptio en 1889, sed brit-estritaj egiptiaj trupoj venkis super la Ansaroj en Tuŝkah. La malsukceso de la egiptia invado rompis la miton de la nevenkeblo de Ansaroj. La belgoj evitis, ke la homoj de Mahdi konkeru Ekvatorion, kaj en 1893, la italoj forpelis ansaran atakon ĉe Agordat (en Eritreo) kaj devigis la Ansarojn retiriĝi el Etiopio.

    En la 1890-aj jaroj, la Britoj intencis reestabli sian kontrolon super Sudano, nun pli oficiale je konto de la egiptia Ĥedivo, sed fakte traktante la landon kiel brita kolonio. Ĉirkaŭ la komenco de la 1890-aj jaroj, postuloj de Britio, Francio kaj Belgio estis kunvenintaj en la valo de Nilo. Britio timis, ke la aliaj potencoj havu avantaĝon pro la malstabileco de Sudano por akiri teritorion jam aneksita al Egiptio. Krom tiuj politikaj konsideroj, Britio deziris establi kontrolon super la rivero Nilo por sekurigi planitan por irigacio akvorezervejon en Asuano. Herbert Kitchener estris militkampanjojn kontraŭ Mahdisman Sudanon el 1896 ĝis 1898. La kampanjoj de Kitchener kulminis en definitiva venko en la Batalo de Omdurmano la 2an de Septembro 1898. Unu jaron poste, la Batalo de Umm Diŭajkarat la 25an de Novembro 1899 rezultis en la morto de Abdallahi ibn Muhammad, siavice rezulte en la fino de la Mahdisma Milito.

    Angl-Egipta Sudano (1899–1956) redakti

      Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Angla-Egipta Sudano.
     
    La Mahdisma Milito estis loktita inter grupo de islamaj derviŝoj, nomitaj Mahdistoj, kiuj estis kontrolinta multon de Sudano, kaj la britaj fortoj.

    En 1899, Britio kaj Egiptio atingis interkonsenton laŭ kiu Sudano estis regata de ĝenerala guberniestro nomumita de Egiptio kun brita konsento.[83] Reale, Sudano estis efektive administraciita kiel kronkolonio. Britoj emis renversi la procezon, startita sub Muhammad Ali Paŝao, unuigi la Nilan Valon sub egiptia estreco kaj intencis frustracii ĉiujn klopodojn cele al plua unuigo de la du landoj.

    Laŭ la tiama Limigo, la landlimo de Sudano kun Abisenio estis malakceptita de kavaleriaj tribestroj dediĉitaj al sklavkomerco, konstante rompante la limojn for el leĝo. En 1905 loka ĉefo Sultan Ĝambio malpreta ĝis la fino, finfine finigis la luktadon kontraŭ la britaj fortoj, kiuj estis okupintaj la regionon Kurdufano, kio finfine finis la eksterleĝecon. La kontina brita administracio de Sudano nutris pliiĝantan stridan naciisman ribelemon, dum la egiptiaj naciistaj estroj estis decicitaj devigi Brition agnoski unusolan sendependan unio de Egiptio kaj Sudano. Kun la formala fino de la Otomana regado en 1914, Sir Reginald Wingate estis sendita tiun decembron okupi Sudanon kiel la nova Militista Guberniestro. Husejn Kamel estis deklarita Sultano de Egiptio kaj Sudano, same kiel lia frato kaj sukcedanto, Fuad la 1-a de Egiptio. Ili pluigis sian insiston de unusola egipti-sudana ŝtato eĉ kiam la Sultanlando de Egiptio estis retitolita kiel la Reĝlando de Egiptio kaj Sudano, sed estis Saad Zaglul kiu plue estis frustraciita en tiu ambicio ĝis sia morto en 1927.[84]

     
    Kamelsoldato de indiĝenaj trupoj de la brita armeo, komence de la 20a jarcento.

    El 1924 ĝis sendependeco en 1956, la Britoj havis politikon regadi Sudanon kiel du esence apartaj teritorioj: nordo kaj sudo. La murdo de Lee Stack, nome Ĝenerala Guberniestro de Angl-egiptia Sudano en Kairo estis la tiala faktoro; ĝi okazigis plendojn de la ĵus elektita vafda registaro pri la koloniaj fortoj. Permanenta establado de du batalionoj en Ĥartum renomitaj kiel Sudana Defendoforto aganta sub la registaro, anstataŭ iama soldataro de egiptiaj armeanoj, agadis en la kadro de la incidento de Ŭalŭal.[85] La vafdista parlamenta majoritato estis malakceptinta la interkonsenton de Abdel Ĥalek Sarŭat Paŝa kun Austen Chamberlain en Londono; Kairo ankoraŭ bezonis monon. La enspezo de la Sudana Registaro estis atinginta pinton en 1928 je 6.6 milionoj da pundoj; post la vafdisma ribelemo, kaj liminvadoj fare de Italio el Somalilando, Londono decidis malpliigi la elspezojn dum la Granda Depresio. Eksportado de kotono kaj de kaŭĉuko estis ege malpliigitaj pro la neceso importadi preskaŭ ĉion el Britio, kio rezultis en ekvilibrigo de la pagodeficito de Ĥartum.[86]

    En Julio 1936 la estro de la Liberala Konstitucia partio, nome Muhammed Mahmoud estis konvinkita sendi vafda-delegitoj al Londono subskribi la Angl-Egiptian Traktaton, "komenco de nova stadio en angl-egiptiaj rilatoj", skribis Anthony Eden.[87] La Britia Armeo estis rajtigita reveni al Sudano protekti la Kanalan Zonon. Ili rajtis teni trejninstalaĵojn, kaj la RAF rajtis flugi super egiptian teritorion. Ĝi tamen ne solvis la problemon de Sudano: la Sudana Inteligencio agitis por reveni al metropola regado, konspirante kun agentoj de Germanio.[88]

    Mussolini klarigis, ke li ne invados Abisenion sen unue konkeri Egiption kaj Sudanon; ili intencis unuigon de Libio kun Italia Orientafriko. La Ĝenerala Stabanaro de la Brita Imperio prepariĝis por milita defendo de la regiono, kiu estis malforte defendita.[89] La britia ambasadoro blokis la klopodojn de Italio por sekurigi la Traktadon de Ne-Agresemo kun Egiptio-Sudano. Sed Mahmoud estis subtenanto de la Granda Muftio de Jerusalemo; la regiono estis kaptita inter la klopodoj de la Imperio por savi la judojn, kaj moderi la arabajn alvokojn halti la migradon.[90]

    La Sudana Registaro estis rekte enĝaĝiĝinta milite en la Orientafrika Kampanjo (Dua Mondmilito). Formita en 1925, la Sudana Defenda Forto ludis aktivan parton reage al fruaj invadoj en la Dua Mondmilito. Italiaj trupoj okupis Kassala kaj aliajn landlimajn areojn el Italia Somalilando dum 1940. En 1942, la SDF ankaŭ ludis parton en la invado de la itala kolonio fare de Britaj kaj Komunumaj fortoj. La lasta Britia Ĝenerala Guberniestro estis Robert George Howe.

