La suprematismo estas rusa arta movado kreita de la pentristo Kazimir Malevič ĉirkaŭ la jaro 1913 kaj unue priskribita teorie en manifesto de la jaro 1915 (skribita de Malevič kune kun la poeto Majakovskij), kaj sekve en la eseo de la jaro 1920 kun la titolo La suprematismo, aŭ la mondo de ne reprezentaĵo. La suprematismo estis publike prezentita unuafoje en Sankta Peterburgo en la jaro 1915, okaze de la ekspozicio: Dua ekspozicio futurista de pentraĵoj 0,10 (nulo-dek).

Ekzemplo de suprematisma arto. Nigra kvadrato sur blanka grundo, Malevič (1915)

Malevič asertis, ke la moderna arto devas liberiĝi de praktikaj kaj estetikaj celoj. Li asertis ankaŭ, ke ĝis tiam la pentroarto estis nur estetika prezentaĵo de la realo. Sed kontraŭe al tio la celo de la artisto devus esti la serĉado de vojo, kiu kondukas la arton al ĝia esenco.

La vorto suprematismo devenas de la penso de la aŭtoro. Laŭ Malevič senobjekteco estas la plej alta, la supra formo de esprimo. Fakte laŭ li, figura pentraĵo prezentas nur iun objekton aŭ vivaĵon, dum suprematisma verko estas prezentado de senobjekta sensacio.

La suprematismo restas ligita precipe al sia iniciatinto, kvankam ĝi influis ankaŭ la verkojn de Tatlin, Larionov kaj Ivan Puni.

Kelkaj verkoj redakti

  • Nigra kvadrato sur blanka grundo - Malevič (1915, Leningrado, Mus. Statale Russo)
  • Blanka kvadrato sur blanka grundo - Malevič (1919, New York, Mus. of Art)
  • Angla viro en Moskvo - Malevič (1913-14, Amsterdam, Stedelijk Museum)
  • Suprematisma komponaĵo, ruĝa kvadrato kaj nigra kvadrato - Malevič (1914-1915, New York, MOMA )

Vidu ankaŭ redakti

Bibliografio redakti

  • Mario De Micheli, Le Avanguardie Artistiche del Novecento, Milano, 7 ed. 1978.