Sunday at the Village Vanguard

La du albumoj Sunday at the Village Vanguard kaj Waltz for Debby kun Bill Evans, Scott LaFaro kaj Paul Motian enhavas koncertregistraĵojn de la 25-a de junio 1961 el la novjorka ĵazklubejo Village Vanguard.

Antaŭhistorio de la sonregistraĵoj redakti

Post la registradoj por Kind of Blue de Miles Davis marton kaj aprilon de 1959 Bill Evans opiniis, ke pianotriopo estas la taŭga esprimilo por siaj kreo-ideoj. Li serĉis ekde la jarmezo la ĝustajn kunmuzikontojn je kontrabaso kaj frapinstrumentaro. Evans trovis ilin en la juna basisto Scott LaFaro kaj la frapinstrumentisto Paul Motian, kiun li estis renkontinta jam kelkajn jarojn antaŭe en la sesopo de Jerry Wald.

Post komencaj problemoj je la interkompreniĝo - LaFaro elprovis gitarecan sonon – la triopo faris en oktobro de 1959 la diskon Portrait in Jazz. La evoluo de ĝia ena interkompreniĝo la triopo travivis dumpase de la jaro 1960, tamen pri tio ekzistas nur sonregistraĵoj de ĵazklubejo Birdland. Februaron de 1961 la produktisto de Riverside Records, Orrin Keepnews, sonregistrigis la diskon Explorations. Ĉi tiu estis fakte preparlaboro por tiu sonregistraĵoj, kiuj tiam kvar kaj duonajn monatojn poste fariĝos kulmino de la triopo.

La koncerto en Village Vanguard redakti

La koncertregistraĵoj en la novjorka ĵazklubejo Village Vanguard ekestis je la fino de dusemajna dungiteco. Ili validas nun kiel mejloŝtonoj de moderna ĵazo kaj modelo por sennombraj pianotriopoj (plej fama estas ja tiu de la normkanta triopo de Keith Jarrett kun Gary Peacock kaj Jack DeJohnette). Recenzisto Ira Gitler skribis tiam ĵus impresite de la koncerto: „La muziko de la triopo ĉirkaŭvualigis min per magia nimbo. Mi tiom forleviĝis, ke mia konscio ŝajnis dissolviĝis en sonojn – kapo kaj korpo fariĝis giganta orelo, la muziko trafluis min kaj la rimarko de Bill, ĝi [la muziko] ja estas nenio alia ol sento, al mi neniam pli klariĝis.[1]

La grandioza impreso, kiun la sonregistraĵoj faris sur la tiaman ĵazmondeton, rezultiĝas el la intuicia kunmuzikado, kiun la tri muzikistoj atingis je la kulmino de ilia komuna verkado. Scott LaFaro estis ege pluevoluinta dum la du jaroj de sia tempo kun Bill Evans teknike kaj muzike. Sed la ĝojsentoj jam dek tagojn poste subite finiĝis: La matenon de la 6-a de julio LaFaro suferis mortigan akcidenton kun sia aŭto. La perdo trafis Bilon Evans tiomege, ke li plurajn monatojn retiriĝis el la ĵazmondeto kaj nur oktobron povis esti persvadata al nova sondisko-produktado.

Recenzoj redakti

 
Bill Evans (en 1978)

Thom Jurek skribis pri Sunday at the Village Vanguard, al kiu li donis la plej altan taksociferon: „Dum kiam Waltz for Debby retrovide estas io kiel montrokesto por la brila, subtila kaj multspeca pianludo“, ĉi tiu albumo estas „ omaĝo al la genio kaj la atingaĵoj de LaFaro“. Jurek elstarigas en sia recenzo de la postsekva Waltz for Debby, ke ĝi montras Evanson kiel „intensa romantikisto“, „senhonte kortuŝe“, kio evidentiĝas altakvante en My Foolish Heart kaj Detour Ahead. Lia impresionisma ludmaniero ekludas laŭ sia harmonia arkitekturo ekde la mezaj registroj kaj ira profunden en la sonspacojn, en kiuj li generas multajn melodiajn fragmentojn samtempe. Kiel gastmuzikisto li ludas en Milestones kun ritma intenseco. La kunludo de la triopo sukcesas aparte en My Romance; jen la laborado de Motian per la broso[j] estas bonega, rapidega kaj eleganta, kaj LaFaro kontrolas la dinamikon de la peco per sia plume malpeza plukado kaj svingigas la profunde kortuŝajn eldirojn de Evans senstreĉaj. El la multaj registraĵoj, kiujn publikigis Evans, la du albumoj je Vanguard kaj Explorations estas „ekstremaj esprimoj de ĉi tiu mita triopo.“

Ankaŭ Richard Cook kaj Brian Morton donis al la albumo en Penguin Guide to Jazz la plej altan rangon: ĝi estas [kompare kun la antaŭaj albumoj] „bazitaj sur aldona senco por malkovroj, kvazaŭ la muzikistoj subite eksentus, ke ili celebras la kulminon de iliaj povoj.“[2]

Brian Priestley elstarigis Waltz for Debby el la ampleksa diskaro de Evans kaj menciis la facilanimecon je la muzika evoluo de la trio ene de la dke ok monatoj post la registradoj de Portrait in Jazz[3]

Eldono-historio redakti

La publikigitaj registraĵoj enhavas la pecojn de la posttagmeza kaj de la vespera koncertoj; parte kelkaj aperis en la kvin programpartoj eĉ tri fojojn.