    La Egiptia revolucio de 1952 finfine anoncis la komencon de la marŝo al sudana sendependeco. Abolinte la monarkion en 1953, la novaj estroj de Egiptio, nome Mohammed Nagib, kies patrino estis sudana, kaj poste Gamal Abdel Nasser, kredis, ke la nura vojo finigi la britan dominadon en Sudano estis ke Egiptio oficiale abandonu siajn postulojn de suvereneco super Sudano. Krome, Nasser komprenis, ke estos malfacile por Egiptio regadi malriĉigitan Sudanon post ties sendependigo. Britoj aliflanke pluigis sian politikan kaj financan subtenon por la Mahdista sukcedanto, Abd al-Rahman al-Mahdi, kiu supozeble estus kapabla rezisti la Egiptian premon por la sudana sendependigo. Rahman estis ja kapabla je tio, sed lia reĝimo estis plagita de politika malkapablo, kiu havigis enorman perdon de apogo en norda kaj centra Sudano. Kaj Egiptio kaj Britio konstatis la malstabilecon kaj rajtigis ambaŭ sudanajn regionojn, nome la norda kaj la suda, libere voĉdoni ĉu ili deziras sendependigon aŭ retiriĝo de Britoj.

    Sendependeco (1956–nuntempo) redakti

    La lando sendependiĝis en 1956, sed komenciĝis multjara civila milito de la araba kaj islama nordo kontraŭ la kristana kaj animista ne-araba sudo. Sekvis la Dua Sudana Enlanda Milito kaj la sendependigo de Sud-Sudano.

     
    La flago de Sudano hisita en la sendependiga ceremonio de 1a de Januaro 1956 afre de ĉefministro Ismail al-Azhari en ĉeesto de la opoziciestro Mohamed Ahmed Almahjoub.

    Okazis balotado rezultanta en la kompono de demokrata parlamento, Ismail al-Azhari estis elektita Ĉefministro kaj estris la unuan modernan sudanan registaron.[91] La 1a de Januaro 1956, en speciala ceremonio okazinta en la Popola Palaco, la egiptia kaj la britia flagoj estis malhisitaj kaj la nova sudana flago, komponita de verda, blua kaj flavaj strioj, estis hisita anstataŭe fare de la ĉefministro Ismail al-Azhari.

    Malkontento rezultis en dua puĉo la 25an de Majo 1969. La puĉestro, kolonelo Gafar Nimejri, iĝis ĉefministro, kaj la nova reĝimo abolis la parlamenton kaj eksterleĝigis ĉiujn politikajn partiojn. Disputoj inter marksistaj kaj nemarksistaj elementoj ene de la reganta militista koalicio rezultis en nova puĉo, kiu estis sukcesa nur mallongdaŭre en Julio 1971, estrita de la Sudana Komunista Partio. Kelkajn tagojn poste, kontraŭkomunistaj militistaj elementoj restarigis Nimejri en la povo.

    En 1972, la Adisabeba Interkonsento (1972) kondukis al ĉeso de la nord–suda interna milito kaj al ioma grado de memregado. Tio okazigis dekjaran halto en la enlanda milito sed ankaŭ al fino de la usona investado en la projekto de la Kanalo Jonglei. Tiu estis konsiderita absolute esenca por irigacio en la regiono de Supra Nilo kaj por eviti median katastrofon kaj grandskalan malsategon de la lokaj triboj, ĉefe speciale la Dinkaoj. En la enlanda milito kiu sekvis ilia hejmlando estis ruinigita, rabita, kaj bruligita. Multaj anoj de tiu popolo estis murdita en ege sangelverŝa civila milito kiu pluis ĉirkaŭ 20 jaroj.

     
    Sudana puĉo de 1971.
     
    Mapo de Sudano ĉe la epoko de la enlanda milito. Estis enhavata tiam ankaŭ Suda Sudano.

    Ĝis la komencaj 1970-aj jaroj, la agrikultura produktado de Sudano estis dediĉita ĉefe al interna konsumado. En 1972, la sudana registaro iĝis pli pro-okcidenta kaj faris planojn por eksportadi manĝaĵojn kaj komercajn kultivaĵojn. Tamen, varprezoj malaltiĝis laŭlonge de la 1970-aj jaroj kio rezultis en ekonomiaj problemoj por Sudano. Samtempe, la ŝuldokostoj, pro la mono elspezita por mekanizi la agrikulturon, plialtiĝis. En 1978, la IMF negocadis programon por strukturaj alĝustigoj kun la registaro. Tio plur promociis la sektoron de la mekanizita eksportagrikulturo. Tio okazigis grandan maltrankvilon al la paŝtistaj popoloj de Sudano (ĉefe ĉe la Nubaoj). En 1976, la Ansaroj starigis sangelverŝan sed malsukcesan puĉoklopodon. Sed en Julio 1977, Prezidento Nimejri renkontiĝis kun ansarestro Sadik al-Mahdi, kio malfermis la vojon por ebla repaciĝo. Centoj de politikaj prizonuloj estis liberigitaj, kaj en Aŭgusto ĝenerala amnesti estis anoncita por ĉiuj opoziciuloj.

    Epoko de Baŝir (1989–2019) redakti

     
    Omar al-Baŝir en 2017.

    La 30an de Junio 1989, la kolonelo Omar al-Baŝir estris sensangan militistan puĉon.[92] La nova militista registaro suspendis la politikajn partiojn kaj enkondukis islaman juran kodn je tutlanda nivelo.[93] Poste, al-Baŝir faris purigojn kaj ekzekutojn en la supraj rangoj de la armeo, malpermesis asociojn, politikajn partiojn, kaj sendependan gazetaron, kaj enprizonigis ĉefajn politikajn figurojn kaj ĵurnalistojn.[94] La 16an de Oktobro 1993, al-Baŝir nomumiĝis "Prezidento" kaj malmuntis la Revolucian Komandokonsilion. La plenumaj kaj leĝofaraj povoj de la konsilio estis alproprigitaj de al-Baŝir mem.[95]

    En la ĝenerala balotado de 1996 li estis la nura kandidato laŭleĝe.[96] Sudano iĝis unupartia ŝtato regata de la Nacia Kongrespartio (NKP).[97] Dum la 1990-aj jaroj, Hassan al-Turabi, tima proparolanto de la Nacia Asembleo, kontaktis kun islamfundamentismaj grupoj kaj invitis Osama bin Laden al la lando.[98] Usono jam ne estis apoginta lin kaj sekve listigis Sudanon kiel "stato patrono de terorismo", kio estas kutima kategorio por siaj malamikoj.[99] Post la bombatakoj de Al Qaeda al la usonaj ambasadoj en Kenjo kaj Tanzanio, Usono lanĉis la Operacon "Senfina Atingo" kadre de kiu celis la farmacian fabrikon Al-Ŝifa, kiun usona registaro false kredis aŭ ŝajnis kredi, produktanta kemiajn armilojn por la terorisma grupo. La influo de Al-Turabi ekvanuis, kaj aliaj favore al pli praktika estreco klopodis por ŝanĝi la internacian izoladon de Sudano.[100] La lando strebis al mildigo de la kritikoj forpelante membrojn de la Egiptia Islama Ĝihado kaj instigante bin Laden al foriro.[101]

     
    Porregistaraj milicoj en Darfur.

