Superstrukturo estas suprendirektita etendaĵo de ekzistanta strukturo super bazlinio. Tiu esprimo estas aplikita al diversaj specoj de fizikaj strukturoj kiel ekzemple konstruaĵoj, pontoj, aŭ ŝipoj havantaj la gradon de libereco nulo (en perspektivoj de teorio de maŝinoj). La vorto "superstrukturo" estas kombinaĵo de la latina prefikso super (signifante supra, kroma) kun la latindevena radika vorto strukturo (signifante konstrui aŭ munti).

Por plibonigi la respondon dum sismoj de konstruaĵoj kaj pontoj, la superstrukturo eble estos apartigita de sia fundamento per diversa konstruinĝenieraj mekanismojmaŝinaro. Ĉio kune, tiuj efektivigas la sistemon de sismoprotekto nomita baz-izoliteco.