Sungir (ruse Сунгирь) estas arĥeologia trovejo ĉe nordorienta urborando de Vladimir (Rusio) (190 km orient-nord-oriente de Moskvo). Sungir estas konata precipe pro tri precipe riĉaj tomboj, kiuj estas dateblaj je ĉ. 30.000 a. K. en la gravetio (frua junpaleolitiko). Oni trovis kvar entombigejojn: la restoj de maljunulo kaj du adoleskantoj estas aparte bone konservitaj, kaj la naturo de riĉaj kaj grandaj tomboj sugestas, ke ili apartenas al la sama klaso. Krome, kranio kaj du fragmentoj de homa femurosto ankaŭ troviĝis en la areo, kaj du homaj skeletoj ekster la tombeja areo sen kulturaj restaĵoj.

Sungir
paleolithic site • arkeologia loko [+]
Koordinatoj56° 10′ 33″ N, 40° 30′ 33″ O (mapo)56.1758333340.50916667Koordinatoj: 56° 10′ 33″ N, 40° 30′ 33″ O (mapo)

Sungir (Vladimira provinco)
Sungir (Vladimira provinco)
DEC
Sungir
Sungir
Lokigo de Vladimira provinco en Rusio

Map
Sungir
Vikimedia Komunejo:  Sungir [+]
vdr
Desegnaĵo pri trovejo.

Situo redakti

La trovejo situas sur monteto ĉe alfluo de rojo Sungir en la Kljasma-n kaj estis kovrita sub kelkmetroj da leŭso. Tie okazis sistemaj elfosadoj inter la jaroj 1957 kaj 1977. En 1964 kaj 1969 gvidis la laborojn O. Nikolaj Bader, V. I. Gromov kaj V. N. Sukaĉev.

Tomboj redakti

 
tombo, skeleto kun perloj

La tomboj 1 kaj 2 ĉe Sungir estas priskribitaj kiel "la plej spektaklaj" inter la eŭropaj tomboj. La plenaĝa viro estis entombigita en tio, kio estas nomita Tombo 1 kaj la du adoleskantoj en Tombo 2, metitaj kapo-al-kapo, kune kun plenkreskula femurosto plenigita de ruĝa okraĵo. La tri homoj enterigitaj en Sungir estis ornamitaj per ellaboritaj gravaj varoj, kiuj inkludis ebur-perlajn juvelaĵojn, vestojn kaj lancojn. Troviĝis tie pli ol 13,000 perloj (kies produktado kostus 10,000 horojn). Ruĝa okraĵo, grava rita materialo asociita kun entombigoj en ĉi tiu tempo, kovris la entombigitaĵojn.

La rezultoj de tiaj kompletaj skeletoj estas maloftaj fine de ŝtonepoko kaj indikas la altan staton de la plenkreskuloj kaj infanoj. La infanoj havis la saman mtDNA, kio povas indiki la saman patrinan linion, sed oni devus scii pli pri aliaj homoj en la kolonio.

La ejo estas unu el la plej fruaj ekzemploj de ceremoniaj entombigoj kaj konstituas gravan evidentecon pri la praa tempo de homaj religiaj praktikoj. La eksterordinara kolekto de tombaj donacoj, la pozicio de la korpoj kaj aliaj faktoroj ĉiuj indikas, ke ĝi estas entombigo de alta graveco. Du aliaj restoj ĉe la entombigejo estas partaj skeletoj.

La restaĵoj estas rezervataj de la Instituto de Etnologio kaj Antropologio de R.A., Moskvo. En 2004, la Internacia Seminario, "Upper Paleolithic People from Sunghir, Russia" estis gastigita fare de la Fako de Arkeologio, Universitato de Durham, Usono. Ĝi estas la dua el du gravaj konferencoj pri ĉi tiu ejo.