    Antaŭ la balotado de 2000, al-Turabi enkondukis leĝon por malpliigi la povojn de la Preaidento, insistis al al-Bashir por ke tiu dissolvigu la parlamenton kaj deklaru krizostaton. Kiam al-Turabi prompte instigis al bojkoto de la kampanjo por reelektado de la Prezidento interkonsente kun la Sudana Popolliberiga Armeo, al-Baŝir suspektis, ke ili komplotas por elpostenigi la registaron.[102] Hassan al-Turabi estis enprizonigita poste tiun saman jaron.[103]

    En Februaro 2003, grupoj de la Sudana Liberiga Movado/Armeo (SLM/A) kaj de la Movado Justico kaj Egaleco (JEM) en Darfur ekstaris armoribele, akuznte la sudanan registaron subpremadi nearabajn sudananojn favore al sudanaj araboj, kio resultis en la Milito en Darfuro. La konflikto ekde tiam estis priskribita kiel genocido,[104] kaj la Internacia Puna Kortumo (IPK) en Hago publikigis arestordonojn kontraŭ al-Baŝir.[105][106] Arab-parolantaj nomadaj milicoj konataj kiel "ĜanĜaŭid" estis akuzitaj de plej multaj malhumanaĵoj.

    La 9an de Januaro 2005, la registaro subskribis la Nairobian Pacinterkonsenton kun la Liberiga Armeo de la Sudana Popolo (LASP) cele al finigo de la Dua Sudana Enlanda Milito. La Misio de Unuiĝintaj Nacioj en Sudano (UNMIS) estis establita laŭ la Rezolucio 1590 de la Konsilio pri Sekureco de Unuiĝintaj Nacioj por helpi ties plenumon. La pacinterkonsento estis antaŭkondiĉo por la referendumo de 2011 por la sendependigo de la suda regiono Suda Sudano: la rezulto estis majoritata voĉdonado favora al apartigo de nova ŝtato Suda Sudano; la interlima regiono Abjei tenos sian propran referendumon.

     
    Sudsudananoj vicas por voĉdoni dum la referendumo de 2011 por la sendependigo de Suda Sudano.

    La Liberiga Armeo de la Sudana Popolo (LASP) estis la ĉefa membro de la Orienta Fronto, nome koalicio de ribelgrupoj funkciantaj en orienta Sudano. Post la pacinterkonsento, ilia loko estis prenita en februaro 2004 post la kunigo de la pli granda fulan-beĝa kongreso kun la pli malgranda grupo de la Raŝajdaj Liberaj Leonoj.[107] Pacinterkonsento inter la sudana registaro kaj la Orienta Fronto estis subskribita la 14an de Oktobro 2006, en Asmara. La 5an de Majo 2006, la Darfura Pacinterkonsento estis subskribita, cele al finigo de la konflikto kiu estis pluiĝinta dum tri jaroj ĝis tiam.[108] La Ĉad–Sudana Konflikto (2005–2007) aperis post la Batalo de Adré rezultis en militdeklaro fare de Ĉado.[109] La estroj de Sudano kaj Ĉado subskribis interkonsenton en Saudarabio la 3an de Majo 2007 por haltigi, ke la luktado el la Darfura konflikto etendiĝu laŭlonge de la 1000 km longa landlimo inter ambaŭ ŝtatoj.[110]

    En Julio 2007 la lando estis frapita de detruaj inundoj,[111] kaj ĉirkaŭ 400 000 personoj suferis la sekvojn.[112] Ekde 2009, serio de pliiĝantaj konfliktoj inter rivalaj nomadaj triboj en Sudano kaj Sudsudano okazigis grandan nombron de mortoj inter civiluloj.

    Dispartigo kaj rehabilitado redakti

    La Sudana konflikto en Suda Kurdufano kaj la Blua Nilo komence de la 2010-aj jaroj inter la Sudana Armeo kaj la Sudana Revolucia Fronto startis kiel disputo pri la nafto-riĉa regiono Abjei en la monatoj kiuj kondukis al la Sudsudana sendependigo en 2011, kvankam ĝi rilatis ankaŭ al la enlanda milito en Darfuro, kiu estis teorie solvita. Tiuj okazintaĵoj estis poste konata kiel Sudanaj protestoj de 2011–2013, Sudana printempo kaj eĉ Sudana Intifado, kio finiĝis nur en 2013 post al-Baŝir promesis, ke li ne kandidatiĝos por reelekto en 2015. Li poste rompis sian promeson kaj ja kandidatiĝis al reelekto en 2015, venkante kontraŭ boikoto el la opozicio, kiu kredis, ke la elekto estis nek libera nek justa. Voĉdonantaro estis tiom malalta kiom ĝis 46%.[113]

    La 13an de Januaro 2017, la usona prezidento Barack Obama subskribis plenuman ordonon kiu malpezigis multajn sankciojn metitajn iam kontraŭ Sudano kaj membroj de ties registaro eksterlande. La 6an de Oktobro 2017, la sekva usona prezidento Donald Trump malpezigis plej grandan parton de la restintaj sankcioj kontraŭ la lando kaj ties nafto, eksport-importado, kaj ekonomio.[114]

    Sudana Revolucio de 2019 kaj transira registaro redakti

     
    Sudanaj protestantoj celebras en la 17a de Aŭgusto 2019 la subskribo de Skiza Konstitucia Deklaracio inter militistoj kaj civilaj reprezentantoj.

