Super Mario 64 (スーパーマリオ64 Sūpā Mario Rokujūyon?) estas platforma videoludo kreita kaj publikigita de Nintendo por la videoludilo Nintendo 64 en 1996. Ĝi estas la unua ludo de la serio Super Mario, kiu okazas en tridimensia mondo. Kun Pilotwings 64, ĝi estas unu el la unuaj videoludoj de Nintendo 64. Ĝi aperis en Japanio en la 23-a de Junio 1996, kaj poste en Nord-Ameriko, Eŭropo kaj Aŭstralio. Per pli ol 11 milionoj da unuoj venditaj, ĝi estas unu el la plej venditaj ludoj de Nintendo 64.[1][2] En 2004, La ludo estis refarita al plibonigita versio por Nintendo DS, nomita Super Mario 64 DS.

Super Mario 64

Disvolvo Nintendo Entertainment Analysis & Development
Eldoninto Nintendo
Distribuo Nintendo eShop
Direktoro Mijamoto Ŝigeru
Muziko Koji Kondo
Serio Super Mario
Platformo Nintendo 64
Ĝenro 3D platform game
Ludomaniero unuludanta videoludo
Regilo ludstirilo
PEGI-klasifiko PEGI 3
ESRB-klasifiko Infanoj ĝis adoltoj
vdr

En la ludo, la ĉefrolulo Mario esploras la kastelon de la princino Peach, kaj devas savi ŝin el la ĉefa malamiko Bowser. Super Mario 64 estas unu el la unuaj tridimensiaj plataĵaj ludoj. Ĝi okazas en malfermita mondo, kiun la ludanto povas libere esplori laŭ la tri dimensioj. La ludo estas dividata en mondoj, en kiuj diversaj misioj estas disponeblaj por atingi stelon. Sufiĉe da steloj estas bezonataj por esplori novajn mondojn kaj fini la ludon.

La ludo multe influas la ludtipon de tridimensia plataĵa ludo. Ekzemplo de influo estas la libera kaj memadaptiĝanta kamerao, kiu povas iri ĉirkaŭ Mario laŭ la volo de la ludanto aŭ laŭ la medio.[3][4][5]. La ludo estas ofte konsiderata kiel unu el la plej bonaj kaj influaj videoludoj.[6][7][8][9]

Referencoj redakti

  1. (2008-03-11) “Hardware: Best-Sellers by Platform”, Craig Glenday: Guinness World Records Gamer's Edition 2008, Guinness World Records. Guinness. ISBN 978-1-904994-21-3.
  2. Sidener, Jonathan (2007-09-25) Microsoft pins Xbox 360 hopes on 'Halo 3' sales. The San Diego Union-Tribune. Alirita 2007-10-29.
  3. The Essential 50 Part 36: Super Mario 64. 1UP.com. Alirita 2006-10-21.
  4. 15 Most Influential Games of All Time. GameSpot. Arkivita el la originalo je 2009-03-07. Alirita 2006-07-03.
  5. N64 Reader Tributes: Super Mario 64. IGN. Alirita 2006-10-21.
  6. IGN's Top 100 Games of All Time. IGN (2007). Arkivita el la originalo je 2012-02-20. Alirita 2008-02-02. Arkivigite je 2012-02-16 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-02-16. Alirita 2017-10-21.
  7. (August 2001) “Top 100 Games of All Time”, Game Informer, p. 36. 
  8. The 100 Greatest Computer Games of All Time. Yahoo! Games. Arkivita el la originalo je 2012-02-20. Alirita 2008-02-02. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-11-27. Alirita 2017-10-21.
  9. Fall 2005: 10-Year Anniversary Contest — The 10 Best Games Ever. GameFAQs. Arkivita el la originalo je 2007-02-20. Alirita 2007-01-26.