Tiu ĉi artikolo temas pri la muskolo. Pri la rivero Suro vidu Suro (rivero)

La suro (latine sura) estas muskola elstaraĵo ĉe la malantaŭa parto de la kruro kaj sub la genukavopoplito.

Homaj suroj
la dukapa sura muskolo, latine musculus gastrocnemius

Ĝin formas grandparte la dukapa sura muskolo (latine Musculus gastrocnemius), kune kun la solea muskolo (latine Musculus soleus), kiu havas sian nomon pro sia formo iom simila al la fiŝo soleo). Ili kunlaboras sinergie, kaŭzante samajn movojn, kaj tial ankaŭ komune nomiĝas "trikapa sura muskolo" (latine Musculus triceps surae).

La komuna tendeno de ambaŭ muskoloj, la tendeno kalkanea (aŭ tendeno de Aĥilo), estas fiksita je la malantaŭo de la piedo (la kalkaneo) kaj eltenas tiron de pli ol unu tuno.