Supra Alzaco (alzace Owerlànd, "supra lando", germane Oberelsaß, france Haute-Alsace) estas la suda parto de Alzaco, respondanta proksimume al la nunaj departementoj Haut-Rhin kaj Territoire de Belfort. Ĝi estas, kun Malsupra Alzaco kaj la Urba Respubliko Mulhaŭzo (kiu estis enklavo en Supra Alzaco ĝis sia kuniĝo), unu el la subdividoj de la historia regiono Alzaco.

Supra Alzaco
Historia regiono
FlagoBlazono
historia regionoregiono [+]

LandoFrancio
- koordinatoj48° 4′ 52″ N, 7° 21′ 18″ O (mapo)48.0811117.355Koordinatoj: 48° 4′ 52″ N, 7° 21′ 18″ O (mapo)


Supra Alzaco (Francio)
Supra Alzaco (Francio)
DEC
Supra Alzaco
Supra Alzaco

Map
Supra Alzaco
vdr
Flago de la regiono Alzaco, ĝi prtenis la ses kronojn sur ruĝa fono de la flago de Supra Alzaco

La terminoj Supra kaj Malsupra-Alzaco ne tradukas valoran nocion, ili devas esti konsiderataj laŭ geografia vidpunkto, laŭ la fluo de la rivero Ill, kiu donis sian nomon al la regiono (Elsass, kio estas proksimume Lando de Ill).

La germana traduko, Oberelsass (kiu signifas Supra lando de Ill), estas ankoraŭ kelkfoje uzata nuntempe de germanoj kaj svisoj por montri al la departemento Haut-Rhin.

Tiu nomo estis uzata ekde la Sankta Romia Imperio kaj en la Malnova Reĝimo inter 1648 kaj 1789. Supra-Alzaco montris tiam la parton de Alzaco, kiu dependis de la diocezo de Bazelo kaj de la ĉefdiocezo de Besançon, onidire respondanta al la antikva romia provinco Maxima Sequanorum ; Maslsupra-Alzaco, la parto de Alzaco dependanta de la diocezo de Strasburgo kaj de la ĉefdiocezo de Majenco, onidire respondanta al la antikva romia provinco 1-a Germanio (latine : Germania prima).

La Urba Respubliko Mulhaŭzo, libera regna urbo aliancita al la svisaj kantonoj, tiam ne estis parto el ili.

Sub la Germana Imperiestra Regno, okaze de la integrado de Alzaco-Loreno de 1870 ĝis 1918, Supra Alzaco estis la nomo de la distrikto (Bezirk) respondanta al la nuna departemento Haut-Rhin. Ĝia ĉefurbo estis Colmar; regata de Bezirkspräsident, ekvivalento de franca prefekto.

Ĉefaj urboj :

La flago de Supra Alzaco estas ruĝa kun flava maldekstra balteo kaj ornamita ambaŭflanke per tri flavaj kronoj (blazonpriskribo: Ruĝa kun ora maldekstra balteo akompanata per samkoloraj kronoj, tri kape kaj tri renversitaj pinte). Ĝia kuniĝo kun la flago de Malsupra-Alzaco konsistigas la flagon de la regiono Alzaco.

Historio redakti

Supra Alzaco estis oficiale aneksita al la reĝlando Francio en 1648 per la traktatoj de la Vestfalia paco, kiuj finis la Tridekjaran Militon.

Nuna situacio redakti

La termino Owerèlsass ankoraŭ komence de la 21-a jarcento daŭre estas la kutima nomo por la departemento en la loka alemanaalzaca lingvo, kaj koresponde, la germana ekvivalento Oberelsass kvazaŭ traduko de la loka nomo ankaŭ daŭre uzatas por paroli pri la departemento Haut-Rhin. Ankaŭ en la franca la termino Supra Alzaco estas kelkfoje uzata por montri al la departemento Haut-Rhin, aparte en la nomo donita al ties Universitato de Supra Alzaco (france Université de Haute-Alsace kun kampusoj en Kolmaro kaj Mulhaŭzo), sen ekzakta respondo de la historia teritorio al la nuna departemento.

Vidu ankaŭ redakti