Surfaca heleco estas koncepto uzata en astronomio kiam oni priskribas etenditajn astrajn objektojn, kiel ekzemple galaksioj kaj nebulozoj.

Ĝenerala priskribo redakti

La ŝajna grandeco de astra objekto estas kutime prezentata kiel integrita valoro, ekzemple, se oni diras ke galaksio havas grandecon de 12,5, tio signifas, ke ni ricevas la saman suman kvanton da lumo el tiu galaksio, kiel ni ricevus el stelo kun grandeco 12,5. Tamen, ĉar la stelo estas tiel malgranda, ke ĝi praktike estas punkta fonto, por plej multaj observantoj, la galaksio eble etendiĝas trans pluraj arksekundoj aŭ eĉ arkminutoj. Tial ĉi, la galaksio estos multe malpli facile videbla ol la stelo kontraŭ la ardeco de la ĉirkaŭa aero. Citi la surfacan helecon de objekto donas do ian indikon pri tio, kiom facile observebla ĝi estas.

Kalkuli la surfacan helecon redakti

Surfacajn helecojn oni kutime citas kiel grandecojn je kvadrata arksekundo. Ĉar la grandeco estas logaritma, oni ne povas kalkuli surfacan helecon per simpla dividado de grandeco per areo. Anstataŭ tio, por fonto kun grandeco m etendiĝanta trans areon de A kvadrataj arksekundoj, la surfacan helecon S donas:

 

Surfaca heleco estas konstata malgraŭ kreskanta lumdistanco de objekto. Por proksimaj objektoj, la lumdistanco egalas al la fizika distanco de la objekto. Por proksima objekto dissendanta specifitan kvanton da lumo, se ĝia distanco duobliĝus, nur kvaronon de la lumintenseco atingus nin, sed samtempe ĝi havus nur kvaronon de la komenca angula areo, kaj sekve rezultus la sama surfaca heleco.