Sudlando Regiono (Nov-Zelando)

Plej suda regiono de Novzelando

La Sudlando Regiono (angle Southland, maorie Murihiku) estas la plej suda regiono de Nov-Zelando. Ĝi konsistas de la tri distriktoj de Invercargill, Gore, kaj Southland, kaj ĝi kovras Rakiuran Insulon kaj la sudokcidentan parton de la Suda Insulo. La regiono havas pli ol tridek miliardojn da kvadrataj metroj da tero kaj pli ol 3 400 kilometroj da marbordo.

Sudlando Regiono
angle Southlandmaorie Murihiku
Regiono de Nov-Zelando
Sudlando ene da Nov-Zelando
Lando Nov-Zelando Nov-Zelando
Distriktoj Invercargill Distrikto, Gore Distrikto, Southland Distrikto
Najbaras kun Okcidenta Marbordo Regiono, Otago Regiono
Ĉefurbo Invercargill
 - alteco 21 m s. m.
 - koordinatoj 46° 24′ 47″ S 168° 20′ 51″ O / 46.41306 °S, 168.34750 °O / -46.41306; 168.34750 (mapo)
Plej alta punkto
 - situo Monto Tutoko
 - alteco 2 723 m s. m.
Areo 34 357 km² (3 435 700 ha)
Loĝantaro 98 000 (6/2016)
Denseco 2,85 loĝ./km²
Regiona Konsilio Sudlanda Regiona Konsilio
Horzono NZST (UTC+12)
 - somera tempo NZDT (UTC+13)
loĝantaro denseco mapo de Sudlando
loĝantaro denseco mapo de Sudlando
loĝantaro denseco mapo de Sudlando
Vikimedia Komunejo: Southland Region
Retpaĝo: [1]

Geografio redakti

La terbordo de Sudlando etendas el la okcidenta marbordo ĉe Fjordlando sude al la orienta marbordo ĉe la Catlins-Marbordo. Multo da la okcidenta parto de la regiono estas ene de la Fjordlanda Nacia Parko, kiu establiĝis dum 1905 kaj estas la plej granda nacia parko en Nov-Zelando. La parko estas tre arbara kaj havas multajn belajn fjordojn, kiel ekzemple Piopiotahi-Fjordo kaj Patea Fjordo. En la centro de la regiono, la Sudlanda Ebenaĵo inter la Waiau-Rivero kaj la Mataura-Rivero estas abunda agrikultura areo. La plej granda urbo, Invercargill, kaj la dua plej granda urbo, Gore, situas tie. Ĉe la sudorienta angulo de la regiono estas la Catlins-Marbordo, konata pro sia bela pejzaĝo kaj malmilda vetero. Pli sude situas Rakiura Insulo, kiu estas apartigita de la Suda Insulo per la Foveaux-Markolo.

Homa geografio redakti

La ĉefurbo de Sudlando estas Invercargill, kiu havas 50 000 loĝantojn. Ĉi tiu estas proksimume duono da la tuta loĝantaro de la regiono. La regiono estas tre maldense loĝata, kaj Fjordlando havas preskaŭ neniom da daŭra homa loĝado.[1]

Referencoj redakti

  1. Russell Kirkpatrick, Contemporary Atlas of New Zealand: The Shapes of our Nation, Auckland, NZ: David Bateman Ltd, 2005 ((ISBN 1-86953-597-9)), Plates 13, 32