    La 19an de Decembro 2018, homamasaj protestoj startis post registara decido triobligi varprezojn kiam la lando estis suferanta akutan malabundon de eksterlanda valuto kaj inflacion de 70 procento.[115] Krome, Prezidento al-Baŝir, kiu estis en la povo dum pli ol 30 jaroj, malakceptis retiriĝi, rezulte en la kuniĝo de opoziciaj grupoj por formi unuigitan koalicion. La registaro reprezaliis arestante pli ol 800 opoziciajn figurojn kaj protestantojn, kio kondukis al morto de proksimume 40 personoj laŭ la homrajta asocio Human Rights Watch,[116] kvankam la nombro estis multe pli alta ol tio laŭ lokaj kaj civilaj informoj. La protestoj pluis la elpostenigo de lia registaro la 11an de Aprilo 2019 post homamasa sidado antaŭ la ĉefa sidejo de la Sudanaj Armitaj Fortoj, post kio la ĉefa stabanaro decidis interveni kaj ordonis la areston de la Prezidento al-Baŝir kaj deklaris trimonatan krizostaton.[117][118][119] Ĉirkaŭ 100 personoj mortis la 3an de Junio post sekurecaj fortoj perforte disigis la sidadon uzante larmigajn gasojn kaj realan municion en tio kio estis konata kiel masakro de Ĥartum,[120][121] rezulte en la suspendo de Sudano for el la Afrika Unio.[122] Oni informis, ke estis ĉefe junuloj kiuj organizis la protestojn.[123] La protestoj finiĝis kiam la Fortoj por Libero kaj Ŝanĝo (alianco de grupoj organizantaj la protestojn) kaj la Transira Militista Konsilio (nome reganta militista registaro) subskribis en Julio 2019 Politikan Interkonsenton kaj en Aŭgusto 2019 la Skizan Konstitucian Deklaracion.[124]

     
    Sudana estro Abdel Fattah al-Burhan kun la prispiona ministro de Israelo, nome Eli Cohen, en Januaro 2021.

    La transiraj institucioj kaj proceduroj inkludis la kreadon de kuna militist-civila Suverena Konsilio de Sudano kiel ŝtatestro, nova Ĉefa Justicestro de Sudano kiel estro de la juĝa branĉo de povo, nome Nemat Abdullah Ĥair, kaj nova ĉefministro. La ĝistiama ĉefministro, Abdalla Hamdok, 61-jaraĝa ekonomikisto kiu iam laboris por la Ekonomika Komisiono por Afriko de UN, ĵuris la postenon la 21an de Aŭguston. Li iniciatis negocadon kun la IMF kaj la Monda Banko cele al stabiligo de la ekonomio, kiu estis suferanta grandajn malfacilaĵojn, pro malabundo de manĝaĵoj, brulaĵoj kaj fortaj valutoj. Hamdok ĉirkaŭkalkulis, ke 10 mil milionoj da usonaj dolaroj dum ĉirkaŭ du jaroj sufiĉos por haltigi panikon, kaj firis, ke ĉirkaŭ 70% de la buĝeto de 2018 estis elspezita por aferoj de la enlanda milito. La registaroj de Saudarabio kaj de la Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj estis investintaj gravajn monsumojn apogante la military konsilio ekde la elpostenigo de Baŝir.[125] La 3an de Septembro, Hamdok nomumis 14 civilajn ministrojn, inter kiuj la unuan virinon kiel ministro por eksterlandaj aferoj kaj la unuan koptan kristanon, ankaŭ virinon.[126][127] Je Aŭgusto 2021, la lando estis kune estrita de Parolanto de la Transira Suverena Konsilio, nome Abdel Fattah al-Burhan, kaj Ĉefministro Abdallah Hamdok.[128]

    Puĉo de 2021 kaj reĝimo de al-Burhan redakti

    La Sudana registaro anoncis la 21an de Septembro 2021, ke okazis malsukcesa klopodo por puĉo el la militistaro, kiu estis kondukinta al la aresto de 40 militistaj oficiroj.[129][130]

    Unu monaton post la puĉoklopodo, alia militista puĉo la 25an de Oktobro 2021 rezultis en la kapto de la civila registaro, inklude iaman ĉefministron Abdalla Hamdok. La puĉo estis estrita de la generalo Abdel Fattah al-Burhan kiu sekve deklaris krizostaton.[131][132][133][134]

    La 21an de Novembro 2021, Hamdok estis restarigita kiel ĉefministro post politika interkonsento estis subskribita de Abdel Fattah al-Burhan por restarigi la transiron al la civila regado (kvankam Burhan retenis kontrolon). La 14-punkta pakto alvokis al la liberigo de ĉiuj politikaj prizonuloj arestitaj dum la puĉo kaj asertis, ke la konstitucia deklaracio de 2019 plue estis la bazo por la politika transiro.[135] Hamdok elpostenigis la policestron Ĥaled Mahdi Ibrahim al-Emam kaj lian duan en komando Ali Ibrahim.[136]

    La 2an de Januaro 2022, Hamdok anoncis sian rezignon el la posteno de ĉefministro post unu el la plej mortigaj protestoj ĝis tiam.[137]

    Ĉirkaŭ Marto 2022 ĉirkaŭ 1 000 personoj inklude 148 infanojn estis arestitaj pro opozicio kontraŭ la puĉo, estis 25 akuzojn de perforto[138] kaj 87 personoj estis mortigitaj[139] inklude 11 infanojn.[138]

    Ribelo de 2023 redakti

      Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Ribelo de 2023 en Sudano.

    En Aprilo 2023 – dum internacie apogita plano por transiro al la civila regado estis diskutita – luktado por povo kreskiĝis inter armekomandanto (kaj de facto landa estro) Abdel Fattah al-Burhan, kaj lia deputito, Mohamed Hamdan Dagalo, estro de pez-armita paramilitista Rapidaj Apogfortoj kaj Rapidaj Frapofortoj, formitaj el la milicoj ĜanĜaŭid.[140][141]

    La 15an de Aprilo 2023, ilia konflikto eksplodis en intense violentaj malfermaj bataloj sur la stratoj de Ĥartum inter la armeo kaj la Rapidaj Fortoj – per trupoj, tankoj kaj aviadiloj. Ĉirkaŭ la tria tago, oni informis, ke 400 personoj estis mortigitaj kaj almenaŭ 3 500 estis vunditaj, laŭ Unuiĝintaj Nacioj.[142] Inter mortintoj estis tri laboristoj de la Monda Nutraĵa Programo, kio rezultis en suspendo de la organiza laboro en Sudano, spite la fakton ke malsatego suferigas multon de la lando. La Ĝenerala Sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj nome António Guterres postulis tujan "justicon" pro la mortoj, kaj alvokis por finigo de la konflikto.[140][141] [143]

    Diplomatoj de Afrika Unio kaj Saudarabio iris al Sudano klopode al perado de batalhalto. Mallongdaŭra batalhalto (3–4 horoj) estis deklarita por permesi evakuado de vunditoj, sed la bataloj pluis, kaj ambaŭ flankoj postulis kaptadon de ŝlosilaj lokoj tra la tuta ĉefurbo.[140][141]

    Geografio redakti

     
    Mapo de Sudano. La Triangulo Halaib (nordoriente) estis sub diskutita egiptia administracio ekde 2000.

    Sudano estas en Nordafriko, kun 853 km de marbordo ĉe la Ruĝa Maro.[144] Ĝi havas landlimojn kun Egiptio, Eritreo, Etiopio, Suda Sudano, Centrafrika Respubliko, Ĉado, kaj Libio. Kun areo de 1 886 068 km², ĝi estas la tria plej granda lando en la kontinento (post Alĝerio kaj Demokratia Respubliko Kongo) kaj la dekkvina plej granda en la mondo.

