La termino superokulosuperokula strio estas nomo por ero de la plumaro de la kapo de multaj birdospecioj. Ĝi estas strio kiu kutime komencas ĉe aŭ super la birda brido, pluas super la okulo, kaj finas ie en la malantaŭa parto de la birdokapo, ĉu ĉe la orelareo ĉu al kol- aŭ nukoflankoj. Ĝi estas distinga el la traokula strio kiu estas linio kiu venas el la brido kaj pluas tra la okulo. Neformale la superokulo estas ofte konata kiel "brovo" ĉefe en la birdonomoj kiuj estus tro longaj terminoj alimaniere.

Brungorĝulo havas rimarkindan blankan superokulon

Ĉe plej parto de specioj kiuj montras superokulon, tiu estas pli hela ol la apudaj areoj.