Surses (komunumaro)


La Surses (komunumaro) (ĝis 1990 oficiale Oberhalbstein) estas administra unuo de Kantono Grizono kaj parto de la distrikto Albulo. Ĝi havis 2443 loĝantojn la 31-an de decembro 2009. Ĝia ĉefloko estas Savognin.

Surses (komunumaro)
Blazono de la komunumaro Surses
Valo de Surses, rigardo norden al Savognin kaj Tinizong
Corn da Tinizon, komunumaro Surses
Mapo de la komunumaro Surses
komunumo en Svislando
Kantono Grizono
Distrikto Albulo
Ĉefloko Savognin
Koordinatoj  46° 35′ N 9° 36′ O / 46.583 °N, 9.600 °O / 46.583; 9.600 (mapo)Koordinatoj: 46° 35′ N 9° 36′ O / 46.583 °N, 9.600 °O / 46.583; 9.600 (mapo)
Nombro de loĝantoj 2443 (2009-12-31)
Areo 323,76 km²
Loĝantardenseco 8 loĝantoj/km²
vdr

Geografio redakti

La komunumaro de Surses kongruas kun la valo de Surses (en germana lingvo Oberhalbstein), kiu etendiĝas laŭlonge de la rivero Julia (rivero) sude de Tiefencastel ĝis al la kulmino de Juliopasejo.

Komunumoj de la komunumaro Surses redakti

La distrikto Surses konsistas (stato en 2009) el 9 komunumoj, el kiuj Savognin estas la plej granda. Jen la listo:

Blazono Nomo Loĝantoj
(2009-12-31)
Areo
en km²
Komunumkodo
  Bivio 207 76.73 3531
  Cunter 236 7.12 3532
  Marmorera 42 18.90 3533
  Mulegns 28 33.79 3534
  Riom-Parsonz 313 55.97 3536
  Salouf 218 31.49 3538
  Savognin 901 22.24 3539
  Sur 97 23.22 3540
  Tinizong-Rona 342 54.30 3541
Totale 9 2443 323,76

Historio redakti

La historia nomo Oberhalbstein indikas la valon, kiu situas supre de la ŝtono, temas pri la Ŝtono de Conters, en la romanĉa lingvo Crap Ses, de kiu deduktiĝas la romanĉlingva nomo Sur Ses respektive 'Surses. La unua dokumenta mencio de la regiono datiĝas el la jaro 1258 kiel Suprasaxo. En la Itinerarium Antonini el la 4-a jarcento estas indikita la romia vojo tans la Juliopasejo, kiu dum la kelta kaj romia epoko ĝis en la frua mezepoko estis la plej grava trafikvojo tra la Alpoj. Ek de la 12-a jarcento la episkopejo Koiro akiris influon en la valo, kaj ĝis en la 14-a jarcento la episkopejo akiris la regadon pri la tuta valo. En la jaro 1552 la loĝantoj de la valo sin liberaĉetis de la episkopa servuteco. En la jaro 1851 la komunumoj de la valo estis kunigitaj al la komunumaro Oberhalbstein, kiu en la jaro 1990 estis alinomita la komunumaro Surses. [1]

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti