Suhrkamp

germanlingva libroeldonejo

Suhrkamp - germane Suhrkamp - estas germanlingva libroeldonejo. Ĝi fontas el parto de la eldonejo S. Fischer Verlag fondita en 1986 fare de Samuel Fischer en Berlino, kiu baldaŭ iĝis la gvida germanlingva eldonejo de naturalismo kaj de klasika modernismo. Ekde januaro la eldonejo havas sian centran oficejon en Berlino, antaŭe ĝi baziĝis en Frankfurto ĉe Majno - la translokiĝo, forvendo de la ĝisnunaj librostokoj kaj fordono de multaj literaturaj arkivoj, antaŭe per fondaĵo disponigata al la frankfurta universitato, estis forte disputataj kaj kritikataj. Daŭre la firmao estas inter la plej signifaj germanaj eldonejoj de beletro, sed ankaŭ ofertas multajn sciencajn librojn. Laŭ la stato fine de 2012, al la eldona grupo Suhrkamp krom la eldonejo Suhrkamp mem apartenas la eldonejoj Insel Verlag, Deutscher Klassiker Verlag, Jüdischer Verlag, Verlag der Weltreligionen kaj Theaterverlag.

Suhrkamp
Suhrkamp

libroeldonejo vd
Dum 1-a de julio 1950 - nekonata/nuntempe
Jura formo akcia kompanio
Fondita 1-a de julio 1950
Fondintoj Peter Suhrkamp vd
Sidejo Berlino (ekde januaro 2010, antaŭe Frankfurto ĉe Majno
Lando Germanio
Estr(ar)o Ulla Unseld-Berkéwicz, Jonathan Landgrebe kaj Thomas Sparr
Dungitoj 135 (en 2008)
Spezosumo 45 milionoj da € (en 2008)
TTT www.suhrkamp.de
vdr

Historio redakti

Jam en la unuaj jaroj post la fondo de la eldonejo S. Fischer Verlag, la firmao sukcesis publikigi la germanlingvajn eldonojn de verkaĵoj de konataj eŭropaj verkistoj kiel Émile Zola, Fjodor Dostojevskij, Tolstoj, Gerhart Hauptmann kaj Henrik Ibsen. Krom Ibsen ankaŭ aliaj skandinaviaj verkistoj antaŭe apenaŭ konataj en Mezeŭropo, interalie Jens Peter Jacobsen, estis subtenitaj per tradukoj de romanoj, noveloj kaj teatraĵoj el la dana, norvega kaj sveda en la germanan. Ekde lia unua novelo en 1888 ankaŭ la verkaĵoj de la aŭtoro Thomas Mann estis publikigitaj tiueldoneje.

En Nazia Germanio kaj la juda eldonisto Fischer kaj multaj el el eldonejaj produktaĵoj estis reĝime nedezirataj. Laŭ nazia premo 123 libroj devis esti prenitaj el la eldoneja programo. Post la morto de Samuel Fischer en 1934, lia bofilo kaj multjara kunlaboranto Gottfried Bermann Fischer transprenis la eldonejan gvidon. Kiam la familio Fischer en 1936 devis fuĝi el Germanio, ĝi kunportis parton de la eldoneja posedo kaj eldona rajtaro al Vieno; la reston transprenis la kuneldonisto Peter Suhrkamp, kiu plugvidis la eldonejon ĝis aprilo 1944 kiam la nazia sekreta polico Gestapo malliberigis lin. Post la kolapso de nazia Germanio en majo 1945, li estis la unua kiu sukcesis atingi licencon de la Aliancanoj pri refondo de eldonejo en Berlino. Gottfried Bermann Fischer en 1938 tra Svisio devis plufuĝi al Stokholmo, kie li starigis novan eldonejon, sed en junio 1940 pro etoso de simpatiiĝo kun nazia Germanio en Svedio plufuĝis al Usono, kaj en 1945 revenis al Stokholmo. Peter Suhrmann post 1945 kunlaboris kun Gottfried Bermann Fischer, sed en 1950 ambaŭ malkonsentiĝis kaj dividis la eldonejon - la verkistoj do devis decidiĝi ĉu plupublikigi la verkojn en ambaŭ tiujare en Frankfurto ĉe Majno novfonditaj eldonejoj SuhrkampFischer.

Eksteraj ligiloj redakti