Surĵiko (ukraine kaj ruse суржик) estas mikslingvo, kiu konsistas el miksaĵo de la ukraina kaj rusa lingvoj, la nomo devenas de ukraina vorto, kiu signifas farunon el diversaj tipoj de greno de miksita deveno.[1]

Laŭ sociologiaj esploroj (ekz., tiu de Ĥmelko, 2004) ĉ. 15-20% de la ukrainia loĝantaro parolas en surĵiko. Malgraŭ tiel vasta disvastiĝo, surĵiko plu restas nekodigita lingvo kun tre malalta prestiĝo. Kaj rusparolantoj, kaj ukrainparolantoj konsideras ĝin malpura lingvaĵo de senkleruloj.

Referencoj redakti

  1. Суржик // Українська мала енциклопедія : 16 кн. : у 8 т. / проф. Є. Онацький. — Накладом Адміністратури УАПЦ в Аргентині. — Буенос-Айрес, 1966. — Т. 8, кн. XV : Літери Ст — Уц. — С. 1863. — 1000 екз. (ukraine)