Surbo (Italio)

komunumo de Italio

Surbo estas komunumo de Italio. Ĝi apartenas al la administra regiono Apulio (itale Puglia) kaj al la provinco Leĉo (itale Lecce), kaj estas antaŭurbo de la provinca ĉefurbo Leĉo. Laŭ la stato de 2023 en la komunumo vivis 14 695 loĝantoj sur areo de 20,78 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 707 loĝantoj/km². Kristana patrono estas la loka sanktulo Orontius de Lupiae (de Leĉo), kies memortago sekve estas la komunuma festotago.

Surbo
Surbo
komunumo de Italio
Ŝtato  Italio
Regiono Apulio
Provinco Lecce (Leĉo)
Geografia situo 40° 24′ N, 18° 8′ O (mapo)40.418.133333333333Koordinatoj: 40° 24′ N, 18° 8′ O (mapo)
Alto super marnivelo 55 m
Areo 20 km²
Loĝantaro 14 695 (2023)
Loĝdenso 707 loĝantoj/km²
Subdividaĵoj Giorgilorio
Najbaraj komunumoj Leĉo (Lecce), vidu sube
Patrono Orontius de Lupiae (de Leĉo)
Festa tago 2-a de oktobro
Nomo de loĝantoj surbini
Poŝtkodo 73010
Imposta kodo L011
Kodo laŭ ISTAT 075083
Telefona prefikso 0832
Retpaĝo Oficiala retejo
Loko en mapo
vdr

Geografio redakti

La urbo Surbo situas ĉe la suorienta pinto de Italio. La teritorio de Surbo estas komplete ĉirkaŭita de la urbo Leĉo, tiel ke Surbo formas enklavon, sed la okcidente najbara komunumo Trepuzzi de la teritorio de Surbo dividiĝas nur per mallarĝa strio de komerca zono de Leĉo.

Ekonomio redakti

En Surbo ekde 2007 funkcias ventoparko kiu produktas la energion por 33000 familioj.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Surbo datiĝas el la jaro 1181 el diplomo de la normano Tankredo, reĝo de Sicilio. Surbo en tiu epoko estis parto de la grafejo de Lecce kaj ĝis la fino de la 18-a jarcento Surbo troviĝis sub la regado de la urbestroj de Lecce, kiuj estis la feŭdoj kaj baronoj por Surbo.[1]

Vidu ankaŭ redakti

  • Aliaj lokoj kun la nomo Surbo

Referencoj redakti

  1. La informoj baziĝas sur libera traduko el la teksto de la itallingva vikipedio pri Surbo

Eksteraj ligiloj redakti