Sur la maro estas unuakta dramo de Sławomir Mrożek unue surcenigita la 1-an de junio 1961 en Lublino, Pollando.

Na pełnym morzu
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Sławomir Mrożek
Lingvoj
Lingvo pola lingvo
Eldonado
Eldondato 1961
Ĝenro dramo
vdr

Personoj redakti

  • La dika ŝiprompiĝulo
  • La meza ŝiprompiĝulo
  • La maldika ŝiprompiĝulo
  • La leterportisto
  • La servisto

Intrigo redakti

Meze de la maro tri elegante vestitaj ŝiprompiĝuloj savis sin sur malgranda floso. Kiam la nutraĵoj elĉerpiĝas, ili decidas, formanĝi unu el ili. Demokrata balotado decidu, kiu estu la oferonto. Tamen, pro apero de unu troa balotkarto, la balotado devas esti deklarata malvalida. La dikulo urĝas la maldikulon, sin oferi libervole en la nomo de la historia justeco, ĉar li estas la sola sen proleta deveno. Intertempe oni jam preparas la kuiradon.

Ekkoninte la "veran liberecon" la maldikulo fine kunsentas: "Libereco, tio signifas nenion! Nur la vera libereco signifas ion." Kaj tiu "pli bona" libereco ekzistas nur tie, "kie ne ekzistas ordinara libereco". Eĉ subite trovita manĝaĵo-konservujo ne plu povas deturni la dikulon de sia plano.

Interpreto redakti

En absurde troigita situacio la dramo traktas la rilaton inter la unuopulo kaj la potenco. En formo de satiro ĝi montras, kiel potenculoj per ideologia argumentado kapablas konfuzi la signifon de vortoj. Ke la vorto "libereco" fakte povas esti misinterpretata per la ŝtataj aŭtoritatoj, Mrożek pli poste mem spertis, kiam sekve de la protesto kontraŭ la perforta ĉesigo de la Praga printempo li devis forlasi Pollandon.