Superfamilio estas biologia taksonomia rango kiu precipe uziĝas en zoologio. Ĝi estas rango inter ordo kaj familio kaj plej ofte signifas aŭ grupon de familioj en la sama ordo, kiujn oni pro iu kialo opinias pli parenca inter si ol kun aliaj familioj de la sama ordo, aŭ grupon originale konsideratan familio, kiun poste necesis disigi je kelkajn familiojn. En la latina por la nomo de superfamilio oni uzas sufikson -idea, ebla esperantigo estas finaĵo -ideaj.