Sunda-bretaj mangrovoj

La sunda-bretaj mangrovoj estas tersupraĵa ekoregiono el la sundalanda-filipina ekoprovinco de la orientalisa ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Biome ĝi apartenas al mangrovarbaroj de la marbordoj de Borneo kaj orienta Sumatro en Malajzio kaj Indonezio. La ekoregiono kongruas kun la tutmondaj 200-regiono "Grand-sundaj mangrovoj" kaj situas en la biodiverseco-riĉaĵejo Sunda Lando.

Sunda-bretaj mangrovoj
ekoregiono • ekoregiono laŭ Monda Natur-Fonduso [+]

LandojMalajzio, Indonezio

Areo37 529 km² (3 752 900 ha)

Biomoj de regionomangrovo
vdr
Marbordo kun mangrovoj, Nacia Parko Bako, Saravako, Malajzio.

Mangrovoj kaj konservas la formon de la marborda linio kaj estas grava vivejo por la mara kaj tersupraĵa vivo.

Flaŭro redakti

 
Strando kaj mangrovoj en Nacia Parko Bako, Saravako, Malajzio.

Ekzistas pli da plantospecioj ĉi tie ol en la plej multaj mangrovarbaroj en la mondo, kun kvin malsamaj specoj de dominantaj mangrovopartoj en la ekoregiono : Avicennia kaj Sonneratia specioj ĉe la marbordo kie la akvo estas la plej sala kaj la tajdo-movo estas la plej forta; Rhizophora kaj Bruguiera en la marĉaj areoj ĵus malantaŭ ili; kaj palmoj (Nypa fruticans) en la sensalaj akvoj pli landinterne.

Faŭno redakti

La sunda-bretaj mangrovoj gastigas la nazosimion (Nasalis larvatus), kiu vivas nur en tiuj marĉaj marbordaj vivejoj. Estas ankaŭ multe da birdospecioj.

Minacoj kaj konservado redakti

Mangrovoj estas vundeblaj ekosistemoj kiam arboj estas hakitaj por konstruligno, brulligno kaj urbiĝo, kiel ekzemple salikokokultivado. Tiu habitatodetruo daŭras malgraŭ la establo de granda nombro da naturprotektejoj inkludantaj: en Saravako Nacia Parko Bako, en indonezia Borneo Nacia Parkoj Tanjung Puting kaj Gunung Palung, kaj en Sumatro Naciaj Parkoj Berbak kaj Sembilang [1].

Referencoj redakti

  1. WWF : Sunda Shelf mangroves

Vidu ankaŭ redakti


Orientalisaj mangrovarbaroj
IM1402 Hindoĉinaj mangrovoj   Kamboĝo,   Malajzio,   Tajlando,   Vjetnamio
IM1405 Sunda-bretaj mangrovoj   Brunejo,   Indonezio,   Malajzio

Eksteraj ligiloj redakti