Susilo Bambang Yudhoyono

Susilo Bambang YUDHOYONO (naskiĝinta la 9-an de septembro 1949) estas deĵorinta armea generalo kaj ŝtatestro. Li estas la sesa prezidento de Indonezio kaj la unua, kiu estis elektita rekte de balotintoj. Yudhoyono gajnis kiel prezidento en septembro 2004, kiam li venkis la tiutempan prezidenton Megawati Sukarnoputri-on. Ĵurinte, li enoficiĝis la 20-an de oktobro 2004 komune kun Jusuf Kalla kiel vicprezidento.

Generalo
Susilo Bambang Yudhoyono
Persona informo
Susilo Bambang Yudhoyono
Naskiĝo 9-an de septembro 1949
en Indonezio Pacitan, Orienta Javo, Indonezio
Religio islamo
Lingvoj indonezia vd
Ŝtataneco Indonezio vd
Alma mater Military Academy • Webster University • IPB University • United States Army Command and General Staff College • Sepuluh Nopember Institute of Technology • United States Army Airborne School • Ranger School • Fort Moore vd
Partio Demokrata Partio
Subskribo Susilo Bambang Yudhoyono
Familio
Edz(in)o Kristiani Herawati
Infanoj Agus Harimurti Yudhoyono • Edhie Baskoro Yudhoyono vd
Profesio
Okupo politikistomilitisto vd
Aktiva dum 1973– vd
En TTT http://www.presidenri.go.id
6-a Prezidento de Indonezio
Dum 20-a de oktobro 200420-a de oktobro 2014
Vicprezidento Jusuf Kalla
Antaŭulo Megawati Sukarnoputri
Sekvanto Joko Widodo
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Javanoj ne havas familian nomon en okcidenta senso. Dum Susilo Bambang uzas nomon Yudhoyono en la nomo de siaj infanoj, tio ne estas lia familia nomo. En Indonezio li estas nomata en medioj kiel Susilo kaj en Indonezio li estas vaste konata sub nomo SBY. Ekster limoj de Indonezio li estas nomata kiel Yudhoyono laŭ la nomo, kiun li elektis kiel sia nomo finate siajn armeajn prelegojn, dum en formalaj renkontiĝoj li estis nomata kiel doktoro Yudhoyono.