Sudmoravia regiono

regiono de Ĉeĥio

Sudmoravia regiono situas en sudo de Moravio. Okcidente ĝi havas mallongan sektoron de komuna limo kun Sudbohemia regiono, nordokcidente ĝi najbaras kun Regiono Vysočina, norde kun Regiono Pardubice, nordoriente kun Regiono Olomouc kaj oriente kun Regiono Zlín. Sudoriente ĝi najbaras kun Slovakio kaj sude kun Aŭstrio.

Sudmoravia regiono
ĉeĥe: Jihomoravský kraj
administra unuo
Burgo Bítov super valbaraĵo Vranov
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Jihomoravský kraj
Lando Ĉeĥio Ĉeĥio
Distriktoj
Historiaj regionoj Grandmoravia imperio, Moravio, Bohemio
Montaroj Bohemia-Moravia montetaro, Karpatoj, Blankaj Karpatoj
Aŭtostrado D1
 - Flughaveno Flughaveno Brno
Najbaras kun
Teritorioj Dija triangulo, Valticio
Gravaj urboj
Interesaj lokoj
Karsto Moravia karsto
Riveroj
Ĉefurbo Brno
 - mezo Brno
 - koordinatoj 49° 12′ 00″ N 16° 37′ 00″ O / 49.20000 °N, 16.61667 °O / 49.20000; 16.61667 (mapo)
Plej alta punkto
 - situo Čupec
 - alteco 819 m s. m.
Areo 7 196,5 km² (719 650 ha)
Loĝantaro 1 193 930
Denseco 165,9 loĝ./km²
Estiĝo 2000
Hetmano Mgr. Michal Hašek ĈSDP
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Aŭtokodoj B
Loko de Monda heredaĵo de UNESKO
Nomo Vilao Tugendhat
Tipo de heredaĵo kultura heredaĵo
Jaro 2001 (#25)
Numero 1052
Regiono Eŭropo
Kriterioj ii, iv
ISO 3166-2:CZ CZ-JM
CZ-NUTS CZ064
Situo de Brno enkadre de Ĉeĥio
Situo de Brno enkadre de Ĉeĥio
Situo de Brno enkadre de Ĉeĥio
Sudmoravia regiono enkadre de Ĉeĥio
Sudmoravia regiono enkadre de Ĉeĥio
Sudmoravia regiono enkadre de Ĉeĥio
Administra divido de Sudmoravia regiono
Administra divido de Sudmoravia regiono
Administra divido de Sudmoravia regiono
Vikimedia Komunejo: South Moravian Region
Retpaĝo: www.kr-jihomoravsky.cz

Naturkondiĉoj redakti

Dum okcidenton kaj nordokcidenton de la Regiono kovras terlangoj de Bohemia-Moravia montetaro, ekz. Drahanská-montetaro kun Moravia karsto, en orientan parton jam tuŝas montaro Karpatoj el Slovakio. Tiuj estas de la okcidentaj montetaroj apartigitaj per Submoravia valo. (ĉeĥe Dolnomoravský úval). Regiono dividiĝas kun Regiono Zlín kaj kun Slovakio je sia plej alta montaro. Sed la plej alta monto Granda Javořina (ĉeĥe Velká Javořina, slovake Veľká Javorina) jam situas iomete malantaŭ la limo de Regiono, la plej alta punkto do fariĝis montopinto de malmulte konata Durda.

La tuta Regiono apartenas al marregiono de Nigra maro kaj al riverregiono de rivero Danubo, en kiun akvojn el Regiono forkondukas rivero Morava. En ebenaĵo ĉe ĉeĥa-slovaka-aŭstria trilimo aliĝas al ĝi ankaŭ pluaj riveroj de Regiono: Dyje, Svratka kaj ties alfluo Svitava.

En Sudmoravia Regiono estas vico da ŝirmataj naturteritorioj: Blankaj Karpatoj, Moravia karsto kun konata kaverno kaj abismo Macocha, Pálava kaj precipe naturparko Nacia parko Podyjí.