    Sudano kuŝas inter latitudoj 8º kaj 23ºN. La tereno estas ĝenerale de ebenaĵoj, rompita per kelkaj montaroj. Okcidente, la Deriba kaldero (3 042 m), en la Marrah Montoj, estas la plej alta pinto en Sudano. Oriente estas la Ruĝmaraj Montetoj de Itbaj.[145]

    La riveroj Blua Nilo kaj Blanka Nilo renkontiĝas ĉe Ĥartum por formi la riveron Nilo, kiu fluas norden tra Egipto ĝis la Mediteranea Maro. La fluejo de la Blua Nilo tra Sudano estas preskaŭ 800 km longa kaj estas aligita de la rivero Dinder kaj Rahad inter Sennar kaj Ĥartum. La Blanka Nilo en Sudano ne havas gravajn alfluantojn.

    Estas kelkaj akvorezervejoj en la Blua kaj en la Blanka Niloj. Inter ili estas tiuj de Sennar kaj de Roseires sur la Blua Nilo, kaj la Akvorezervejo Ĝebel Aulia sur la Blanka Nilo. Estas ankaŭ la NaserlagoLago Nubia sur la Sudan-Egiptia limo.

    Riĉaj mineralaj resursoj estas disponeblaj en Sudano inkludas asbeston, kromiton, kobalton, kupron, oron, graniton, gipson, feron, kaolinon, plumbon, manganon, glimon, naturan gason, nikelon, nafton, arĝenton, stanon, uranion kaj zinkon.[146]

    Administra divido redakti

    Sudano estas federacia ŝtato dividita en dek sep ŝtatojn aŭ ŭilaiat.

    Urboj redakti

      Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Listo de urboj de Sudano.

    Demografio redakti

    En 2014 Sudano havis ĉirkaŭ 35,5 milionojn da loĝantoj[147].

    Etnoj redakti

    La loĝantaro de Sudano konsistas el multaj etnaj kaj lingvaj grupoj, la plej malgrandaj el ili havas nur kelk-centojn da anoj. Araboj estas plej multnombraj (70%)

    Pli detale, inter la etnoj de Sudano troveblas

    Religio redakti

    Sudano estas ĉefe islama lando kies konstitucio antaŭvidas religian liberecon  ; tamen en la praktiko la sudana registaro traktas Islamon kiel la ŝtatan religion kaj iuj ordonoj de la Ŝario validas tra la tuta lando.

    La 11 julio 2020, la Justica Ministro de Sudano anoncas, ke la registaro ĉesigas mortopunon pro rezignado, kun la celo disiĝi de Ŝario[148].

     
    Dulingva stratŝildo en Ĥartumo (araba kaj angla)

    Lingvoj redakti

    Pli detala artikolo: Lingvoj de Sudano

    Sudano estas plurlingva lando, en kiu la araba dominas norde, kun aliaj lingvoj sude. La konstitucio de Sudano el la jaro 2005 fiksis, ke la oficialaj lingvoj de la lando estas la araba kaj la angla. En la suda parto de Sudano vivas multaj parolantoj de la dinka lingvo.

    Politiko redakti

    Interna politiko redakti

    Dum longa tempo okazas internaj konfliktoj inter diversaj etnaj kaj religiaj grupoj, inkluzive de armitaj kolizioj. Plej gravaj estas konfliktoj en suda parto de la lando kaj en la okcidenta regiono Darfuro. En ambaŭ okazoj bataloj estis interrompitaj danke al enmiksiĝo de internacia komunumo: en Sud-Sudano — de 2005, en Darfuro — de 2007. En sudo de la lando funkcias Misio de la Unuiĝintaj Nacioj kaj ekde julio 2007 simila misio estas en Darfuro.

    En novembro 2009 la gvidanto de Sud-Sudano Salva Kiir publike deklaris dum speciala diservo por paco, kiu markis la komencon de registrado de voĉdonantoj, ke voĉdono favore al unueco kun tuta Sudano igos sud-sudananojn «duaklasaj civitanoj en propra lando» kaj voĉdono favore al sendependeco — «liberaj personoj, en via sendependa ŝtato».[149]

    En aprilo 2010 en Sud-Sudano okazis plurpartiaj balotadoj kaj en januaro 2011 — la referendumo pri futuro de la teritorio. Dum lastmenciita voĉdono la decido estos farita ĉe simpla plimulto, kondiĉe, ke du trionoj de balotantoj partoprenos. Komence la sudana centra registaro insistis, ke 75 % de balotantoj devu konsenti pri sendependeco. Ĉiuj civitanoj en la sudo estos rajtigitaj voĉdoni, inkluzive de tiamaj loĝantoj en Ĥartumo kaj tiuj ekster la lando.

    Sudana Revolucio de 2019 redakti

     
    Abdel Fattah Abdelrahmane al-Burhan, prezidanto de la Suverena Konsilio ekde 2019.

    Depost decembro 2018, vasta protesta movado kontraŭ la reĝimo formiĝis en la urboj en la malproksima nordo de la lando, precipe ĉirkaŭ Atbara, laborista aglomeraĵo kaj fortikejo de sudana sindikatismo. La manifestaciantoj komence postulas pli bonajn vivkondiĉojn (pli ol 20 milionoj da homoj vivas sub la limo de malriĉeco) kaj poste la demision de la prezidento Omar El-Bashir[150].

    Omar El-Bashir estis eksigita de la armeo kaj anstataŭigita de transira milita konsilio la 11-an de aprilo 2019[151]. La 21-an de aŭgusto la Transira Militista Konsilio fariĝis la Suverena Konsilio. Ĝi konservas la eksiĝintan prezidenton kaj vicprezidenton sed ankaŭ havas civilajn membrojn[152]. Abdallah Hamdok, eksa ekonomikisto de UN, estas nomumita ĉefministro kiu gvidas la transiran registaron[153].

    Ekstera politiko redakti

     
    Landoj de la Lomea Konvencio, sen Nordafriko kaj Suda Sudano.

    Sudano apartenas al la AKP-ŝtatoj, grupo de 79 ŝtatoj el la regionoj Afriko, Karibio kaj la Pacifika Oceano, subskribintoj de la Konvencio de Lomeo.

    Post la Sestaga milito en 1967 ŝtatestroj de la arabaj landoj, malgajnintaj ĝin, kunvenis en Ĥartumo kaj aprobis rezolucion pri tri "ne" rilate Israelon: ne al paco kun Israelo, ne al agnosko de Israelo, ne al intertraktoj kun Israelo. Tio faras la interkonsenton speciale simbola, kion substrekas ĝiaj iniciatintoj.