Ĵazeldonejo „Riverside Records“ estis rezignata post la morto de la eldonejestro Bill Grauer en 1962. Lia kuneldonisto Orrin Keepnews daŭrigis per la eldonejo Milestone Records. Do la sonregistraĵoj aperis poste ĉe Milestone, sed sub la titolo „The Village Vanguard Sessions“ (Milestone M-7002). La restaj aldonaj registraĵoj aperis pli malfrue per „More from the Village Vanguard“ (Milestone M-9125).

Post la morto de Scott LaFaros Tod komence aperis la disko „Sunday at the Village Vanguard Featuring Scott LaFaro“ (Riverside RLP 9376). Evans elektis por tiu ĉi konscie la pecojn, kiujn estis verkita la acidentmortinta basisto (Gloria’s Step und Jade Visions) resp. je kiuj estas aŭdeblaj pli longaj solooj liaj. Per tio Evans klare dediĉis la diskon al sia mortinta amiko.

Mallonge poste aperis la aliaj titoloj de la koncerto sur la disko „Waltz for Debby“ (Riverside RLP 9399). La nur pli malfrue publikigotaj aldonaj registraĵoj mankis sur la originalaj sondiskoj.

Je la republikigo kiel lumdisko la aldonaj sonregistraĵoj komence eniĝis en la unue aperintajn diskojn (kvankam tio ne korespondis kun la tempa sinsekvo de la posttagmeza kaj vespera koncertoj). La lumdiskoj aperis poste ĉe Original Jazz Classics sub la malnovaj titoloj Sunday at the Village Vanguard (RLP 9376/OJCCD 140-2) kaj Waltz for Debby (RLP 9399/OJCCD 210-2). Nur la lumdiskaro The Complete Village Vanguard Recordings, 1961, aperinta en 2005, klarigas per tri lumdiskoj la koncertojn laŭ iliaj sinsekvoj kaj enhavas ankaŭ la scenejajn anoncojn same kiel misfaritan komencon de Gloria’s Step (1-a registraĵo).

La lumdisko At the Village Vanguard (R 60-017) estas kompilaĵo, kiu arigas la plej gravajn pecojn unudiske.

La pecoj redakti

„Sunday at the Village Vanguard“ redakti

  1. Gloria’s Step (2-a registraĵo) - 6:05 minutoj (LaFaro)
  2. My Man’s Gone Now - 6:21 (DuBose Heyward, George Gershwin)
  3. Solar - 8:56 (Miles Davis)
  4. Alice In Wonderland (2-a registraĵo) - 8:32 (Sammy Fain, Bob Hilliard)
  5. All Of You (2-a registraĵo) - 8:20 (Cole Porter)
  6. Jade Visions (2-a registraĵo) - 3:46 (LaFaro)
  7. Gloria’s Step (3-a registraĵo) - 6:55
  8. Alice In Wonderland (1-a registraĵo) - 9:01
  9. All Of You (1-a registraĵo) - 8:05
  10. All Of You (3-a registraĵo) - 5:06
  11. Jade Visions (1-a registraĵo)

Titoloj 7–11 estas aldonaj registraĵoj de aliaj publikaĵoj.

„Waltz for Debby“ redakti

  1. My Foolish Heart - 4:56 (Ned Washington, Victor Young)
  2. Waltz for Debby (2-a registraĵo) - 6:54 (Evans)
  3. Waltz for Debby (1-a registraĵo) - 6:47
  4. Detour Ahead (2-a registraĵo) - 7:35 (Syndney Carter/Walter Ellis/Johnny Frigo)
  5. Detour Ahead (1-a registraĵo) - 7:18
  6. My Romance (1-a registraĵo) - 7:11 (Rodgers kaj Hart)
  7. My Romance (2-a registraĵo) - 7:11
  8. Some Other Time - 5:02 (Comden, Green, Bernstein)
  9. Milestones - 6:37 (Miles Davis)
  10. Porgy (I Loves You Porgy) - 5:57 (Gershwin)

Literaturo redakti

  • Ira Gitler: akompanteksto pri Sunday at the Village Vanguard
  • Joe Goldberg: akompanteksto pri Waltz for Debby
  • Orrin Keepnews: akompanteksto pri Sunday at the Village Vanguard
  • Richard Cook kaj Brian Morton: The Penguin Guide to Jazz On CD, Sixth Edition, Londono, Penguin, 2002
  • Hanns E. Petrik: Bill Evans - Seine Musik, sein Leben, seine Schallplatten, Schaftlach, Oreos (Collection Jazz), 1989

Referencoj redakti

  1. Hanns E. Petrik: Bill Evans - Seine Musik, sein Leben, seine Schallplatten. Oreos (Collection Jazz), 1989.
  2. Richard Cook & Brian Morton: The Penguin Guide to Jazz on CD 6-a eldono. ISBN 0-14-051521-6
  3. Ian Carr, Brian Priestley, Digby Fairweather (eld.): Rough Guide Jazz., p. 199. ISBN 3-476-01584-X