Sukerorafinejo estas rafinejo kiu procesas krudan aŭ brunan sukeron al blanka rafinita sukero aŭ procesas sukerbeton al rafinita sukero.

sukerorafinejo en Novzelando

Multaj kansukeraj muelejoj produktas krudan aŭ brunan sukeron sukeron, kiu estas sukero ankoraŭ enhavaanta melason, donante al ĝi pli da koloro (kaj da rilataj nutraj substancoj) ol la blanka sukero kiu estas kutime konsumita en hejmoj kaj uzata kiel ingredienco en nealkoholaj trinkaĵoj kaj nutraĵoj. Dum kansukero ne strikte bezonas rafinadon, beta sukero de beto estas preskaŭ ĉiam rafinata por forigi la fortan, preskaŭ ĉiam nedeziratan, betan guston de ĝi. La rafinita sukero je pli ol 99 procentaĵoj konsistas el pura saĥarozo.

antikvaj sukermuelejoj en Antigvo
sukerorafinejo en Groningen, Nederlando

Dum multaj sukermuelejoj nur funkcias dum limigita tempo de la jaro kadre de la periodo de kanorikolto, multaj kansukeraj rafinejoj laboras la tutan jaron. Sukerbetaj rafinejoj kutime havas pli mallongaj periodoj kiam ili procesas betojn sed povas enteni interan produktadon kaj procesadon ankaŭ ekster la rikolta sezono.

Kruda sukero estas aŭ procesata al blanka rafinita sukero en loka rafinejoj, kaj vendita al la loka industrio kaj konsumantoj, aŭ ĝi estas eksportata kaj rafanita en la cela lando de konsumado. Sukerorafinejoj ofte situas en regionoj de forta sukera konsumado kiaj Nordameriko, Eŭropo kaj Japanio. Ekde la 1990-aj jaroj multaj novaj sukerorafinejoj estis konstruitaj en la regiono Granda Mezoriento, ekzemple en Dubajo, Sauda Arabio kaj Alĝerio.