Sugababes estas brita virina muzikgrupo, kiu elformiĝis en 1998. Ĝi estas la plej sukcesa virina bando de Eŭropo, ekde post Spice Girls.

La amikinoj Keisha Buchanan, Mutya Buena kaj Siobhán Donaghy decidis en 1997 fondi virinan bandon. Ili kontaktis manaĝeron Cameron McVey (All Saints), kiu helpis la 14-jarajn junulinojn al albuma kontrakto kun London Records.

Ilia debuta albumo aperis en somero de 2000 (Overload), kies kanto One Touch iĝis sukcesego en Eŭropo. En 2001, London Records malligis la kontrakton kaj eĉ Donaghy forlasis la bandon. Ŝin anstataŭigis komence de 2002 Heidi Range kaj la bando kontraktis kun Island Records.

La dua albumo estis Angels With Dirty Faces, la tria Three (2003), la kvara Taller in More Ways (2005), la kvina Change (2007).

Eksteraj ligiloj redakti