    En 1993 Usono inkludis Sudanon en la liston de la ŝtatoj — "sponsoroj de terorismo". En oktobro usona prezidanto Donald Trump anoncis nuligon de tiu decido. La registaro de Sudano jam ĝiris al kondiĉa (angle: escrow) konto 335 milionojn da dolaroj kiel rekompencon pagotan al viktimoj de teroristaj atakoj kontraŭ usonaj ambasadeoj en Kenjo kaj Tanzanio en 1998, atako kontraŭ la usona militŝipo Cole en 2000 kaj murdo de John Granville, agento de la Usona Agentejo por Internacia Evoluo en Ĥartumo en 2008, laŭdire plenumitaj de Al-Kaida kun subteno de sudanaj aŭtoritatoj. Usono promesis ankaŭ prikonsideri redukton de la sudana ŝtata ŝuldo kaj subtenajn programojn por tiu ĉi lando.

    Tio okazis post Sudano informis pri sia intenco normaligi rilatojn kun Israelo.

    Ekonomio redakti

    Ĉefaj eksportoj esatas nafto kaj petrolo, kotono, sezamo, arakidoj, araba gumo, sukero.

    Kulturo redakti

    Lastatempaj datumoj montras, ke kvankam plej multaj el la sudanaj civitanoj forte identigas sin kun kaj Sudano kaj sia religio, arabaj kaj afrikaj supernaciaj identecoj fariĝas multe pli polarigaj kaj disputataj[154].

    Muziko redakti

    Komencante kun la altrudo de strikta salafista interpreto de ŝarioj en 1989, multaj el la plej elstaraj poetoj de la lando, kiel Mahjoub Sharif , estis malliberigitaj dum aliaj, kiel Mohammed el Amin (resendita al Sudano meze de la 1990-aj jaroj) kaj Mohammed Wardi (resendita al Sudano 2003), fuĝis al Kairo. Ankaŭ tradicia muziko suferis, kun tradiciaj Zār- ceremonioj interrompitaj kaj tamburoj konfiskitaj .

    Norda Sudano aŭskultas malsaman muzikon ol la cetero de Sudano. Speco de muziko nomata Aldlayib uzas muzikan instrumenton nomatan Tambur.

    Kinematografio redakti

    La unua plenlonga filmo farita en Sudano estis en nigra-blanka koloro: Esperoj kaj Sonĝoj, reĝisorita en 1970 de Ibrahim Mallassy[155]. Hussein Shariffe, sudana pentristo, poeto kaj preleganto ĉe la Fakultato de Artoj de Khartoum University, estis filmproduktisto ekde la 1970-aj jaroj[156]. Dum la datreveno de la morto de Shariffe kaj pro la aprezo de la arta filmproduktado de Shariffe, okazas ĉiujare la Sudana Sendependa Filmfestivalo, fondita en 2014[157]. Ankaŭ Gadalla Gubara kaj sia filino faris multajn filmojn.

    Post la militista puĉo de 1989, la islamisma registaro de Sudano subpremis kinematografion, kaj ankaŭ grandan parton de la publika kultura vivo[158].

    En 2019, la dokumenta filmo Talking about Trees de Suhaib Gasmelbari ,  rakonto pri tri sudanaj produktoroj de la 1960-aj jaroj kaj la malkresko de kinejo en Sudano gajnis plurajn premiojn ĉe internaciaj festivaloj.

    En 2020 Sudano proponis por la unua fojo filmon por la Akademia Premio por Plej Bona Internacia Plenlonga Filmo[159][160].

    Literaturo redakti

    Tayeb Salih, Mansour Khalid, Jamal Mahjoub kaj Abdallah Al-Tayeeb estas gravaj verkistoj de la sudana arablingva literaturo.

    Pentroarto redakti

    Adam DH Hinawi diras, ke Adam Dalfalla kaj Nezar Musa Noreen estas la plej famaj nuntempaj pentristoj.

