En fiziko de la kondensata materio, supersolido estas materialo ordigita space kun proprecoj de superfluaĵo. El la 1960-aj jaroj oni hipotezis, ke la heliumo-4 povas krei supersolidon.[1]​ En 2017, kelkaj eksperimentoj, kiuj uzis kondensaĵojn de BoseEinstein, havigis definitivan pruvaron pri la ekzisto de tiu stato.[2]​ La ĝeneralaj kondiĉoj necesaj por ke aperu la stato de supersolido en difinita substancon estas aktuala esplora studobjekto.

La stato supersolido estas speciala kvanta stato de la materio, en kiu la partikloj formas rigidan strukturon ordigitan space, sed ili ankaŭ fluas kun nula viskozeco. Tio kontraŭdiras la intuicion ke la fluo, kaj partikulare la superlikva fluo kun nula viskozeco, estas propreco ekskluziva de la stato de likvo, por ekzemplo, superkonduktivaj fluaĵoj de elektronoj kaj neŭtronoj, gasoj kun kondensaĵoj de Bose-Einstein aŭ nekonvenciaj likvoj kiel la heliumo-4 aŭ la heliumo-3 je temperaturoj sufiĉe malaltaj. Tial, dum pli ol 50 jaroj ne estis klara se la stato supersolida povas ekzisti.[3]

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. Chester, G. V. (1970). «Speculations on Bose–Einstein Condensation and Quantum Crystals». Physical Review A 2 (1): 256-258. Bibcode:1970PhRvA...2..256C. doi:10.1103/PhysRevA.2.256.
  2. Donner, Tobias (3 de abril de 2019). «Viewpoint: Dipolar Quantum Gases go Supersolid». Physics 12. doi:10.1103/Physics.12.38.
  3. Balibar, Sebastien (Marto 2010). «The enigma of supersolidity». Nature 464 (7286): 176-182. Bibcode:2010Natur.464..176B. ISSN 1476-4687. PMID 20220834. doi:10.1038/nature08913.