Unterwegs nach Atlantis

televida serio
(Alidirektita el Survoje al Atlantiso)

Unterwegs nach Atlantis (Survoje al Atlantiso) estas porjunula televidserio, filmigita ekde 1981 en Okcidenta Germanio kaj siatempa Ĉeĥoslovakio. Ĝi estas komuna produktaĵo de Ĉeĥa, Okcidentgermana, Aŭstra kaj Svisa televido. La unua germana televidstacio kiu ĝin spektigis estis la okcidentgermana dua programo ZDF, la 18-an de septembro 1982. Pri la produktado respondecis la entrepreno »Nova-Film« (Berlino).

Unterwegs nach Atlantis
(Survoje al Atlantiso)
televida serio
Originala titolo Unterwegs nach Atlantis
Originala lingvo germana lingvo, ĉeĥa lingvo
Origina lando Aŭstrio, Okcidenta Germanio, Svislando, Ĉeĥoslovakio
Ĝenro Sciencfikcio
Verkita de Ota Hofman laŭ rakontoj »La mistera grafo« (»Der geheimnisvolle Graf«) kaj »Aventuroj dum plenluna nokto« (»Abenteuer in der Vollmondnacht«) de Johanna von Koczian.
Reĝisoro Thomas Fantl
Muziko de
Komenca muziko Karel Svoboda
Amplekso
Sezonoj 1
Epizodoj 13
Daŭro sen reklamoj 25
Produktado
Estra(j)
produktoro(j)
Heribert Beigel
Klaus Gotthardt
Elsendo
Eksteraj ligiloj
ĉe IMDb
vdr

Oni filmis en la okcidentberlinaj studioj de la entrepreno »Union-Film« kaj en lokoj de Prago, Berlino kaj Altaj Tatroj.

Bazo por la scenario de Ota Hofman estas la porjunulaj rakontoj »La mistera grafo« (»Der geheimnisvolle Graf«) kaj »Aventuroj dum plenluna nokto« (»Abenteuer in der Vollmondnacht«) de Johanna von Koczian.

Aktoroj redakti

Epizodoj redakti

  1. Alveno je naskiĝtaga datreveno
  2. Eraro pri la domo
  3. La eta dumnokta muziko
  4. La mistera grafo
  5. La malaperita mapo
  6. Perditaj ŝlosiloj
  7. Koncerto en Prago
  8. Arestitoj de la imperiestro
  9. La spegulo nigra
  10. Nokto de la sorĉistoj
  11. Sabla tombo
  12. Enigmaj dioj
  13. Alveno je matenmanĝo

Resumo redakti

Rhon aĝas dekdu jarojn, estas filo de sciencisto kaj vivas en la jaro 3000. La patro kuninventis tempomaŝinon. Kontraŭ d-ro Graf (onklo de Rhon) la scienca akademio plendas ke li agis kontraŭ la baza leĝo de tempvojaĝoj: oni ne ŝanĝigu la pasintecon. Rhon tion volas priesplori kaj sen informi la patron ekvojaĝas al la pasinteco.

Li supozas ke la onklo estus en Château Noir, sekreta renkontiĝejo de la tempvojaĝantoj. Sed tie ne estas la onklo, nur mapo de la urbo Berlino el 20-a jarcento. Do, la knabo ekvojaĝas al la jaro 1982, viroj el estonteco lin postkuras. Ili difektigas lian maŝinon »AL-2«, la knabo devas halti.

Rhon alvenas en la festo je la naskiĝtaga datreveno de Mark, kiu ĵus 12-jariĝis.

Rhon bezonas hidrargon por ripari la maŝinon. Li diras al Mark ke li venas el estonteco kaj bezonas helpon. Mark kompreneble nenion kredas. Post riparo de la maŝino ili vojaĝas al la Vieno de la jaro 1791 por partopreni en koncerto de Mozart.

Surprize ili en Vieno vidas viron kiu aspektas samkiel la onklo d-ro Graf. Montriĝas ke vere estas la freneza alĥemiisto Edward Kelley. Li posedas vivakvon el Atlantiso kaj aĝas jam 200 jarojn. Sed nun la likvaĵo preskaŭ elĉerpiĝis; Kelley devigas alion al la tempomaŝino. Per ĝi li volas reveni en la Rudolfan epokon, por atingi plian ujeton da vivakvo.

Duan tempomaŝinon li ŝtelas, antaŭe mortigas d-ron Bernhard (kunulo de d-ro Graf). Li devigas Mark vojaĝi al la Prago de la 16-a jarcento; poste Kelley havas akcidenton en la 20- jarcento, oni lin igas en malsanulejon, sed li tuj rifuĝas.

D-ro Graf kaj Rhon intertempe reestis en la estonteco; nun ili vizitas Markon, per li eksciiĝas pri la morto de d-ro Bernhard kaj ke Kelley malaperis. Ekiĝas aventura laŭkurado: Rhon, Mark kaj d-ro Graf vojaĝas al la Prago de la 16-a jarcento, ili supozas ke Kelley estus tie. Ilin tie arestas soldatoj, oni ilin taksas sorĉistoj. Rudolfo la 2-a ilin devigas krei oron kaj forprenas ilian determigilon (iu kvazaŭ-ŝlosilo por la tempomaŝino). Samtempe Kelley aperas en Prago, kune kun la fratino Judy de Mark.

Judy sukcesas forigi la kapdolorojn de Rudolfo la 2-a. Eĉ la determigilon reatingi ŝi sukcesas. Dume Kelley ŝtelas la mapon de Atlantiso, Mark kaj Rhon laŭkuras lin. D-ro Graf, Mark, Rhon kaj Judy sukcesas eskapi el Prago; laŭkurante kun Kelley akcidentas ties tempomaŝino en antikva Egiptio de la faraona epoko. Kelley per tiu akcidento mortas.

D-ro Graf prenas la mapon de Atlantiso. Dum tio la tempomaŝino draste malpuriĝas per dezerta ŝtormo; maleblas vojaĝi. Necesas devigita halto en pli juna ŝtonepoko. Tie ili renkontiĝas kun la tribestrino Rhu, kiu devenas el la antaŭ tri jaroj fordronita Atlantiso.

D-ro Graf decidas reveni en nuntempon por prepari grandan ekspedicion kiu remalkovru por la homaro Atlantison. La komputilo de tempomaŝino »AL-2« avertas pri baldaŭa tertremo; la vojaĝantoj avertas Rhu kaj la tribon, poste ili revojaĝas al la nuntempo.

Libroj redakti

Laserdiskoj redakti

Ekzistas filma laserdiskego. Krome estas aŭddramoj.

Eksteraj ligiloj redakti