    Referencoj redakti

    1. Collins, Robert On. (2008). A History of Modern Sudan. Cambridge University Press. ISBN 978-0-521-85820-5.
    2. Davison, Roderic H. (1960). “Where is the Middle East?”, Foreign Affairs 38 (4), p. 665–675. doi:10.2307/20029452. 
    3. 3,0 3,1 Keita, S.O.Y. (1993). “Studies and Comments on Ancient Egyptian Biological Relationships”, History in Africa 20, p. 129–54. doi:10.2307/3171969. 
    4. The World Factbook: Sudan. U.S. Central Intelligence Agency. Arkivita el la originalo je 2019-02-05. Alirita 10a Julio 2011. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2019-02-05. Alirita 2015-01-24.
    5. http://www.wto.org/english/thewto_e/whatis_e/tif_e/org6_e.htm
    6. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2014-12-31. Alirita 2015-01-24.
    7. , 2009 U.S Dept of State Human Rights Report: Sudan
    8. International Association for the History of Religions (1959), Numen, Leiden: EJ Brill, p. 131, "West Africa may be taken as the country stretching from Senegal in the west, to the Cameroons in the east; sometimes it has been called the central and western Sudan, the Bilad as-Sūdan, ‘Land of the Blacks’, of the Arabs" .
    9. Sudan A Country Study. Countrystudies.us.
    10. Roux, Georges. (27-a de aŭgusto 1992) Ancient Iraq. eldonejo Penguin Books. ISBN 978-0-14-193825-7.
    11. Welsby 2002, p. 26.
    12. Welsby 2002, pp. 16–22.
    13. Welsby 2002, pp. 24, 26.
    14. Welsby 2002, pp. 16–17.
    15. Werner 2013, p. 77.
    16. Welsby 2002, pp. 68–70.
    17. Hasan 1967, p. 31.
    18. Welsby 2002, pp. 77–78.
    19. Shinnie 1978, p. 572.
    20. Werner 2013, p. 84.
    21. Werner 2013, p. 101.
    22. Welsby 2002, p. 89.
    23. Ruffini 2012, p. 264.
    24. Martens-Czarnecka 2015, pp. 249–265.
    25. Werner 2013, p. 254.
    26. Edwards 2004, p. 237.
    27. Adams 1977, p. 496.
    28. Adams 1977, p. 482.
    29. Welsby 2002, pp. 236–239.
    30. Werner 2013, pp. 344–345.
    31. Welsby 2002, p. 88.
    32. Welsby 2002, p. 252.
    33. Hasan 1967, p. 176.
    34. Hasan 1967, p. 145.
    35. Werner 2013, pp. 143–145.
    36. Lajtar 2011, pp. 130–131.
    37. Ruffini 2012, p. 256.
    38. Magistra disertacio.Owens, Travis Beleaguered Muslim Fortresses And Ethiopian Imperial Expansion From The 13th To The 16th Century Junio 2008. Naval Postgraduate School, p. 23 Alirita la 22an de Junio 2020 Arkivita la 12an de Novembro 2020 en [1]
    39. Levtzion & Pouwels 2000, p. 229.
    40. Welsby 2002, p. 255.
    41. Vantini 1975, pp. 786–787.
    42. Hasan 1967, p. 133.
    43. Vantini 1975, p. 784.
    44. Vantini 2006, pp. 487–489.
    45. Spaulding 1974, pp. 12–30.
    46. Holt & Daly 2000, p. 25.
    47. O'Fahey & Spaulding 1974, pp. 25–26.
    48. O'Fahey & Spaulding 1974, p. 26.
    49. Loimeier 2013, p. 150.
    50. O'Fahey & Spaulding 1974, p. 31.
    51. Loimeier 2013, pp. 151–152.
    52. Werner 2013, pp. 177–184.
    53. Peacock 2012, p. 98.
    54. Peacock 2012, pp. 96–97.
    55. O'Fahey & Spaulding 1974, p. 35.
    56. [2] p. 17 Paul 77, 81-83
    57. O'Fahey & Spaulding 1974, pp. 36–40.
    58. Adams 1977, p. 601.
    59. O'Fahey & Spaulding 1974, p. 78.
    60. O'Fahey & Spaulding 1974, p. 88.
    61. Spaulding 1974, p. 24-25.
    62. O'Fahey & Spaulding 1974, pp. 94–95.
    63. O'Fahey & Spaulding 1974, p. 98.
    64. Spaulding 1985, p. 382.
    65. Loimeier 2013, p. 152.
    66. Spaulding 1985, pp. 210–212.
    67. Adams 1977, pp. 557–558.
    68. Edwards 2004, p. 260.
    69. O'Fahey & Spaulding 1974, pp. 28–29.
    70. Hesse 2002, p. 50.
    71. Hesse 2002, pp. 21–22.
    72. McGregor 2011, Table 1.
    73. 73,0 73,1 O'Fahey & Spaulding 1974, p. 110.
    74. McGregor 2011, p. 132.
    75. O'Fahey & Spaulding 1974, p. 123.
    76. Holt & Daly 2000, p. 31.
    77. O'Fahey & Spaulding 1974, p. 126.
    78. 78,0 78,1 O'Fahey & Tubiana 2007, p. 9.
    79. 79,0 79,1 O'Fahey & Tubiana 2007, p. 2.
    80. Churchill 1902.
    81. (1896) Fire and Sword in the Sudan. E. Arnold.
    82. Domke, D. Michelle (Novembro 1997) ICE Case Studies; Case Number: 3; Case Identifier: Sudan; Case Name: Civil War in the Sudan: Resources or Religion?. Inventory of Conflict and Environment. Arkivita el la originalo je 9a de Decembro 2000. Alirita 8a de Januaro 2011.
    83. Humphries, Christian. (2001) Oxford World Encyclopedia. New York, NY: Oxford University Press. ISBN 0195218183.
    84. Daly, p. 346.
    85. Morewood 2005, p. 4.
    86. Daly, pp. 457–459.
    87. Morewood 1940, pp. 94–95.
    88. Arthur Henderson, 8a de Majo 1936 citita en Daly, p. 348
    89. Sir Miles Lampson, 29a de Septembro 1938; Morewood, p. 117
    90. Morewood, pp. 164–165.
    91. Brief History of the Sudan. Sudan Embassy in London (20a de Novembro 2008). Arkivita el la originalo je 20a de Novembro 2008. Alirita 31a de Majo 2013. Arkivigite je 2008-11-20 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2008-11-20. Alirita 2023-04-27.
    92. "Factbox – Sudan's President Omar Hassan al-Bashir", Reuters, 14a de Julio 2008.
    93. Bekele, Yilma, "Chickens Are Coming Home To Roost!", Ethiopian Review, 12a de Julio 2008.
    94. Kepel, Gilles. (2002) Jihad: The Trail of Political Islam. Harvard University Press. ISBN 978-0-674-01090-1.
    95. Walker, Peter, "Profile: Omar al-Bashir", The Guardian, 14a de Julio 2008.
    96. The New York Times. 16a de Marto 1996. p. 4.
    97. “History of the Sudan”, HistoryWorld.
    98. Shahzad, Syed Saleem, "Bin Laden Uses Iraq To Plot New Attacks", Asia Times, 23a de Februaro 2002. Arkivigite je 2011-05-13 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2002-10-20. Alirita 2023-04-27.
    99. "Families of USS Cole Victims Sue Sudan for $105 Million", Fox News Channel, 13a de Marto 2007.
    100. Fuller, Graham E.. (2004) The Future of Political Islam. Palgrave Macmillan. ISBN 978-1-4039-6556-1.
    101. Wright, Lawrence. (2006) The Looming Tower. Knopf Doubleday Publishing Group, p. [htt://archive.org/details/loomingtoweralqa00wrig/e/221 221]–223. ISBN 978-0-307-26608-8.
    102. "Profile: Sudan's President Bashir", BBC News, 25a de Novembro 2003.
    103. Ali, Wasil. "Sudanese Islamist Opposition Leader Denies Link with Darfur Rebels", Sudan Tribune, 12a de Majo 2008. Arkivigite je 2020-04-12 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2020-04-12. Alirita 2023-04-27.
    104. "ICC Prosecutor Presents Case Against Sudanese President, Hassan Ahmad al Bashir, for Genocide, Crimes Against Humanity and War Crimes in Darfur" (Press release). Office of the Prosecutor, Internacia Puna Kortumo. 14a de Julio 2008. Arkivita el la originalo la 25an de Marto 2009.
    105. "Warrant issued for Sudan's Bashir", BBC News, 4a de Marto 2009.
    106. "International Criminal Court Charges Sudan's Omar Hassan al-Bashir with Genocide", 13a de Julio 2010. [rompita ligilo]
