Sulketfolia viburno

La sulketfolia viburno (Viburnum rhytidophyllum) estas specio de viburno, indiĝena en Ĉinujo. La planto estas ĉiamverda arbedoarbeto. La folioj estas kontraŭstarantaj, sulketaj, subflanke lanugaj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Sulketfolia viburno
Foliaro kaj infloresko
Foliaro kaj infloresko
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonoj Magnoliopsida
Ordo: Dipsakaloj Dipsacales
Familio: Adoksacoj Adoxaceae
Genro: Viburno Viburnum
Viburnum rhytidophyllum
Hemsl.
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Disvastiĝo redakti

Tiu palearktisa planto nature vegetas en arbaroj kaj arbedaroj je altitudoj inter 700 kaj 2400 metroj en la ĉinaj provincoj de Gŭiĝoŭo, okcidenta Hubejo, suda Ŝenŝio kaj Siĉuano.

Kultivado kaj uzado redakti

En parkoj kaj ĝardenoj ĝi estas komune kultivita kiel ornama planto por sia ĉiamverda foliaro kaj ombregotoleremo.

Eksteraj ligiloj redakti