Surteriĝo

lasta parto de flugo

Surteriĝo estas lasta parto de flugo, kiam fluganta veturilo (ekz. aviadilo, kosmoveturilo) aŭ objekto (ekz. birdo) alvenas al la celloko kaj ĉesas movadon sur la teroakvo.

Etimologio redakti

Laŭ NPIV, Surteriĝo signifas "ektuŝi la teron, perdante flugrapidecon kaj bremsante la radojn, por halti."[1] La vorto Alteriĝo laŭigas al la angla vorto Approaching, kiu signifas manovron flugi al la tero aŭ akvo por suriĝi sur ĝin.[2]

Aviadilo redakti

 
Bombardier CR700 surteriĝas sur aviokurejo

Surteriĝo estas malfacila parto en la flugo. Ĉiuj aviadiloj devas submeti plurajn kondicojn por surteriĝo por preventi akcidentojn. La fiasko de surteriĝo ofte rezultas akcidentojn. Nuntempe la pluraj civilaj aerodromoj (Flughaveno) kaj militaj aerodromoj (Aerbazo) ekipas multajn instrumentajn sistemojn, kiuj helpas surterigon. La radio-navigadhelplantaj sistemoj kiel TACAN (angle Tactical Air Navigation System, Taktika Aera Navigada Sistemo), VHF (angle VHF-Omnirange) kaj surteriĝo-helpantan sistemo ILS estas uzataj por subtenado de surterigo. La plimulto da fiksflugilaj aviadiloj adaptas normalan horizontalan surterigon, sed rotaciiflugilaj aviadiloj kaj VSKL-aviadiloj eblas vertikale surterigi, kontrolante ĝian povejon.

Dum la surteriĝo, pilotoj direkte kontrolas surterigan proceduron. Nuntempe la pliboniĝitaj komputiloj kaj ILS (Instrumental Landing System, Instrumenta Surteriga Sistemo), efektiva ATC (Air Traffic Control, Aera Trafika Kontrolo) helpas malplioftiĝi akcidentojn dum la surteriĝo.

Antaŭ surteriĝi sur la aerodromo kaj flughaveno, piloto devas enigi datumojn (kiel navigadaj punktoj de alteriĝo) en navigadaj komputiloj, kaj ĝustigi kondicojn por surteriĝo. Ankaŭ piloto necesas permeson por surteriĝo sur aerodromo el ATC de aerodromo. Se ATC rifuzas surteriĝon laŭ trafiko, aviadilo devas atendi ĝis anoncita tempo kaj loko estas malokupita. Post la piloto konfirmis informon por surteriĝo (ekz. loko de kurejo, direkto por alteriĝo, Tempo de surteriĝo), laŭ gvido de ATC pilotoj komencas surterigan proceduron. Kiam direkto de kurejo kaj de aeroplano estas sama, piloto malkreskas motorpovon kaj malaltigas surterigaparaton. Aeroplano malrapide malsuprigas sur la kurejo kaj surteriĝas laŭ gvido de ILS. Post la surteriĝo, piloto finas flugon laŭ post-fluga procezo.

En krizo-situo, piloto provas surteriĝi sen surteriĝa ekipaĵo, uzante fuzelaĝon. Tiu nomiĝas harda surteriĝo (angle Hard landing). Tiuokaze piloto devas submeti danĝeron de ebla (parta/kompleta) detruo de aviadilo aŭ fiasko de surteriĝo por savi pasaĝerojn. La sukcesa kaj plej konata nuntempa ekzemplo de harda surteriĝo estas Flugo 1549 de US Airways en 2009, kiam la piloto-en-komando de aviadilo, Kapitano Chesley Sullenberger kaj Jeffrey Skiles sukcese surteriĝis sur la rivero Hudsono post la birdo-frapo.[noto 1]

La Flankventa surteriĝo nomiĝas surteriĝo, kiam la aviadilo surterigas en forta flankvento, uzante flugajn teknikojn. Ekzemple, ĝis ĝia fermo en 1998, La flughaveno Kai Tak, iama internacia flughaveno de Hongkongo estis fama por ĝia unika alteriĝa vojo kaj krabo-surteriĝo al aviokurejo.[3]

Kosmoveturilo redakti

La kosmoŝipo ofte uzas paraŝuton por surterigi sur tero aŭ maro. Ekzemple, la unua lun-esplora kosmoŝipo de usono, Apollo 11 uzis paraŝuton por surterigi sur la pacifiko. La nuntempaj rusaj kosmoŝipoj kiel Sojuz surteriĝas sur la lando, uzante liberan falon kaj paraŝuton.

La kosmopramo eblis surterigi kiel glisilo. Tamen post la flugo de usona kosmopramo Atlantis (STS-135) la 21-an de julio 2011, ĉiuj kosmoflugoj de kosmopramoj permanente ĉesiĝis.

Notoj redakti

  1. En Aviado, "Birdo-frapo" nomiĝas kolizo inter aviadilo kaj birdo(j). Birdo-frapo ofte kreas danĝeran situon por aviadilo.

Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti