Suvalkio (litove SuvalkijaSūduva, pole SuwalszczyznaJaćwież) estas la nomo de la plej eta etnografia regiono de Litovio. Ĝia teritorio situas en la sudokcidento de la Litova Respubliko, kaj ankaŭ inkluzivas malgrandan areon kiu nun estas parto de Pollando, kaj tie troviĝas la nun pole literumita urbo Suwałki (litove Suvalkai) kiu donis sian nomon al la regiono. La regiona ĉefurbo estas Marijampolė kaj la plej larĝa urbo Kaŭnaso.

Suvalkio
Regiono
Suvalkio en la centro kolorita je malhelapurpuro
Suvalkio en la centro kolorita je malhelapurpuro
Suvalkio en la centro kolorita je malhelapurpuro
historia regiono • kultura regiono [+]

LandoLitovio

ĈefurboMarijampolė


Suvalkio (Tero)
Suvalkio (Tero)
la historiaj etnografiaj regionoj de Litovio


Vikimedia Komunejo:  Suwałki (region) [+]
vdr

Historio redakti

Origine, la regiono estis enloĝata de orient-balta popolo kun la nomo sudovoj - laŭ tio la dua litovlingva nomo de la teritorio. Dum la mezepoko, ĝi apartenis al la Grandduklando Litovio, kaj kadre de ĝi poste al la Pola-Litova Unio. Dum la jaro 1795, la areo estis okupita per la armeo de la germanlingva reĝlando Prusio, kiu tamen posedis ĝin nur ĝis 1807. Dum 8 jaroj, do ĝis 1815 ĝi apartenis al la Duklando Varsovio, kaj poste laŭ la interkonsentoj de la Viena Kongreso al Kongresa Pollando. Post la Unua Mondmilito, dum 1918 la plej granda parto iĝis parto de Litovio (kies registaro postulis la kompletan teritorion), sed malgranda areo en la sudo, en kiu intertempe ekloĝis multaj poloj, restis parto de Pollando. Laŭ packontrakto de la jaro 1920 inter Litovio kaj la bolŝevisma Sovetunio la tuta teritorio devintus iĝi parto de Litovio, sed post la tiujara milito inter Pollando kaj la bolŝevisma Sovetunio fine la litova armeo retiriĝis el la suda parto de la regiono kaj la hodiaŭa regiona limo inter Pollando sude kaj Litovio norde ekestis.

Dum 1939 la suda parto de la regiono estis konkerita de la nazia Germana Regno kaj malgraŭ protestoj de la litovoj alkroĉita al la germanlingva Orienta Prusio. Post la Dua Mondmilito Pollando rericevis ĝin, dum Litovio estis okupita de Sovetunio, kaj la politikistoj unue de la Litova Socialisma Soveta Respubliko, post 1990 de la ree sendependa Litova Respubiko, konfirmis ne repostuli ĝin.

Nun ekzistas signifa litova malplimulto en la eta pola parto de la regiono, kaj same signifa pola malplimulto en la norda, litova parto. Laŭ popolnombrado de la jaro 2002, en la eta pola parto vivis preskaŭ 6000 litovoj. Ekzistas litovaj lernejoj kaj kulturaj societoj.

La litovaj loĝantoj de la tuta regiono (do ambaŭflanke de la ŝtata limo) tradicie parolas la suvalkian dialekton de la litova lingvo, kiu laŭ plej moderna lingvistika klasigo nun havas la etikedon "okcidenta aŭkŝtajtia", do estas subdialekto de la aŭkŝtatia dialektogrupo. Kvankam historie la dialekto estas multe parolata kaj havas fortan pozicion en la enloĝantaro, kiel en multaj regionoj de la mondo ĝia uzo nun tendence malkreskas.