Patro Suitbert SIEDL vom Hl. Johannes vom Kreuz (naskiĝinta Heribert Siedl la 11-an de februaro 1923 en Vieno, mortinta la 3-an de aprilo 2006 en Graz) estis denaska esperantisto, romkatolika pastro kaj aŭstra profesoro universitata.

Suitbert H. Siedl
Persona informo
Naskiĝo 11-an de februaro 1923 (1923-02-11)
en Vieno
Morto 3-an de aprilo 2006 (2006-04-03) (83-jaraĝa)
en Graz
Lingvoj Esperantolatinagermana
Ŝtataneco Aŭstrio
Okupo
Okupo esperantisto • katolika sacerdoto • universitata instruisto
Esperanto
Denaska esperantisto Jes
vdr
Karmelana konvento en Graz kie Siedl pasigis kaj la plejparton de la novicado kaj la lastajn vivojarojn

Vivo redakti

Post la abiturienta ekzameno li eniris la monaĥejon de la cistercianoj en Zwettl. Tie la cistercianoj devis ankaŭ fari animzorgadon en la najbaraj paroĥoj, kion Siedl malpli ŝatis ol kontemplacion kaj studadon. Pro tio li ŝanĝis la ordenon kaj komencis la novicadon ĉe la karmelanoj en la 1940-a jaro en Graz. De Graz, post neniigo de la klostro fare de la nazioj, li devis eniri la konventon en Linz. Ekigis li la studon pri filozofio en Vieno. Poste li devis soldati ĉe Wehrmacht; li venis en militkaptitecon ĉe la Usona Armeo je Francujo.

La piega senŝua karmelano (monaĥaj votoj la 21-an de decembro 1941; sacerdotiĝo la 23-an de aprilo 1950 en Romo) kaj multlingva biblia fakulo estis universitata profesoro en Salcburgo ĝis la 29-a de januaro 1985.

Li doktoriĝis en Graz per defendo de disertaĵo pri la simileco de la spirituala doktrino inter la evangelio laŭ Johano kaj la verkoj de Johano de la Kruco. Krome li studis en Bonn kaj Innsbruck (i.a. arĥeologion kaj malnovorientajn filologiojn) kaj ĝuis restadon en la Sankta Lando dum 18 monatoj. Ĉe la Universitato Bar-Ilan li estis eĉ gastprofesoro; Rome li docentis inter 1960 kaj 1962. Tamen komence de la sacerdoteco li estis ankaŭ gimnazia instruisto pri la latina kaj helena lingvoj en Aŭstrujo.

Inter 1962 kaj 1974 li estis docento ĉe la Salcburga universitato. En 1974 li nomumiĝis eksterorda profesoro pri malnovtestamentaj kaj judismaj studoj.[1]

Publika engaĝiĝo por la latina redakti

En la 16-a de julio 1989 li fondis en Clearwater (Florido) la kanonjure agnoskitan societon Familia Sancti Hieronymi, kies anoj flegu la latinon en viva maniero kaj esprimu ankaŭ per tio sian amon de la katolika Eklezio.[2] Ekde 1982[3] li ne malofte organizis latinlingvajn semajnojn nomitajn "Feriae Latinae" laŭ komisio de la vatikanurba Fondaĵo Latinitas; ili okazis en Aŭstrujo, Italujo, Slovenujo kaj suda Franclando. Li ankaŭ laboris por la pretigo de la vatikanurba vortaro pri modernaj latinlingvaj esprimoj Lexicon recentis latinitatis sub la ĉefredaktorado de Karl Egger.

Esperanto en la familio de Siedl redakti

Lia patrino Christine Siedl estis tradukistino el la germana esperanten, i.a. ŝi esperantigis la nacian himnon de Aŭstrio Land' de montoj, katedraloj. [4][5]

Lia patro Ludwig Siedl dum jardekoj aktivadis elstare en la katolika esperanto-movado aŭstria AKLE respektive ĉe IKUE.

Verkoj redakti

  • Qumran - Eine Mönchsgemeinde im Alten Bund, Bibliotheca Carmelitica, cura Facultatis Theologicae O. C. D. edita, Series II: Studia, Vol. 2, Romo (1963) Enhavo de la libro.
  • "Malnova kaj Nova Testamentoj: pri diverseco kaj unueco de ambaŭ Testamentoj", en: Biblia Revuo, 6 (1970), p. 197-216
  • Gedanken zum Tempussystem im Hebräischen und Akkadischen, Harrassowitz, Wiesbaden (1971)
  • Wasser in der Wüste, Eldonejo Tyrolia, Insbruko (1971)
  • David: Dichter und König, eldonejo LIT, dua eldono 2019, ISBN 978-3643509710

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj redakti

  1. Caelestis Eichenseer: Prof.em D.rem Suitbertum Siedl in otium concessisse. Ĉe: Vox Latina, volumo 79 (1985), p. 111
  2. statutoj en angla traduko Arkivigite je 2023-06-03 per la retarkivo Wayback Machine
  3. Kp. Latinitas, 30/1982, p.225-229
  4. "Esperantista laŭdo al Aŭstrio". Ĉe: Espero Katolika, 6/1965
  5. "Die Bundeshymne auf Esperanto, österreichischer Beitrag zu dessen Geburtstag am 26.Juli"