Sunda Kelapa (sunde por kokoslakto de Sundo), pliposte nomata Jayakarta, estas la malnova haveno de la indonezia ĉefurbo Ĝakarto. Sunda Kelapa estis la origina loko el kio ekestis Ĝakarto. En la antaŭa magazeno kaj fortreso de la Vereenigde Oostindische Compagnie estas nun la Marmuzeo de Ĝakarto.

La fortreso de Sunda Kelapa, nun la Marmuzeo

Historio redakti

Ĝis la 16-a jarcento Sunda Kelapa estis la plej grava haveno de la Reĝlando Sundo. Post kiam Sundo en 1522 aliancis kun Portugalio kontraŭ la Sultanlando Demak, Sunda Kelapa disvolviĝis al portugala komercejo. En 1527 princo Fatahillah konkeris la havenon de Demak, kaj rebaptis ĝin al Jayakarta. Pliposte la haveno fariĝis parto de la Sultanlando Bantam.

En 1619 la nederlandano Jan Pieterszoon Coen konkeris la urbon kaj lasis konstrui sur la restaĵoj de la urbo fortreson. Komence li volis nomi ĝin Nieuw-Hoorn (Nova-Hoorn) (laŭ lia naskiĝurbo Hoorn), sed Heren la 17a, la plej altranga estraro de la VOC, decidis alie. Oni nomis ĝin Batavia (Batavio) kaj tio restis tiel ĝis 1942, la jaro kiam Nederlanda-Hindio estis okupata de la japanaj trupoj. Batavia tiam fariĝis Djakarta aŭ Jakarta (Ĝakarto).

Post la sendependiĝo de Indonezio Jayakarta rericevis sian malnovan nomon, Sunda Kelapa.