Suetonio (PIV), aŭ Svetonio[1] (latine Suetonius; naskiĝis ĉirkaŭ 70; mortis ĉirkaŭ 140) naskiĝis eble en Ostio, romia kolonio en Afriko. Plinio la juna estis lia bonfaranto kaj amiko. El la verko de Suetonio konserviĝas fragmentoj de De viris illustribus (Pri viroj gloraj) kaj preskaŭ kompleta De vita Caesarum (Pri la vivo de la Cezaroj). En ĉi tiu lasta li rakontas la vivon de dekdu el la imperiestroj, de Cezaro al Domiciano. Dum la unuaj jaroj de la regado de Hadriano (r. 117-38) li estis bibliotekisto sed por mallonga tempo. Post tiu momento ni ne scias plu pri Suetonio.

Suetonio
Persona informo
Caius Suetonius Tranquillus
Naskonomo Caius Suetonius Tranquillus
Naskiĝo ĉirkaŭ 70
en nekonata valoro
Morto ĉirkaŭ 140
en Romia Imperio
Lingvoj latina vd
Ŝtataneco Roma regno vd
Profesio
Okupo verkistohistoriistosekretario • biografo • poeto • Antikvaĵisto vd
Verkado
Verkoj Pri la Vivoj de la Cezaroj vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vidu ankaŭ redakti

Noto redakti

  1. Ekz-e en Scienca Revuo, 2002:4, p. 188–189, kaj aliloke en la Reto.