    107. UNMIS Media Monitoring Report. United Nations Mission in Sudan (4a de Januaro 2006). Arkivita el la originalo je 21a de Marto 2006.
    108. Darfur Peace Agreement. US Department of State (8a de Majo 2006).
    109. "Restraint Plea to Sudan and Chad", Al Jazeera, 27a de Decembro 2005.
    110. "Sudan, Chad Agree To Stop Fighting", China Daily, 4a de Majo 2007.
    111. "UN: Situation in Sudan could deteriorate if flooding continues", International Herald Tribune, 6a de Aŭgusto 2007.
    112. "Sudan Floods: At Least 365,000 Directly Affected, Response Ongoing" (gazetarnoto). Oficejo de Unuiĝintaj Nacioj por Kunordigo de Homaj Aferoj. Relief Web. 6a de Aŭgusto 2007. Arkivita el la originalo la 20an de Aŭgusto 2007. Alirita la 13an de Januaro 2011.
    113. "Omar al-Bashir wins Sudan elections by a landslide", BBC News, 27a de Aprilo 2015.
    114. "Trump Moves to Lift Most Sudan Sanctions", Bloomberg Politics, 6a de Oktobro 2017.
    115. Sudan December 2018 riots: Is the regime crumbling? (angle). Alirita 30a de Junio 2019.
    116. Sudan: Protesters Killed, Injured (angle) (9a de Aprilo 2019). Alirita 30a de Junio 2019.
    117. "Sudan military coup topples Bashir", 11a de Aprilo 2019.
    118. Sudan's Omar al-Bashir vows to stay in power as protests rage | News. Al Jazeera (9a de Januaro 2019). Alirita 24a de Aprilo 2019.
    119. Arwa Ibrahim (8a de Januaro 2019) Future unclear as Sudan protesters and president at loggerheads | News. Al Jazeera. Alirita 24a de Aprilo 2019.
    120. "Sudan's security forces attack long-running sit-in", BBC News, 3a de Junio 2019.
    121. "Chaos and Fire" – An Analysis of Sudan's June 3, 2019 Khartoum Massacre – Sudan (angle).
    122. AP, Source: Reuters /, "African Union suspends Sudan over violence against protestors – video", The Guardian, 7a de Junio 2019. (en-GB)
    123. "'They'll have to kill all of us!'", BBC News. (angle)
    124. Reeves, Eric (10a de Aŭgusto 2019). "Sudan: Draft Constitutional Charter for the 2019 Transitional Period". sudanreeves.org. FFC, TMC, IDEA. Arkivita el la originalo la 10an de Aŭgusto 2019. Alirita la 10an de Aŭgusto 2019.
    125. Abdelaziz, Khalid, "Sudan needs up to $10 billion in aid to rebuild economy, new PM says", The Globe and Mail, 24a de Aŭgusto 2019.
    126. "Sudan's PM selects members of first cabinet since Bashir's ouster", Reuters, 3a de Septembro 2019.
    127. Women take prominent place in Sudanese politics as Abdalla Hamdok names cabinet (4a de Septembro 2019).
    128. Sudan Threatens to Use Military Option to Regain Control over Border with Ethiopia. Asharq Al-Awsat (17a de Aŭgusto 2021). Alirita 23a de Aŭgusto 2021.
    129. "Coup attempt fails in Sudan – state media", BBC News, 21a de Septembro 2021. (en-GB)
    130. Nima Elbagir and Yasir Abdullah (21a de Septembro 2021) Sudan foils coup attempt and 40 officers arrested, senior officials say. Alirita 21a de Septembro 2021.
    131. Sudan's civilian leaders arrested – reports.
    132. "Sudan Officials Detained, Communication Lines Cut in Apparent Military Coup", Bloomberg.com, 25a de Oktobro 2021. (angle)
    133. "Sudan's civilian leaders arrested amid coup reports", BBC News, 25a de Oktobro 2021. (en-GB)
    134. . Gov't officials detained, phones down in possible Sudan coup (angle).
    135. Sudan's Hamdok reinstated as PM after political agreement signed (angle). Alirita 21a de Novembro 2021.
    136. . Reinstated Sudanese PM Hamdok dismisses police chiefs (angle) (27 November 2021). Alirita 22a de Marto 2022.
    137. Sudan PM Abdalla Hamdok resigns after deadly protest (angle). Alirita 2a de Januaro 2022.
    138. 138,0 138,1 . Oral update on the situation of human rights in the Sudan – Statement by United Nations High Commissioner for Human Rights (angle) (7a de Marto 2022). Alirita 22a de Marto 2022.
    139. . Sudan group says 187 wounded in latest anti-coup protests (angle) (18a de Marto 2022). Arkivita el la originalo je 18a de Marto 2022. Alirita 22a de Marto 2022.
    140. 140,0 140,1 140,2 "Fighting continues in Sudan despite humanitarian pause," 16a de Aprilo 2023, France24, alirita la 16an de Aprilo 2023
    141. 141,0 141,1 141,2 "Clashes erupt in Sudan between army, paramilitary group over government transition," 16a de Aprilo 2023, ABC News, alirita la 16an de Aprilo 2023
    142. [3]
    143. [4]
    144. Sudan geography. Institute for Security Studies (12a de Januaro 2005). Arkivita el la originalo je 13a de Majo 2011. Arkivigite je 2011-05-13 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-05-13. Alirita 2023-04-28.
    145. Sudan. Country Studies (n.d.). Alirita 26a de Junio 2010.
    146. Geography of Sudan. Sudan Embassy in London (n.d.). Arkivita el la originalo je 30a de Septembro 2005. Arkivigite je 2005-09-30 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2005-09-30. Alirita 2023-04-28.
    147. (en) Afriko - Sudano Arkivigite je 2019-02-05 per la retarkivo Wayback Machinearkivo,www.cia.gov
    148. (fr) Xavier Le Normand (kun Ecofin kaj Soudan Tribune), Le Soudan met fin à la peine de mort pour apostasie, La Croix,‎ la 13-an de julio 2020 arkivo).
    149. Gvidanto de Sud-Sudano alvokas al sendependeco[rompita ligilo] esperante
    150. (fr) Les espoirs d’une troisième révolution au Soudan, orientxxi.info
    151. (fr) AFP, S oudan: l'armée renverse Béchir et annonce une transition militaire de deux an s, Le Point,‎ la 12-an de aprilo 2019
    152. (en) Head of Sudan's now-defunct military council sworn in to head new..., Reuters,‎ la 21-an de aŭgusto 2019
    153. (fr) Soudan : Abdallah Hamdok, ancien économiste à l’ONU, devient premier ministre, Le Monde,‎ la 22-an de aŭgusto 2019
    154. (en) "Hamilton, A. and Hudson, J. (2014) Bribery and Identity: Evidence from Sudan. Bath Economic Research Papers, n-ro 21/14 Arkivigite je 2014-05-02 per la retarkivo Wayback Machine" (PDF).
    155. (en) "Hopes and Dreams Arkivigite je 2021-05-16 per la retarkivo Wayback Machine". sudancineast.com
    156. (en) "Hussein Shariffe", Barjeel Art Foundation
    157. (en) "Sudan Independent Film Festival", siff-sd.com.
    158. (en) "Sudan cinema flickers back to life after Bashir ouster Arkivigite je 2021-05-14 per la retarkivo Wayback Machine", Alleastafrica. la 3-an de decembro 2019.
    159. (en) "Sudano elektas" You Will Die at Twenty" (ar:ستموت في العشرين) por reprezenti ĝin en Oskara konkurso", Vi7, la 16-an de novembro 2020
    160. La kategorio antaŭe nomis Akademian Premion por Plej Bona Fremdlingva Filmo, sed ĝi estis ŝanĝita al Akademia Premio por la Plej Bona Internacia Plenlonga Filmo en aprilo 2019, post kiam la Akademia konsideris la vorton "fremda" malmoderna.

    Literaturo redakti

    Vidu ankaŭ redakti

    Eksteraj ligiloj redakti

    • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Sudan en la angla Vikipedio.