SuperZam

bildroluloj, komiksaj karikaturoj de L.L. Zamenhof

SuperZam estas la nomo de du bildroluloj, komiksaj karikaturoj de L.L. Zamenhof, unu inventita de Ian "Jano" Carter (Britio) kaj la alia de Daniele Binaghi kaj Andrea Rossetto (Italio).

Bildrakonto kun SuperZam, de Ian Carter

SuperZam de Carter redakti

En 1978, Ian Carter inventis karikaturan superheroon SuperZam, "moderna heroo".

Li aperis en kelkaj numeroj de la revuo "Kial Ne?", de JEB.

SuperZam de Binaghi/Rossetto redakti

 
Afiŝo kun Rat-Man kaj SuperZam, de Daniele Binaghi kaj Andrea Rossetto

Novembre 2007, la komikslibreto Rat-Man en Esperanto estis oficiale prezentita dum la foiro "Lucca Comics & Games", en Lucca (Italio); por la reklamaj afiŝoj, Daniele Binaghi, projektestro de la tradukadprojekto RoMEo, kune kun Andrea Rossetto, komiksisto, decidis kunmeti Rat-Man kaj alian superheroon, ĉifoje L. L. Zamenhof; do, tute nesciante pri la unua rolulo de Jano, estis denove kreita SuperZam.

Decembre 2007, Jano permesis uzon de la nomo de sia kreaĵo ankaŭ por la nova, eĉ taksante ĝin "tre ŝatinda".