Administra divido redakti

La teritorio de Regiono estis limigita per teritorioj de distriktoj: Distrikto Blansko, Distrikto Brno-urbo, Distrikto Brno-provinco, Distrikto Břeclav, Distrikto Hodonín, Distrikto Vyškov kaj Distrikto Znojmo.

Komence de la jaro 2003 pereis distriktaj oficejoj kaj Regionoj ekde tiu tempo dividas sin en la tn. urbojn kun disvastigita agadeco. Krom la supre menciitaj eksaj distriktaj urboj laboras en la ŝtata administrado en la teritorio de Regiono ankoraŭ tiuj ĉi urboj: Boskovice, Bučovice, Hustopeče, Ivančice, Kuřim, Kyjov, Mikulov, Moravský Krumlov, Pohořelice, Rosice, Slavkov u Brna, Šlapanice, Tišnov, Veselí nad Moravou, Židlochovice.

En Regiono estas 675 komunumoj, el tio 21 urboj kun disvastigita agadeco. Sidejurbo de Regiono estas laŭstatuta urbo Brno. Ĝi estas la dua plej granda urbo en Ĉeĥio kaj ties signifon superas limojn de Regiono – ĝi estas ekz. sidejo de Konstitucia juĝo.

Historio redakti

Regiono kiel pli supera administra tutaĵo de Ĉeĥa respubliko estiĝis en la jaro 2000. Devena nomo de Regiono estis estonta „Brnoa regiono“. Sudmoravia Regiono ekzistis jam en eksa Ĉeĥoslovakio ekde la jaro 1960 ĝis 1990, sed temis prefere pri organizunuo, kiu ne havis propran aŭtonomion. Ĝi estis pli granda ol nuntempa Sudmoravia Regiono, apartenis al ĝi ankaŭ partoj de hodiaŭaj Regiono Vysočina, Regiono Olomouc kaj Regiono Zlín.

Jam prahistoriaj tempoj glorigis sudan Moravion pli ol aliaj partoj de Ĉeĥio.Vilaĝo Dolní Věstonice, kie estis trovitaj memorigaĵoj el la tempo de ĉasistoj de mamutoj frunte kun la tn. nomata statueto de Věstonica Venuso, situas ĝuste ĉi tie.

En suda Moravio estis unu el centroj de Grandmoravia regno en la 8-a kaj la 9-a jarcentoj. Kiam Moravio estis aligita al bohemia princlando, ties sudo dividiĝis en destinojn Brno kaj Znojmo. Ĉe Znojmo ni trovos unu el la plej malnovaj rotondoj en la ĉeĥa teritorio. Brno, hodiaŭa sidejurbo de Regiono, estis jam ekde la 14-a jarcento sidejo de moravia landa parlamento, kiu alterne kunsidis en Brno kaj Olomouc.

Unu el monde plej famaj eventoj, kiuj okazis en suda Moravio, estas sendispute ankaŭ batalo de tri imperiestroj ĉe Slavkov u Brna okazinta la 2-an de decembro de 1805, kie franca imperiestro Napoleono venkis unuiĝintajn armeojn de la aŭstria imperiestro Francisko la 1-a kaj la rusa caro Aleksandro la 1-a.

Ekonomio redakti

Pli ol 60 % da areo de Regiono kreas agrikultura grundo, el kies 84 % estas plugtero. Ĉi tie estas centro de ĉeĥa vinkulturado kaj fruktokulturado; 90 % de ĉiuj vinberejoj en Ĉeĥio situas ĝuste en suda Moravio.

Regiono havas prilaborindustrion, komercon, riparoj de konsumvaro.

Trafiko redakti

Regiona urbo Brno estas grava fervoja kaj landvoja nodo. Per aŭtostradoj kaj rapidecvojoj ĝi estas aligita al Prago, Olomouc kaj al slovaka Bratislavo, bona komuniko estas ankaŭ ĝis proksima aŭstria Vieno.

Scienco kaj klereco redakti

En Brno estas Masaryk-universitato kaj Teknika altlernejo.

Rilataj temoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti