Margaret Susan Ryder, Baroness Ryder of Warsaw (naskiĝis la 3-an de julio 1923 en Leeds, mortis la 2-an de novembro 2000 en Bury St Edmunds en graflando Suffolk en Anglio), konata kiel Sue Ryderfilantropa aktivulino. Dum la dua mondmilito soldatservis en sekreta formiĝo de brita armeo Special Operations Executive (Gvidantaro de Specialaj Operacoj) okupiĝanta pri flankatako kaj apogo de rezista movado en okupata de germanoj Eŭropo, precipe en Pollando, kie prizorgis ĉ. 300 mutobskurulojn. Poste, ĝis fino de sia vivo, gvidis fonditan de si internacian filantropan fondaĵon de sia nomo, kaj helpis al 500 mil personoj de pli ol 50 naciecoj.

Sue Ryder
Persona informo
Naskiĝo 3-an de julio 1924 (1924-07-03)
en Leeds
Morto 2-an de novembro 2000 (2000-11-02) (76-jaraĝa)
en Bury St Edmunds
Lingvoj angla
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando
Alma mater Benenden School
Memorigilo Sue Ryder
Familio
Patro Charles Ryder
Patrino Mabel
Edz(in)o Leonard Cheshire
Infanoj Jeremy Charles Cheshire • Elizabeth Diana Cheshire
Okupo
Okupo verkistopolitikisto
vdr

Premioj kaj distingoj redakti

En 1957 ŝi ricevis Ordenon de la Brita Imperio, kaj en 1976 Order of St Michael and St George. Kunsidante en Ĉambro de Lordoj aktive debatis pri defendo, droga dependeco, loĝ-politiko, sanservo, senlaboreco kaj rasa toleremo. En 1996 estis distingita per Medalo Polonia Mater Nostra Est.

Oni atribuis al ŝi honoran doktorecon de universitatoj en Liverpool, Exeter, Essex, Reading, Leeds, Kent, Londono kaj Cambridge.

Publikaĵoj redakti

Ŝi verkis du aŭtobiografiajn librojn: And the Morrow is Theirs (1975), pola traduko Jutro należy do nich (Morgaŭo apartenas al ili) (1978) kaj Child of My Love (1986, dua eldono 1997). Sue Ryder estas honora civitanino de Varsovio, Konstancin-Jeziorna kaj Gdynia. Ŝian nomon portas skvaroj en Gdynia kaj Varsovio, kune kun strato en Konstancin.

Privata vivo redakti

En 1959 edziniĝis al kolonelo Leonard Cheshire, brita milita heroo kaj filantropa aktivulo. Ambaŭ transiris al katolikismo. Oni nun klopodas pri beatigo de Sue Ryder kaj lordo Cheshire.

Eksteraj ligiloj redakti