Supersaurus (signife "lacertego"), kaj ankaŭ Supersaŭro,[1] estas genro de diplodokedaj saŭropodaj dinosaŭroj kiuj vivis en teritorio de nuna Nordameriko dum la fino de la Ĵurasio. La tipa specio, nome S. vivianae, estis por la unua fojo malkovrita de Vivian Jones en Delta, Koloradio, en la mezo de la Morrison Formacio de Koloradio en 1972. La fosiliaj restaĵoj venas el Brushy Basin, kun dato el antaŭ ĉirkaŭ 153 milionoj da jaroj.[2] Ebla dua specio, S. lourinhanensis, estas konata el Portugalio kaj estis datita en simila epoko.[3]

Rekonstruo de Supersaurus baze ĉefe sur la plej kompleta ekzemplero nome "Jimbo" de la Vajominga Dinosaŭra Centro.

Notoj redakti

  1. Marjorie Boulton, Faktoj kaj fantazioj, progresiga libro, Universala Esperanto-Asocio, Roterdamo, 1984, dua eldono 1993. paĝo 320.
  2. Turner, C.E. and Peterson, F., (1999). "Biostratigraphy of dinosaurs in the Upper Jurassic Morrison Formation of the Western Interior, U.S.A." Pp. 77–114 in Gillette, D.D. (ed.), Vertebrate Paleontology in Utah. Utah Geological Survey Miscellaneous Publication 99-1.
  3. Tschopp, E., Mateus O., & Benson R. B. J. (2015). A specimen-level phylogenetic analysis and taxonomic revision of Diplodocidae (Dinosauria, Sauropoda). PeerJ. 3, e857., 4