Sudtirola Popola Partio

La Sudtirola Popola Partio ( germane Südtiroler Volkspartei , SVP) estas regiona, aŭtonomista, etna, preskaŭ tutampleksa partio en Sudtirolo, norda Italio.

Sudtirola popola partio
Südtiroler Volkspartei
partio
Lando  Italio
Estro Philipp Achammer
Fondiĝo 1945
Lingvo(j) germana - ladina
Ĉefa sidejo Bolzano
Ideologio regionismo, poreŭropismo, kristana demokratio
Internacia aliĝo Eŭropa Popola Partio
Retejo http://www.svpartei.org
vdr

Fondita la 8-an de majo 1945, la SVP estas partio, kiu inkluzivas kristan-demokratojn, konservativulojn, socialdemokratojn kaj liberalulojn. Ĝi intencas reprezenti la tutan germanlingvan kaj la ladine parolantan populacion de Sudtirolo. De 1948 ĝis 2013 la partio retenis absolutan plimulton en la provinca konsilio. Ĝia plej bona rezulto en provincaj balotoj estis 67.8% en 1948, ĝia plej malbona 45.7% en 2013.

Ek de ĝia fondaĵo la SVP estas la plej grava registara partio de la provinco. Dum la jaroj ĝis 1994 ĝi estis alianciĝita kun itala Kristan-demokrata Partio kaj poste kun kelkaj el ĝiaj posteulpartioj. Nuntempe, la SVP regas kun la subteno de la itala Demokrata Partio.

Lastatempa historio redakti

Ek de 1960 la SVP-gvidanto kaj registarestro de Sudtirolo estis Silvius Magnago, kiu sukcesis pritrakti kun la centra itala registaro sufiĉe bonajn kondiĉojn por la aŭtonomio de la provinco. En 1989 iĝis registarestro Luis Durnwalder, kiu konservis la postenon ĝis 2013. Sub la longa regado de Durnwalder, la SVP daŭre estis la plej granda partio en la provinco, rikoltante pli ol 50% de la voĉdono en la plej multaj elektoj, malgraŭ la kreskanta konkurado, ĉefe de dekstremaj partioj. Durnwalder sukcesis konservi la unuecon de la partio, ofte fendita en internaj disputoj inter la kontraŭstaraj frakcioj. Ankaŭ post la provincaj balotoj de 2013 la SVP restas la plej granda partio, sed ĝi perdis la absolutan majoritaton kaj ĝia nuna registarestro Arno Kompatscher estis devigita pritrakti koalician programon kun la itala Demokrata Partio.

Rezultoj de balotoj redakti

La sekva tabelo montras la elcentojn da voĉoj ricevitaj de la Sudtirola Popola Partio en la balotoj ek de 1992.

1992 nacia 1993 provinca 1994 nacia 1994 eŭropa 1996 nacia 1998 provinca 1999 eŭropa 2001 nacia 2003 provinca 2004 eŭropa 2006 nacia 2008 nacia 2008 provinca 2009 eŭropa 2013 nacia 2013 provinca
57.3 52.0 60.1 56.9 52.7 56.6 56.0 60.5 55.6 46.7 53.4 44.3 48.1 52.1 44.2 45.7