Supraśl [SUpraŝl] (antaŭe Sprząśla[1]) estas rivero, dekstra alfluanto de la rivero Narew[2], longa je 102,24 km[3] kaj la akvokolekta areo de 1,8 mil km².

Supraśl
La rivero Supraśl en la urbo Supraśl
La rivero Supraśl en la urbo Supraśl
La rivero Supraśl en la urbo Supraśl
rivero
Bazaj informoj
Longeco 102,24 km
Akvokolekta areo 1 844,4 km²
Fluo
Fonto okcidente de la vilaĝo Tylwica-Kolonia
- Alteco super marnivelo 151 m
- Koordinatoj 53° 1′ 35″ N, 23° 27′ 2″ O (mapo)53.02638923.450556
Enfluejo Narew
- Loko oriente de la vilaĝo Złotoria
- Alteco 107, m
- Koordinatoj 53° 10′ 39″ N, 22° 56′ 15″ O (mapo)53.177522.9375
Geografio
Landoj  Pollando
Regionoj podlaĥia provinco
Trairataj urboj Supraśl, Michałowo, Wasilków, Bjalistoko
Map
Supraśl
vdr
Valo de Supraśl

La rivero fluas tra la Podlaĥia provinco. Ĝi komenciĝas en marĉoj okcidente de la vilaĝo Tylwica-Kolonia[4]. En sia supra fluo Supraśl komence fluas orienten, post Michałowo ĝi turniĝas norden, kie ĝi fluas tra la Praarbaro de Knyszyn kaj Gródek. Komencante de la vilaĝo Piłatowszczyzna, ĝi turniĝas nordokcidenten kaj sur 30 km ĝi estas natura limo inter la distriktoj Sokólski kaj Białostocki. Poste ĝi fluas tra Supraśl kaj Wasilków (ĝi atingas la periferion de Bjalistoko). Ĉirkaŭ 2 km de Gródek la rivero kreas kanjonon ĉe la finmoreno. Ĉirkaŭ 3 km super la akvonivela indikilo en la vilaĝo Fasty, sur la rivero ekzistas vejro plialtiganta la akvon por akvado de la herbejoj en la valo. Ĝi enfluas la riveron Narew atingante la longecon de 299,8 km en la vilaĝo Złotoria.

La alfluantoj de Supraśl estas, inter aliaj, Sokołda, Płoska, Dzierniakówka, Pilnica, Biała, Czarna, Grzybówka kaj Słoja.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Rzeka Supraśl Arkivigite je 2015-04-04 per la retarkivo Wayback Machine en la paĝaro Polska Niezwykła
  2. Nazewnictwo geograficzne Polski. Tom 1. Hydronimy. Część 1. Wody płynące, źródła, wodospady. Główny Urząd Geodezji i Kartografii. p. 281.
  3. Supraśl sur la mapo de Lankda Akvomastrumejo, modulo: alfluantoj.
  4. Ĉefa Geodezia-Kartografia Oficejo, datumoj de la ŝtata registro de geografiaj nomoj.