Sunrise Izumo/Sunrise Seto

Sunrise Izumo (japane: サンライズ出雲 [Sanraizu-Izumo]) kaj 'Sunrise Seto (サンライズ瀬戸 [Sanraizu-Seto]) estas du tranoktaj super-ekspresaj trajnoj de JR Okcidenta kaj JR Centra, kiu ligas Tokion kun urboj en la okcidenta parto de Japanio.

Sunrise Izumo kaj Sunrise Seto

Trafiko redakti

La super-ekspresoSunrise Izumo kuras ĉiutage inter Stacio Tokio kaj urbo Izumo en Gubernio Ŝimane. La super-ekspreso Sunrise Seto kuras ĉiutage inter Stacio Tokio kaj urbo Takamacu en Gubernio Kagaŭa, situanta sur la insulo Ŝikoku.

La super-ekspresoj Sunrise Izumo kaj Sunrise Seto kune kuras inter Stacio Tokio kaj Stacio Okayama. De Tokio, la 14-vagona trajno haltas tra Jokohamo, Atami, Numazu, Fuji, Ŝizuoka, Hamamacu, Himeĝi kaj Okajama. De Okajama Sunrise Izumo (7-vagona) kuras al Izumoshi. Sunrise Seto (alia 7-vagona trajno) kuras al Takamatsu trapasinte tra Ponto Granda Seto.

Por veturado de Okajama al Tokio, ili haltas ĉe la stacioj Himeji, Sannomiya, Ōsaka, Shizuoka, Fuji, Numazu, Atami, Yokohama kaj Tokio.